Mondlango

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Tero

"Te erto isas won biga vilajo, kay ciu humo isas jia vilajano."

~ Mondlangisto pri la tero

"Situacio sen eliro"

~ Zamenhof pri mondlango

"Esperanglishon mi speakas"

~ Mi

Mondlango estas ridinda lingvo, simple la angla kun o-finaĵoj. Ĝi estas kvazaŭ Ido, sed kun anglaj vortoj anstataŭ francaj vortoj. Ĝia retejo estas plena de fiprogramoj, laŭ la fiprogramo Google Chrome.


[redakti] De kie venas la nomoj: "Ulango" kaj "Mondlango"?

Tiu vorto "Ulango" estas mallongigo de "La Universala Lango". La nomo "Mondlango" egalas al "monda lango". Ulango kaj Mondlango estas la sama lingvo kun malsamaj nomoj.

[redakti] Kial oni ne nomas Mondlangon "Reformita Esperanto"?

Mondlango absorbas multajn bonajn punktoj de Esperanto, sed la diferencoj inter la du lingvoj estas grandaj en alfabeto kaj gramatiko. La Unua Universala Kongreso de Esperanto adoptis "La Manifeston de Esperantismo" kiu kondiĉis ke ĉiu Esperantisto devas konformi al la gramatiko kondiĉita en la libro "La Fundamenta Esperanto". Neniu Esperantisto iam rajtos modifi tiun libron. Tial multaj Esperantistoj konas multajn malperfektaĵojn en Esperanto, sed ili malsukcesis korekti ilin. La tradicio de Esperanto ne agnoskas "Reformitan Esperanton". Tial Mondlango estas sendependa lingvo, ne reformita Esperanto.

[redakti] Kreado

Mondlango naskiĝis en julio 2002. La unua iniciatinto de Mondlango estas Heyafu, kaj aliaj iniciatintoj estas Wangli, Qijiaqin, Luoxinxing, Arbsemo, Zangyuhai, Oscar Mifsud, David Curtis, Dominique Kuster kaj Matthew Martin.

Strikte parolante, en la kampo de Mondlango, estas iniciatintoj kaj sekvintoj, sed ne estas okulkuracista kreinto. Plejmulte vortprovizoj en Mondlango ne estas arbitracie kreitaj, sed estas derivitaj de la Hindo-Eŭropa lingvo-familio (speciale de la angla).

[redakti] Interna ideo

Mondlango ne estas nur monda lingvo, sed ankaŭ mondaj kulturo kaj ideologio. La fundamenta ideo de Mondlangismo estas ke ĉiuj homoj naskiĝas liberaj kaj egalaj je digno kaj rajtoj, sen ia distingo, kiel raso, koloro, genro, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia socia origino, posedo, naskiĝo aŭ alia statuso. Mondlangistoj konsideras ke, kun la rapida evoluo de tutmondigo, la monda vilaĝo atingos universalan harmonion. Interreto kaj Mondlango estas la du plej gravaj iloj por antaŭenigi universalan harmonion de la mondo. Per Interreto ni subpremos teknikajn barilojn; per Mondlango - la lingvobarilojn.

[redakti] Mondlanga humuro

Mondlango estas tre komika lingvo; jen kelkaj ŝercoj.

[redakti] Nefita Respondo

- Kiu isas hi?

- Hi isas te sono ov hiay parentoy.

[redakti] Kius Balo?

- Isas tio ci yia balo, Kalo?

- Kiel menayn windoyn ji brekis?

- Noniom.

- Yes, ji isas mia.

[redakti] Te Adreso ov Jako

Tomo: Duas yi knowi te adreson ov Jako, Mario?

Mario: Ne, mi ne knowas.

Tomo: Tre disguda! Mi luzis hian adreson.

Mario: But kial yi ne raytas tu hi kay askas hin for ji?

[redakti] Kiel danjera

"Oh, kiel danjera mi isis lastnayte," seyis won foloro tu hia neyboro, "Duis yi hiri min skrimi?"

"Yes, but kio hapenis?"

"Mia jako falis dawnen to te grawndo from te tria floro!"

"Tio isis ne seriosa problemo, isis ji?"

"Ne seriosa? If mi isus weranta jin tiam, mi isus dedizita!"

[redakti] Mondlango kaj Esperanto

Jam estas Esperanto, kial bezoni Mondlangon? Tio estas ĉar estas multaj malperfektaĵoj en Esperanto:

(1) Esperanto ne uzas la literojn "q, w, x kaj y", kaj ja havas la malkonvenon de ses akcentitaj literoj: "ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ" - kiuj (kun la ebla escepto de la lasta) ne estas uzataj en iu alia lingvo. Ĉar ili estas siaspecaj al Esperanto, ili devas esti speciale provizitaj ĝuste por presi Esperanto. Kvankam la problemoj tio kaŭzas ne estas nesupereblaj, la akcentoj restas ĝenaĵoj diversmaniere, kaj malfaciligas akceptadon de Esperanto. Teorie la cirkumflekso povas esti anstataŭigita per la litero "h", sed Esperantistoj mem uzas tiun alternativon tre malvole, ĉar la rezultato aspektas tre "peza" kaj malalloga.

(2) En Esperanto estas finaĵo, -n, por la akuzativa kazo. Tio pli liberigis vortordon, sed komplikigis gramatikon, kaj estas manko de normaligo kaj reguloj.

(3) Esperanto postulas ke adjektivoj akordas laŭ nombro kaj kazo kun la substantivoj kiujn ili kvalifikas; pro tio adjektivo havas kvar eblajn finaĵojn. Ne estas vera bezono por tiu komplikaĵo, kiel la angla - kun siaj nevariablaj adjektivoj - montras.

(4) En Esperanto, la konstruo de iuj vortoj ne akordas kun vortfarado-reguloj. Ekz., "federi" estas infinitivo, kaj "federacio" estas substantivo, kiu estu "federo".

(5) La majoritato de substantivoj en Esperanto ne estas neŭtralaj, sed "virgenraj". Ekz., en Esperanto "bovo" egalas al "virbovo" ne nur "taŭro". Normale, kiam ni nomas objekton, ni ne indikas ĝian genron. Aldone, ne estas iuj neŭtralaj personaj pronomoj en Esperanto.

(6) En Esperanto proksimume 70% da vortoj deriviĝis de la latina lingvo. Tio estas tro granda procentaĵo. Nuntempe, pli kaj pli da homoj komprenas la anglan, kaj estas necese absorbi pli da vortoj de la angla.

Esperanto havas historion de pli ol cent jaroj, sed, pro siaj multaj malperfektaĵoj, ĝia influo estas ankoraŭ tro limigita. Tial, nova internacia lingvo, kiuj heredas la bonajn punktojn de Esperanto kaj venkas ĝiajn malperfektaĵojn, estas konstruita. Tio estas Mondlango.

[redakti] Mondlango kaj Esperanto komparataj

Kioj estas la similaĵoj kaj diferencoj inter Esperanto kaj Mondlango?

Mondlango kaj Esperanto dividas multajn similaĵojn:

(1) Substantivoj en singularo finiĝas per -o;

(2) Adjektivoj finiĝas per -a;

(3) Derivitaj adverboj finiĝas per -e;

(4) Infinitivaj verboj finiĝas per -i;

(5) La prononcado akordas kun la literumado.

La diferencoj inter Mondlango kaj Esperanto estas:

(1) La alfabeto de Mondlango similas al tiu de la angla kaj franca, dum en Esperanto estas ses leteroj kun cirkumflekso,

(2) La pluralaj substantivoj finiĝas per -oj en Esperanto, sed -os en Mondlango.

(3) En Mondlango la verboj finiĝas per -an, -in, -on, -uz,-ez por prezenco, pasinteco, futuro, subjunktivo kaj imperativo, sed en Esperanto ili estas -as, -is, -os, -us kaj -u.

(4) En Mondlango, malsame al Esperanto, oni ne supozas ke la virgenro estas antaŭelektita opcio, kaj ne, ekzemple, difinas bovinon kiel inan bovon, kiel en Esperanto.

(5) En Esperanto, adjektivoj havas nombrajn kaj kazajn infleksiojn, kiel en la latina, sed en Mondlango, ne havas tiaj angleksiojn.

(6) La vortradikoj de Esperanto venas ĉefe de la latina, dum la vortoj de Mondlango venas ĉefe de la angla, germana, franca, hispana kaj aliaj Hindo-Eŭropaj lingvoj. Kompreneble, vortprovizo de la franca, de la hispana kaj eĉ de la angla venas grandparto el la latina.

[redakti] Gramatiko

Ĉu Mondlango havas fiksitajn vortfinaĵojn?

Jes. En Mondlango estas fiksitaj vortfinaĵoj por substantivoj, adjektivoj, verboj kaj derivitaj adverboj.

Substantivoj finiĝas per -o por singularo, kaj -os por pluralo.

Adjektivoj finiĝas per -a.

Derivitaj adverboj finiĝas per -e.

Verboj finiĝas per -i por infinitivo, -an por prezenco, -in por pasinteco, -on por futuro, -uz por subjunktivo, kaj -ez por imperativo.

Kial la verboj en Mondlango de prezenca, pasinteca kaj futura tempoj finiĝas per -an, -in, -on, kaj ne -as, -is, -os, kiel en Esperanto? Ĉar

(1) -os estas la finaĵo de plurala substantivo;

(2) la prezenca, pasinteca kaj futura tempoj de aktivaj participoj finiĝas per -ant, -int, kaj -ont. Pro tio, estas pli bone uzi -an, -in, -on por akordi kun ili.

[redakti] Facileco

Tiu kiu scipovas la anglan kaj Esperanton povas lerni bazan scion de Mondlango dum kelkaj tagoj, eĉ kelkaj horoj.

Mondlango estas pli ekonomia tiu rilate ol la plejmulto da lingvoj. La baza vortprovizo estas etendigita konsiderinde per aldonado de prefiksoj kaj sufiksoj. Tiuj povas esti uzitaj por konstrui multe pli da vortoj, kiuj tial ne bezonas apartan memorigadon. Tiu metodo malpliigas konsiderinde la bezonon memori grandan vortprovizon. Por la bazo de tri mil radikaj vortoj, oni povas kombini radikojn kaj afiksojn por konstrui pli ol tridek mil vortojn en Mondlango. Ekzemple, mediki = medikamenti; medika = medicina; medikoro = kuracisto; medikeyo = malsanulejo; ktp.

[redakti] Vidu ankaŭ

  1. Globa lingvo
  2. Ido
Content Navigation