Mongolio
El Neciklopedio
"Mongolujo estas en Azio"
~ Wikitravel pri Mongolujo
"Dio orfojn ne forgesas"
~ Zamenhof pri mongoloj
"Tamen, kameloj estas ja oftaj en Mongolio."
~ anonimulo pri Mongolio
"Ĝi estas absurda"
Mongolio estas Mongolujo, vasta teritorio en Azio, kie loĝas mongoloj. Parto de Mongolujo, troviĝanta en Ĉinujo, parto estas Ŝtato en Azujo, limanta al Rusujo kaj al Ĉinujo. Ĝi estas inter la 87G 44M - 119G 56M de orienta longitudo kaj inter 41G 35M - 52G 09M de norda latitudo, etendiĝas sur 1 566 500 kvadrataj kilometroj (interesse, ĉu ne?).
Oni ne konfuzigu "Mongolion" al "Mangolio", alia lando, kie vivas mangoj.Enhavo |
[redakti] Loĝantaro
Kiel oni diris, Mongolio estas ie loĝas Mongoloj. Mongoloj estas etno de Mongolio. Pli ol 90% de la loĝantaro de Mongolio estas mongoloj, pro tio, oni nomas la landon Mongolujo. En Tang-dinastio (618-907) jam ekzistis la nomo "mongol", kiu estis nur la nomo de unu el la mongolaj triboj.Ĉiuj loĝantoj de ĉi tiu lando estas sorĉistoj. Loĝantaro de Mongolio estas unu tribo de sorĉistoj. Anoj de la tribo edziĝas nur anojn de la sama tribo. Plej maljuna homo (aŭ, eble, plej maljuna viro) de la tribo estas reganto de la lando. Ĉi tiu reganto scipovas elvoki animojn de mortintoj. Ofte li elvokas ilin, por ke ili plenumu laboron de servistoj.
[redakti] Sovaĝa vivo
El la observitaj terenoj en Mongolujo inter vivantoj oni trovis la plej grandan similecon, en la observita genstoko. Plejparte de la bestoj estas ŝtonoj kaj sablo, ankaŭ plantoj estas ŝtonoj kaj sablo. Por mongoloj la plantonomoj estas ankau vere tre interesa,diskutinda temo,ĉar en ilia lingvo, estas multaj nomoj por ŝtonoj kaj sablo. En suda parto de Mongolio tute ne kreskas la arboj.
[redakti] Ŝtonoj
En Mongolio la nomadoj kredas, ke ŝtonoj havas animon kaj, ke ili bezonas sep jarojn por rekutimiĝo, se oni translokigas ilin kiel frajton.
[redakti] Olgoj ĥorĥoj
Misteraj bestoj estas Olgoj ĥorĥoj Ĝi vivas en mongolia stepoj kaj dezerto Gobi. Lokaj loĝantoj nomas ĝin Allghoi Khorkhoi kaj neĝoje ili rakontas pri ĝi. Ĝi estas kapabla per nekonstatita maniero mortigi ne nur hundon aŭ homon, sed eĉ ankaŭ kamelon per forta veneno aŭ elektra ŝargo.
[redakti] Sporto
Ĉefa sporto en Mongolio estas aŭtomobilkonkurso en dezerto. Foje Kruko kaj Baniko decidas partopreni la aŭtomobilkonkurson.Kruko pilotas, kaj Baniko kontrolas la mapon.
"Malrapidu ĉi tie," li diras, "estas glacio..."
"Glacio!?" miras Kruko. "Tio ne eblas. Ne estas glacio en la dezerto!"
"Sed mi diras ke vi malrapidiĝu!" insistas Baniko.
Kruko fine haltigas la aŭton, kaj malfermas la pordon.
"Vi pravas," li diras mirigite. "Oni eĉ sablumis la straton!"
[redakti] Diplomatio
Iam aŭstralia ambasadoro renkontis delegiton el la Mongola Popola Respubliko kaj ili interŝanĝis informojn, pere de lia interpretisto, pri iliaj landoj. Aŭstraliano diris ke li kredas ke Mongolio estas granda kaj seka lando. Li komentis ke Aŭstralio estas la plej seka el ĉiuj kontinentoj, kaj ne havas grandajn riverojn similajn al Misisipo, Amazono aŭ Gango. La mongola ambasadoro konfirmis ke Mongolio estas tre seka, kvankam kompreneble ne entute dezerto. Aŭstraliano diris ke lia lando havas kelkajn dezertojn, sed ke ni havas ĉirkaŭ 120 000 000 da ŝafoj (en la Angla “sheep” [prononcata: ŝip]). La interpretisto ludis sian rolon kaj estis iom da diskutado inter li kaj la ambasadoro. Fine la interpretisto sin turnis denove al aŭstraliano: “La ambasadoro ne povas kompreni,” li diris, “kiel, se ne estas riveroj en Aŭstralio, vi povas havi 120 milionojn da ŝipoj”!
[redakti] Religio
Mongola religio baziĝas sur komplikaj Tantraj kredosistemoj el Himalajo, el Hindio, Tibeto, Centra Azio kaj Ĉinio ne malofte kun la Dalai Lama che la pinto.
[redakti] Geografio
Ĉefa provincoj de Mongolio estas la subteraj "Agartha" kaj "Shambala", kiuj estas sub la dezerto Gobi aŭ Tibeto aŭ aliloke en centra Azio.
Adeptoj de la Tibeta budhismo faras pilgrimajn vojaĝojn al Shambhala. Tibetaj saĝuloj verkis eĉ "vojaĝogvidilon" tien, kiuj estas tradukitaj. Ili estas spirutuala instruo por streĉa korpa vojaĝo tra dezertoj kaj altaj motaroj, kiu konduku al interna vojaĝo au anima evoluo, al liberigo kaj novigo de la spirito. Turismaj rondoj en la okcidento ĝenerale prenas aviadiloj al Shambhala.
[redakti] Kulturo
Mongolio estas "lulilo de la arja kulturo". Tie vivas milionoj da blankaj, "lumportantaj arjoj" (ne Tibetanoj aŭ aliaj Azianoj!), kaj grandaj majstroj. Ili estas senmortaj, kaj ke ili disponas pri grandegaj bibliotekoj kun kaŝitaj scioj, kiuj troviĝas en subteraj labirintoj, haloj kaj galerioj, pli grandaj ol la Brita Muzeo. Aliaj sekretaj bibliotekoj troviĝas en rokaj kavernoj.
| Landoj de Azio | |
| Eŭrazio | Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo |
| Orienta Azio | Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo |
| Okcidenta Azio | Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam |
| Centra Azio | La Glorplena Nacio de Kazakio - Kurdistano - lojbanistan - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio - |
| South Asia | Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto |
| Southeast Asia | Singaporo - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato |

