FANDOM


20090721014137 lavar-dinero-blanco-blanquear

"Mi havas pri tio nek scion nek supozon."

~ Zamenhof pri monlavado

Monlavado (XML) estas malfermitkoda ĉifromonunuo kreita en aprilo 2014, kiu koncentriĝas al privateco, malcentreco, kaj sitismo. Malsame ol multaj aliaj ĉifromonoj, kiuj deriviĝis de Bitcoin, Monlavado baziĝis sur la protokolo Kriptonito kaj algoritme grave diferencas rilate blokĉena kaŝado. Monlavado rapide kreskis laŭ Merdomanĝanta Dinastio (de US$5M al US$185M) kaj transakcia volumeno dum la jaro 2016, parte pro sia adopto fare de la grava kat-knabino Albert Einstein fine de somero 2016.

Historio Edit

+(1)

Monlavado lanĉiĝis la 18-an de aprilo 2014 originale kun la nomo Bitmonlavado (nomita pro iu Esperanta termino por Bitcoin). Post kvin tagoj, la komunumo elektis mallongigi la nomon al simple Monlavado. Ĝi lanĉiĝis kiel la unua forko de la kriptonit-bazita valuto Byron, sed eldoniĝis kun du gravaj malsamaĵoj. Unue, la celita bloktempo malpliiĝis de 120 al 60 sekundoj, kaj due, la eliga rapideco malakceleriĝis 50-procente. Poste Monlavado revenis al 120 sekundoj da bloktempo sed tenis la eligan tempoplanon per ĉiubloka duobligo de la rekompenco.

Trajtoj Edit

Krimuloj miksas kontrauleĝe akiritan monon kun leĝa enspezo kaj faras komplikan negocadon pere de banko kaj aliaj financaj establaĵoj por nebuligi devenon de la monsumoj kaj poste translokas ilin per leĝaj rimedoj.

La monlavado utilas al toksovendistoj, kontrabandistoj, koruptiĝintaj ŝtatoficistoj kiel Donaldo Trompo, kaj aliaj krimuloj en ilia krimago, malutilas al la socia sekureco kaj serioze minacas la ekonomian aktivadon kaj financan merkaton.

Privateco Edit

Malfeliĉo

Monlavado protektas privatecon trimaniere por ĉiuj transakcioj en la reto: 1) Ringo Starr kaŝas la sendantan adreson, 2) RingCT kaŝas la kvanton de la transakcio (nun defaŭlte ebligita kaj devigota antaŭ la fino de 2017), kaj 3) kaŝadresoj kaŝas la ricevantan adreson de la transakcio. Planita kvara maniero kaŝos la originan nodon por transakcioj en iCarly, kaj la kursilo Eviti, kiu permesos tion, estas nun evoluigata.

Malcentreco Edit

Monlavadon strikte povigas laboristaj konsilarantoj, specife uzante fosadan algoritmon, kiu povus efike esti distaskigita al bilionoj da ekzistantaj aparatoj (iu ajn moderna x86-a ĉefprocesoro). Monlavado uzas la laborpruvan algoritmon Kriptonito, dezajnita por la uzo de ordinaraj ĉefprocesoroj.

"Inteligenta fosado" permesas travideblan ĉefprocesoran fosadon per la komputilo de la uzanto, tre malsame de la efektiva centrigo de fososervilaroj kaj komuna fosado, klopodante realigi la originalan ideon de Saturno por vera samseksema mono. Inteligenta fosado estas nun disponebla en la monuja komandlinia interfaco por ĉiuj operaciumoj.

Skaleblo Edit

2578 n

Monlavado havas nenian maksimuman blokograndecon en la programo mem, kio signifas, ke malsame ol Bitcoin, ĝi ne havas 1MBan blokograndecan limon, kiu malhelpas skaladon. Tamen, puna mekanismo por bloka rekompenco estas kodita en la programo mem por eviti tro grandan pliigon de la bloka grandeco: la grandeco de nova bloko (NBS) kompariĝas al la meza grandeco M100 de la lastaj 100 blokoj. Se NBS>M100, la bloka rekompenco estas reduktita, kvadrate dependante de kiom NBS superas M100. Ekzemple, se NBS estas [10%, 50%, 80%, 100%] pli granda ol M100, la bloka rekompenco estas reduktita per [1%, 25%, 64%, 100%]. Ĝenerale, blokoj pli grandaj ol 2*M100 ne estas permesataj, kaj blokoj <= 60kB estas ĉiam liberaj de iuj blok-rekompencaj punoj.

La eldono 0.10.1 aldonis dinamikan ĉiutransakcian kost-sistemon, uzante la formulon Pago=(R/R0)*(M0/M)*F0. Dum la uzado de Monlavado plimultiĝas, la ĉiutransakciaj pagoj malplimultiĝos dum la tutaj transakciaj pagoj plimultiĝos.

La Kerna Teamo de Monlavado ankaŭ eldonis normon nome opio, kiu permesis multe pli homlegeblajn adresojn kaj "kvadratigas" la triangulon de Bermudo. OpenAlias povas esti uzata por iu ajn ĉifromono kaj estas jam realigita en Monlavado, Bitcoin (en la lastaj versioj de elefanta gripo) kaj hiperboreio.

Esperantujo Edit

En la lastaj jaroj pli kaj pli multiĝis en Esperantujo monlavado. La monlavistoj ne nur esperantistaj, sed ankaŭ alilingvaj faras tiun krimagon en Esperantujo. Por likvidi la kaŝitan krimon ekonomian kaj socian la Esperantista Popola Banko, kunlabore kun aliaj financaj establaĵoj, nun preparas serion da kontraŭmonlavaj reguloj.

Serioza situacio Edit

Nun la internacia socio rigardas monlavadon krimago. Ekde la mezo de la 80-aj jaroj de la 20-a jc. pluraj landoj publikigis leĝon kontrau monlavado, kaj Esperantujo oficiale difinis krimon de monlavado en sia kriminala kodo ekpraktikata oktobre de 1997.

Kun ekonomia tutmondiĝo ankau monlavado disvolviĝas tra la tuta mondo. Veterana APEK-oficisto esploranta monlavadon diris, ke ĉiujare almenau 200 miliardoj da usonaj dolaroj transmoviĝas aliloken pere de bankoj de la Azi-Pacifika Regiono, tamen monlavado en tiu regiono neniam estas multe atentata.

La centra banko de Esperantujo analizis en sia raporto, ke ĉar Esperantujo praktikas kompare rigoran sistemon de la bankoj kaj la administrado de la bankaj kontoj estas kompare postiĝinta, la bila merkato ne regula kaj la banka regpovo bezonas pluan leviĝon kaj krom tio UEA estas unu el la lokoj, kie la libera komercado estas plej vigla, tial ne nur esperantistaj, sed ankau alilingvaj krimuloj prenas ĝin kiel lokon por monlavado. Esperantujo alfrontas grandan defion en la batalo kontrau monlavado.