Monaĥino
El Neciklopedio
"Kiu venas plej frue, sidas plej ĝue"
~ Zamenhof pri monaĥinoj
Plendoj
En monaĥinejo kie oni gardas voton de silento (ili nur povas paroli ununuran frazon ĉiun dekan jaron), eniras nova monaĥino. Do post dek jaroj ŝi elparolas sian unuan frazon:
- Malvarma manĝaĵo.
Dek pliaj jaroj pasas, kaj ŝi denove parolas:
- Malmola lito.
Kaj post nur kvin pliaj jaroj, ŝi forlasas la monaĥinejon. Tiam unu el la aliaj monaĥinoj diras:
- Ne surprize... Ŝi senĉese plendadis!
Miraklo
Edzino al sia edzo: Ĉu vi informiĝis ke Ramona, la sterilulino, ĵus naskis filon?
Edzo: Sed... tio ne povas esti. Ŝi estas sterila!
Edzino: Jes, sed ŝi iris al la monakinejo en nia vilaĝo kaj post la vizito ŝi estis graveda.
Edzo: Ho, ni rapide iru tien por ni.
Monakino: Anĝelan Saluton!
Edzino kaj edzo: Senpekan Marian!
Monakino: Kion vi deziras?
Edzino: Ni venis ĉar ni scias ke Ramona, kiu estis sterila, venis ĉi tien kaj per unu Maria-preĝo ŝi estis graveda.
Monakino: Ne, ne, vi eraras, tio ne estis per unu "Maria-pregho", tio okazis per unu "Patro Nia", sed li nuntempe ferias.