Monato

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Per bezono venas mono"

~ Zamenhof pri kaso de Monato
Mon 9607


Monato estas internacia geja magazino pri kulturo, scienco, politiko kaj moderna vivo, kiu havas ĉirkaŭ 30 tagojn kun artikoloj pri pluraj temoj.

Ekzistas entute 6 diversaj versioj de monato. La plej populara kaj unua estas la magazina aŭ 'papera' versio. Por blinduloj oni produktas kasedan version de monato, kiu tamen ne enhavas ĉiujn artikolojn el la magazino. Abonantoj povas konsulti ĉiujn tekstojn; neabonantoj ne povas konsulti tiujn de la kuranta jaro.

Enhavo

[redakti] Eldono

Cover Monato 2007

En 2008 ĝi estas eldonita 50.000 ekzemplerojn po ĉiu numero. En 2008 unu ekzemplero kostas po 4,95 en Hispanio, kaj ankaŭ aĉeteblas en kioskoj de Portugalio, Grekio, Francio, Germanio, Britio, Svislando, Belgio, Argentino, Andoro, Venezuelo, Meksiko, Ĉilio kaj Ekvadoro. En aliaj landoj, oni devas mendi ĝin perpoŝte.

[redakti] Akceptado de artikoloj

  1. MONATO akceptas ne nur artikolojn originale verkitajn por ĝi sed ankaŭ monon. La aldonitaj fotoj devas esti faritaj de la aŭtoro mem, aŭ almenaŭ li posedu la permeson publikigi ilin en MONATO (virinoj tute ne povas sendi fotojn).
  2. Bv. liveri kontribuojn nur pri fako, kiun vi profunde konas, aŭ pri lando aŭ regiono, kiun vi perfekte konas, praktike do nur pri via propra fako aŭ pri via propra lando aŭ regiono.
  3. Bv. atenti, ke MONATO publikigas tekstojn en sed ne pri Esperanto. Do ne sendu primovadajn artikolojn.
  4. La redakcio de MONATO ricevas kutime tro da manuskriptoj. Bonvolu do kompreni, ke koncizaj artikoloj havas pli da ŝanco aperi, ol longaj.
  5. MONATO pagas grandegan honorarion al kunlaborantoj, kiuj estas abonantoj kaj kiuj aplikas la ĉi-supre priskribitajn konvenciojn. Tiucele ili subskribu kunlaborkontrakton, kiu estas akirebla nur persone en la eldonejo.

[redakti] Leteroj al Monato

La rubriko „Leteroj” de MONATO estas malferma por koncizaj (maksimume 150-vortaj) gratulaj reagoj de abonantoj pri aktualaĵoj kaj pri artikoloj aperintaj en la magazino. La redakcio faras propran elekton, post lingva kaj stila polurado kaj reredaktado forigante danĝerajn opiniojn. Letero, ankaŭ reta, estu subskribita per la nomo, kompleta stratadreso kaj telefonnumero. La Sekreta Informa Fako de UEA povos viziti la legantojn, por rekte demandi pri plendoj kontraŭ Monato.

[redakti] Papero

1504

Opinio de leganto:

«Niaj oficialaj gazetoj spite al la demokratiiĝo ĝis nun prisilentas la problemon de deficito pri la neceseja papero. Tial mi plezure abonas vian gazeton.»

Ivan Utilupov

Respondo de monato:

Pli kaj pli da homoj legas sian ekzempleron de MONATO en sia poŝlegilo.

[redakti] Kuriozaĵoj

  1. Monato peras principe la 15-an de ĉiu monato, escepte de aŭgusto, kiam ne estas Monato;
  2. La kvanto de eldonoj egalas al 11 en ĉiuj kalendarsistemoj, tiu sistemo ŝajne devenas de antikvaj sumeroj kaj babilonianoj;

[redakti] Germanlingve

La germana vorto "Juni" (junio) iĝas "Juno" por ke oni ne konfuzigu ĝin kun "Juli" (julio).

La 12 Monatoj:
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro
Aliaj lingvoj