Mondo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"En la mondon venis nova sento, Tra la mondo iras forta voko;"

~ Zamenhof pri mondo
Mondo2
6332 n

Kiel esperantistoj planas konkeri la mondon!

"La nuna mondo igas min malesperanto"

~ Arno Lagrange pri mondo

"Vol kanon sinifön domeni bespika, ab i dinis anik votik"

~ Volpukisto pri mondo
1848223.5ee9b273.75x

"Ĉio en la mondo finiĝas per la hazardo kaj laciĝo"

~ Heinrich Heine pri mondo

"LA MONDO PAROLAS ANGLE"

~ Milokula Kato pri la mondo

"Usonujo povas esti Nordameriko, eĉ la tutmondo."

~ Bonalingvano pri la tuta mondo

"De ĉiam la mondo kirliĝas en kompleta frenezeco"

~ esperantisto pri la mondo

"Mi konas kelkajn pensulojn kiuj opinias ke la mondo mem ne ekzistas"

~ Pierre Pastedechouan pri la mondo

"La mondo estas pli komplika ol oni instruas en lernejoj"

~ instruisto pri mondo

"La mondo estas loko por testo, ne loko por ripozo kaj festo"

~ sadista instruisto pri mondo

"Oni tiel multe parolas pri la neceso lasi plibonan mondon por niaj filoj kaj oni forgesas pri la urĝeco lasi plibonajn filojn por nia mondo"

~ via patrino pri vi

"Kaj se la mondo estus plena de diabloj, kaj ili eĉ volus vori nin, ni ne timu, ĉar firma burgo estas nia Dio, Li liberigas nin el ĉiu mizero"

~ Lutero pri mondo

"Mondo estas ankoraŭ en stato de milito."

~ Gugla tradukilo pri mondo
Cannabis over earth
10jnm
Mondo (bonalingve usonujo) estas ĉiu, kiu estas regata de mono. La mondo estas kiel paperaĵo. Mondo estas tia, manĝu aŭ estos manĝita.

Mondo estas la vivkampo de la homoj, la parto de la universo, kiun ili konas. La mondo estas malvasta.

Oni povas diri ke mondo estas aro de ĉiuj landoj krom Usono, kiu ne volis enmiksigi al "malvekantoj". Mondo ofte uziĝas kiel sinonimo de planedo, ekzemple Marso kaj Jupitero estas du mondoj de la sunsistemo.

19.240

[redakti] Defino

Duo

La Mondo (japane:? ?; ĉine: wèn-dá , "ĉu Mondo?") estas registrita kolekto de dialogoj inter lernanto kaj sia rashi ( Zen Budhana instruisto). Zen-tradiciovaloroj rekta sperto kaj komunikado super skrib(aĵ)oj. (Kelkaj instruistoj ĝis nun iras por instrukcii iliajn lernantojn disŝiri iliajn skrib(aĵ)ojn). Tamen, foje la mondaj agoj kiel gvidisto sur la metodo de instrukcio.

Unu ekzemplo de ne-budhana mondo ĉu la Sokuratesu-neo-mond estas? , la japana traduko de la "Sokrata metodo", per kio Sokrato petis al siaj studentaj demandojn por ellogi la denaskan veron de supozitaj faktoj.

[redakti] Centro

Ekonomia kaj armea povo kaj kultura influo estas la gravaj faktoroj por fiksi la "centron de la mondo". Laŭ tiuj kriterioj Usono estas nuntempe la mondcentro, kaj en la 19-a jarcento Okcidenteŭropo estis la mondcentro.

[redakti] Animo

La Animo de la mondo (plejkonata en la latina lingvo kiel Anima Mundi) estas filozofia termino uzita ĉe la novplatonistoj por indiki la vitalecon de la naturo, similigita al unusola vivanta organismo: ĝi reprezentas la unuigintan principon, el kiu prenas formon la unuopaj organismoj, kiuj, spite de dividiĝo kaj diferenciĝo, po laŭ siaj specifeco, rezultas tamen ligitaj inter inter si pere de komuna universala animo.

Tiu konceptado ŝajnas naskita ĉe la komenciĝo de la homaro, kaj kvankam esence origininta el orientaj filozofioj. Ĝi estis karakterizo de paganismo aŭ de animismaj religioj, laŭ kiuj ĉiu realo, ankaŭ se aspekte senanima, entenas spritan enaĵon, kunligitan kun la animo de ĉio. En la politeismo la diaĵoj estis personigitaj esprimoj de tiuj fortoj aŭ energioj de la naturo, kaj imagitaj en ĝi imanentaj. La Anima Mundi troveblas esence en la mutfacetaj esprimoj de mistikismoj.

Temas pri koncepto tute mala al mekanikismo: laŭ tiu lasta, la organismoj estas la rezulto de la kombinaĵo de pluraj partoj disigitaj inter si, kiuj hazarde kuniĝinte konstituas la vivantan estaĵon. Tiu teorio, konata ankaŭ kiel atomismo, estis eksplicite aperinta unuafojon en Demokrito, laŭ kiu la tuta realo estas formita per atomoj submetitaj al la leĝo de kaŭzo kaj efiko; la animo, laŭ tiu filozofo, ne ekzistas, aŭ plibone ĝi estas nure materia, subigita al la ŝanĝo kaj al la morto. Tiu mekanikisma determinismo estos reprenita de Newton kaj de anglosaksa empirismo.

Kompare kun tiu koncepto, la procedo de la animo de la mondo rezultas tute renverse: laŭ novplatonismo, la vivo ne agadas per asemblado de unuopaj partoj ĝis alveni al organismoj plievoluiĝintaj kaj inteligentaj, sed male ĝi startas el unueca kaj inteligenta principo el kiu prenas formon plantoj, bestoj kaj homaj estuloj.[1] Okazas ke el tiu universala principo ke eblas kompreni la unuopajn elementojn de la naturo, ne male.[2]

Platono en Timeo, dialogo pri kosmologio, estis inter la unuaj kiuj parolis pri la Animo de la mondo, heredinte tiun koncepton el mezorienta orfeismo kaj el pitagoraj tradicioj.[3] Laŭ Platono la mondo estas speco de granda besto, kies vitaleco estas subtenata de tiu animo, inokulita de la Demiurgo, kiu ĝin modlas startante el la fundamentaj kvar kemiaj elementoj: fajro, tero, aero, akvo.

”Tial laŭ probabla tezo, necesas diri ke tiu mondo vere naskiĝis kiel vivanta estaĵo dotita per animo kaj inteligento danke al la dia Pravidenco.” (Timeo, ĉap. VI, 30 b.)

Platono energie batalis kontraŭ la atomismo de Demokrito, ĝispunkte ke mem projektis cindrigi liajn verkojn.[4]

La koncepto pri Animo de la mondo trovis sekve sian similulon en la Logos de stoikismo, konceptita laŭforme de imanenta dieca ĉeestaĵo en la eventoj de la mondo, mone kiel συν-παθεία (syn-pathèia), sento de kompato kiu kunigas la supernaturan sferon kun tiu homa; pro tio ĉiu evento, ankaŭ la plej malgranda, resaltas en ĉiu alia.[5]

Ĝi poste estis farita propra ĉe la pensfluoj gnostikaj, esoteraj kaj hermentikismaj de la periodo helenisma; fariĝis fine centra temo en al filozofia sistemo de Plotino[6] kiu ĝin identigis kun la tria hipostazo en emanada proceso el la Unuo. La homa animo estis de konceptita kiel havanta du naturajn inklinojn: unuflanke ĝi direktiĝas al la sfero de la inteligenteco, aliflanke ĝi altiriĝas al la malalto, mone al la mondo, dispeliĝante en la mutoblo de la individuaj animoj (poluitaj de la materio), konstituante tiel ilian vitalan fundamenton[7]

Laŭ Plotino, la ”simpleco” estas tio kio staras ĉe la bazo de la vivo. Vivanta estaĵo ne povas esti similigita al asemblaĵo de pluraj eroj, ĉar se ĝi estus dispecigita ĝi mortus: se ankaŭ ĝin oni rekonigus, ĝi ne rericevus la vivon. Tio okazas pro tio ke la animo de organismo estas io plia ol siaj kunigitaj partoj: ĉiu organismo estas unuaĵo, nedividebla tutaĵo, io ekesterordinare simpla kvankam unuavide kunmetaĵo. Tiu “simpleco” kiu staras ĉe la bazo de la kunmetaĵo ne povas esti materia konsistaĵo, ĉar kiu ajn objekto surspace etendita povas esti ja jes pensita duondividita, kvankam fakte oni ne sukcesus ĝin rompi. La vivo, laŭ Plotino, naskiĝas ne el atomaj kombinaĵoj al ĝi eksteraj, sed el principo, simpla kaj senmateria: ĝuste la animo! La plureco de animoj ĉeestaj en la mondo estas siavice komprenebla nur allasante ke ĉiuj havas komunan originon. Laŭlogike, fakte, ne povas ekzisti diversaj “Unuoj”, ĉar ili ne estus diversaj sed mutaj. La unueco kiu staras ĉe la bazo de la animoj devas esti, do, la sama por ĉiuj. [8] Tiu unuaĵo estas la Animo de la mondo, kiu siavice fariĝas vehiklo de la platonaj ideoj en la organismoj, tiamaniere konstituante la racion formantan ilian logoson, simile al genetikaj ecoj de individuo (aŭ al la aristoteka koncepto de “Entelekio”).

“El ĉio tio dirita rezultas ke ĉiu estaĵo loĝanta en la universo, laŭkvalite de sia naturo kaj situo, kontribuas al la formiĝo de la universo per sia agado kaj sentado, sammaniere laŭ kiu unuopa animaĵo kooperas kun la organismo de sia tuto, liverante tiun servon postulitan de siaj rolo kaj funkcio. Ĉiu ero, krome, donas el siaĵo kaj ricevas aliaĵon, laŭ la akceptemo konsentita.”.(Plotino, Eneadoj, IV, 4, 45).

La tuta sistemo de Plotino trovas fine kompletan organikecon en la postulo de la absoluta Unuo transe de la ideoj mem. Al tiu transcenda kaj nepridirebla, ne eksplikebla per vortoj, principo oni povas kuniĝi nur en la mistika ekstazo.

Sprite de lia monisma vidpunkto, en la Animo de la mondo postulita de Plotino (kaj proprigita de la sinsekvaj filozofoj) daŭrigis pluesti la diaĵoj de pagana politeismo, propraj de la helena mitologio, kiuj ne estis viditaj kontrastaj kun la Unuo, estante eĉ ili esprimoj de la sama naturo. La Unuo restis en si mem transcenda dum la unuopaj diaĵoj estis konceptitaj kiel imanentaj al la kreaĵaro kaj partoprenantaj en la Animo de la mondo (monisma politeismo).

[redakti] Lingvo

En la lingvo „Esperanto“ ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo. Efektive Esperanto kaj la mondo dume ne tute konformas unu al la alia, sed la kaŭzo de tio ne estas Esperanto. Nia mondo estas iusence freneza. Ĝin regas, plejofte, kruduloj kaj senpensuloj. Kompreneble, ni ne devas pro tio iĝi renegatoj. Ĉiu nobla ideo dume estas malakceptata de la mondo. Ni ne perfidu, ne ŝanĝu Esperanton, ne serĉu aliajn planlingvojn - tio ne helpos. Ni ŝanĝu la mondon! Ju pli la mondo humaniĝos, des pli harmonie Esperanto disvastiĝos tra ĝi.

[redakti] Helpo

Nia devo estas helpi al aliaj, farante bonon al la mondo. Se vi demandos - pro kio ni devas helpi al la mondo? Respondo - al la mondo ni helpas nur image, fakte ni helpas al ni mem.

[redakti] Loĝantaro

La mondo estas plena de stultuloj.

[redakti] Kia mondo estas tio!

En la mondo svarmas stultuloj.

La mondo estas NE-korekta, almenaŭ el vidpunkto ke 7 miliardoj da homoj havas diversajn opiniojn pri tio, kio estas "bona", "korekta" kaj "malbona".

Akceptu la mondon tia, kia ĝi estas. En ĝi regas tradicia "malordo", sed ne esperantistoj kaŭzis tiun malordon kaj tute ne estas tasko de esperantistoj korekti tiun "malordon".

La mondo ja estas malperfekta, la nura bona afero en ĝi estas ke la mondo estas plena je knabinoj.
Mondo

[redakti] Filozofiaĵo

Se vi kredas ke oni ne povas ekkoni (agnoski) pri la ekstera mondo, oni ne povas aserti el tiu-ĉi agnokiĝo, ke la ekstera mondo ne ekzistas. Vi povas kredi ke ne eblas agnoski la mondon sen de fakto kredi ke ĝi ne ekzistas. Alivorte eblas du pensmanierojn : Mi ne povas ekkoniĝi la eksteran mondon sed mi ne multe dubas pri sia ekzisteco _kaj_ Oni ne povas ekkoniĝi la eksteran mondon kaj do ĝi ne ekzistas.

Certiĝojn pri la mondo oni ne havas kaj ne eblas. Sed tamen oni povas pridiskuti kaj eksperimenti pri la fizika realo, konservitante la klaran ideon kape ke eblas dube la tutan.

[redakti] Malnova rakonto

Enuita knabo petis ke patro ludu kun li. La patro kiu deziris trankvile resti al si, ne deziris fari tion. Tial li serĉis por iel okupi la knabeton. Li disigis parton de la ĵurnala paĝo sur kiu estis mapo de la mondo. Poste li disigis ĝin al malpli grandaj pecoj kaj donis la paperpecojn al la knabo dirante: "iru kaj kunigu tiun ĉi puzlon". La knabeto iris kaj post mallonga tempe revenis dum li tenis la paĝon en mano. La patro surpriziĝis kiam li konstatis, ke la infano estas korekte rekuniginta la mondan mapon. Li demandis: "kiel vi rekunigis la mondan mapon"? La knabeto respondis: "sed paĉjo mi ne rekunigis pecojn de mapo. Mi rekonstruis la bildon de tiu sinjoro ĉe dorso de la paĝo"!

Morala konkludo: oni devas unue refari homojn por refari la mondon!

[redakti] Saĝeco

La mondo ne estas malsagha. Se esperantistoj agadus saghe, ili kiel magneto altirus milojn kaj milojn da simpatiantoj. Sed ili ne agadas saghe. Ili agadas tiel, ke ech se oni raportas pri ilia reala "agado", tiuj artikoloj elvokas nur ridon kaj kompaton - kiel tio okazis pri rusia E-kongreseto en Serovo.

[redakti] Unua, Dua kaj Tria Mondo

Flago de Usonujo
En la Malvarma milito, oni multe parolis pri la kapitalisma mondo kaj pri la komunisma mondo. Por landoj, kiuj ne apartenis al iuj el la du grupoj, oni baldaŭ uzis la esprimon Tria Mondo. Poste oni ankaŭ kelkfoje parolis pri la Unua Mondo (kapitalismaj landoj) kaj pri la Dua Mondo (komunismaj landoj). Post la fino de la Malvarma milito, nur la Tria Mondo restas en daŭra uzo.

[redakti] Kreado kaj administrado

“La mondo, – skribas David Hume, – eble estas rudimenta skizo de infana dio kiu ĝin forlasis duonfarita, honta pro sia fuŝa plenumo; ĝin kreis subalterna dio, kiun la superaj dioj mokas; ĝin konfuze produktis kaduka kaj emerita diaĵo, jam mortinta” (Dialogues Concerning Natural Religion, V. 1779).

[redakti] Solvo al mondaj problemoj

Lastan jaron UNESKO faris tutmondan enketon. La demando estis:

"Bonvolu diri vian honestan opinion pri solvo de la manko de nutraĵo en la resto de la mondo"
3351784 f9be12dd 560

La enketo estis fiasko ĉar

[redakti] Boneco

La mondo estas nek stulta, nek malbona. Estas ni, kiuj estas stultaj kaj malbonaj. Venis momento, kiam ni devas honeste agnoski tion. Kaj, se ni mem ne povas plibonighi, ni devas inviti al nia movado aliajn, pli bonajn homojn. Por tio ni devas transdoni al ili nian ideon, ne altrudante al ili nian lingvon. Tre simple.

[redakti] La mondo kaj Esperanto

Kial "la mondo" ĝis nun ne enkondukis Esperanton? Nu kelkajn raciajn respondojn oni ja havas, kiuj estas ligitaj ĉefe kun tradicia (kaj konservativa) lingvopolitiko en la mondo kaj en Eŭropo - ligita kun tio estas la senstatuseco de Eo - kaj la "artefarita" pli bone la "nenatura" karaktero de Esperanto, pli kaj pli pezas ankaŭ la ekonomiaj konsideroj (en la senco ke Eo ludas nenian rolon en la ekonomio). Sub tiuj gravaj aspektoj cetere febliĝas la argumento pri la hegemonieco de la angla lingvo, kiu ne estas vere racia argumento sed ideologio, polemiko (kompreneble oni konas la ĉirilatan diskuton kontraŭ la - hegemonio de - la angla lingvo, cetere sen esti blinda adoranto de Usono, de la anglalingva mondo, de la kapitalismo ktp.).

La mondo pli kaj pli komplikiĝas, kaj la demando kiun mi invitas vin konsideri estas: ĉu UEA devas resti organizo unuavice lingva-kultura, kiel Goethe-Instituto, Alianco Franca la Brita Konsilio, aŭ ĉu ĝi devas engaĝi sin pli kaj pli en la aferojn de la aktuala mondo, aliance kaj kunlabore kun aliaj organizoj kaj, specife en la kazo de eksteraj rilatoj, kun aliaj NRO-j de Unesko havantaj similajn bazajn celojn, se per tio ni riskas partopreni en diskutoj - tiom neŭtrale kiom eblas - pri "sociaj kaj politikaj problemoj"?

[redakti] Idista mondo

En mondo esas ensemblo ek lo existanta. ensemblo ek Suno qua luminas ni, Tero quan ni habitas, e la planeti cetera kun lia sateliti e kometi.

[redakti] Malperfektaĵoj

La mondo estas NE-korekta, almenaŭ el vidpunkto ke 7 miliardoj da homoj havas diversajn opiniojn pri tio, kio estas "bona", "korekta" kaj "malbona".

Sed kio okazos se vi pensos ke la mondo estas korekta:

  • Unue, vi pli multfoje eraregos ol la aliaj homoj.
  • Due, vi fariĝos kontrolanto-fimanipulanto por provi malgrandigi la kvanton da eraregoj.
  • Trie, vi ĉiam serĉos kulpantojn, ĉar "korekta" homo ne povas fari eraregojn.
  • Kvare, vi tute ne povos krei ion novan, ja por tio estas bezonate eliri el la "korekta" et-mondo.

[redakti] Volapukaĵo

Karto

Vol kanon sinifön domeni bespika, ab i dinis anik votik:

  1. Vol suvo pagebon as leigasinifavöd tala, pato ven papenon me primatonat gretik.
  2. Vol kanon pagebön in siäm neplu voik;
  3. Vol Balid, Vol Telid, e Vol Kilid:
    1. Vol Balid sinifon netis ninü flunaziläk Tatas-Pebalöl;
    2. Vol Telid sinifon netis ninü flunaziläk Sovyätabalatama, as sam länis Baläda ela Warszawa.
    3. Vol Kilid sinifon netis ninü flunaziläk nonik.

[redakti] Latinaĵo

Mundus Novus vocabulum est quo nonnulli antiqui et hodierni Europaei utuntur ad referendum ad Americam et ad Oceaniam. Ergo ad referendum ad Eurasiam et Africam vocabulo Mundo Vetere utuntur.

[redakti] Kosmaj vojaĝoj

Ni vane perdas tempon, babilante en nia malvasta mondo. Ni devas eliri el ĝi, por iĝi veraj esperantistoj.

[redakti] Mongolaĵo

4645

[redakti] Ĉu?

「世界はひどい配役の舞台だ。」 〜 世界 について、オスカー・ワイルド 「おばあちゃんが言っていた…。『世界は自分を中心に回っている。そう思ったほうが楽しい』」 〜 世界 について、天道総司 「我等の世界に意味など無くそこに生きる我等にも 意味など無い無意味な我等は 世界を想うそこに意味は無いと知ることにすら意味など無いというのに」 〜 世界 について、久保のオサレポエム 「ご迷惑をおかけして申し訳ございません。」 〜 世界 について、神から被造物への最後の言葉

[redakti] Referencoj

  1. "Ne eblas fabriki per atomoj estaĵojn malsamajn ol la atombomboj mem" (Plotino, Eneadoj; "Kiom absurdas atribui al mekanikismo kaj al la kazo la ekziston kaj la formikon de la mondo, klaras ankaŭ antaŭ ĉiu rezonado." (Plotino, Eneadoj).
  2. Vittorio Mathieu, Come leggere Plotino, Bologna, Bompiani, 2004, pp. 21-22.
  3. La mito pri la Animo de la mondo estas prezentita de Platono en Timeo, 34 b – 37 d.
  4. Oni vidu: Salomon Luria, Democrito. Raccolta dei frammenti, interpretazione e commentario, della collana Il pensiero occidentale, Bompiani, Milano 2007.
  5. Vidu: Pier Angelo Gramaglia, Tertulliano. La testimonianza dell'anima, p. 98, edizioni Paoline, Roma 1982 ISBN 88-215-0393-3.
  6. Vidu: M. Isnardi Parente, Introduzione a Plotino, Laterza, Roma-Bari 2002.
  7. «La mondo kuŝas en la “Animo” (de la mondo) kiu ĝin subtenas, [...] simile al reto kiu, akvotrompite, vivas ne por igi sia la akvon en kiu estas mergita.» (Plotino, Enneadi, trad. de G. Faggin, ver. cit., p. 575).
  8. «La (homa) animo, danke al sia unueco, translokas al aliaj estaĵoj la unuecon, kiun cetere ankaŭ mem entenas kiel riĉevaĵon de alia». (Plotino, Eneadoj, VI, 9, 1).