Monda malvarmiĝo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Kocito

Ĉu morgaŭ la tuta mondo aspektos tiel?

"Kontraŭ monda malvarmo, ne sufiĉas larmo."
~ Orvelo

"La malvarmiĝo de ilia mondo estas tre avancinta, dum nia mondo ankoraŭ plenplenas de vivo"

~ H.G. Wells pri monda malvarmiĝo

"Haltu-haltu-haltu!"

~ Milokula Kato pri monda malvarmigo

"Cetere ĉu tio eventuale eblas, ke ni homoj senkonscie adaptiĝas al la kosma temperaturo, tial do la frideco en la mondo:))"

~ Hans-Georg Kaiser pri monda malvarmiĝo

"Mi ne rememoras pri tiu antaŭ"

~ Paŭlo la Apostolo pri monda malvarmiĝo

"Ya es shokiva!"

~ idisto

"Kial vi faras tiajn implikajn demandojn?"

~ Teroristo

"Oh, mi petas vian pardonon"

~ neciklopediisto

Monda malvarmiĝo estas la celo de pova sed sekretema grupo de maldekstrismaj intelektuloj, ĉefe frenezaj sciencistoj influitaj de ekstrema formo de darvinismo.

8369

Fakulo parolas pri monda verdigo

[redakti] Membraro

Membreco estas sekreta, kompreneble, krom tio de la gvidisto: David Suzuki.

[redakti] Programo

195flo1

La programo de la grupo estas esprimata en sia akronimo GLACIO – "Glaciaj Landoj, Adorataj Cefalopodoj, Inferaj Okazoj".

1. "Glaciaj landoj." Grupanoj ne jam akceptis la rezulton de la Malvarma Milito. Ili esperas krei novan, pli grandan version de la Sovetunion, kun ĉie prizon-tendaroj neĝplenaj .

2. "Adorataj cefalopodoj." Laŭ darvinismo, la giganta polpo de la Antarktia Oceano estas vivformo supera ol la homo. En pli malvarmaj kondicioj, la polpoj povus movi norden...

3. "Inferaj okazoj." Malamante la kristanan religion, ili volas, ke la tuta mondo iĝu kiel Kocito, la plej profunda parto de Infero.

[redakti] Propagando

Por kaŝi siajn planojn, grupanoj disvastigas propagandon pri la tielnomata monda varmiĝo.

[redakti] Kiel protekti?

1325

Kiel protekti la mondon kontraŭ ĉi tiu minaco?

Ni bezonas taŭgajn armilojn…

[redakti] Vidu ankaŭ

Por pliaj informoj pri kontraŭhoma fanatikismo, vidu

Aliaj lingvoj