Mono
El Neciklopedio
"Mono is contagious"
~ Ruĝa Kruco
"Al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas"
~ Zamenhof
"La socialista kompreno pri mono estas nur la fakto ke ili postulas ĝin de la aliaj."
~ Konrad Adenauer pri Mono
Mono estas demono adorata kiel dio de plejparto de la homaro. Ĝi vivas en kimra insulo, en la sudo de Mjanmao kaj en sudokcidento de Tajlando. La problemo estas la mono, ĉeko estas alia afero.
Enhavo |
[redakti] Tempo estas mono
Profeto iris al sankta loko. Tie, li renkontis Dion kaj tuj demandis: - Dio, kio estas mil jaroj por vi? - Nu! Mil jaroj por mi estas unu sekundo. - Kaj kio estas unu miliono da dolaroj por vi? - Nu! Unu miliono da dolaroj por mi estas unu cendo. - Donu unu cendon al mi, Dio! - Jes, mia filo. Atendu nur unu sekundon.
[redakti] Mono kaj religio
Malsamaj religioj pensas malsame pri la mono:
Foje pastro, pastoro kaj la rabeno interŝanĝas opiniojn pri la destino de la mono oferdonita dum la ceremonioj. Unue, la pastro klarigas:
- Mi desegnas cirklon sur la grundo kaj ĵetas la monon supren. La mono, kiu falas en la internon de la cirklo, apartenas al Dio, kaj la mono kiu falas ekstere, estas mia.
La pastoro ankaŭ klarigas:
- Mi ankaŭ desegnas cirklon, sed mi faras la kontraŭon: la mono kiu falas ekstere, apartenas al Dio, kaj la mono kiu falas en la internon, estas mia.
Fine, la rabeno klarigas:
- Mia metodo estas tia: mi ĵetas la monon supren. Tio kion Dio sukcesas preni, estas Lia!
[redakti] Mono kaj filozofio
"Mono ne estas ĉio en la vivo", diris ŝtelisto, kaj prenis ankaŭ la juvelojn.
[redakti] Mono kaj saĝeco
Anĝelo aperas ĉe fakultata kunveno kaj diris al la dekano ke, rekompence por lia sindonema kaj modela konduto, Dio donos al li elekton aŭ de senfina riĉeco, aŭ senfina saĝeco. Tuj, senhezite, la dekano elektas senfinan saĝecon.
"Jam farita!" krias la anĝelo, kaj ekmalaperas per nubeto de fumo kaj fulmo. Nun, ĉiuj kapoj turnas sin al la dekano, kiu sidas ĉirkaŭita per malbrila aŭreolo. Unu el liaj kolegoj flustras "Majstro — diru ion, ni petas vin!"
La dekano suspiras, kaj diras "Mi devus prenita la monon....."
[redakti] Saĝa monprunto
Prezentu al vi, amiko, mian ĉagrenon! mi forgesis en domo la monujon. . . . Pruntu al mi dek rublojn ĝis morgaŭ. — Pardonu, mi ĝin ne povas, sed mi povas konsili al vi certan rimedon, por ricevi tiun ĉi monon. — Ho, mi dankas vin, vi estas vera amiko. . . . — Jen dudek kopekoj; prenu veturigiston kaj veturu hejmen, por preni la monujon. [I. Lojko.]


