Morda Maro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"La celo de la vivo estas la persona disvolviĝo"

~ Oscar Wilde pri alia afero

"Akvon senmovan kovras putraĵo"

~ Zamenhof pri Morda Maro
8528

"Rapide ondantaj zefiroj tedas bravan ĝim-on"

~ anglo pri Morda maro

"Por pli tone observi la strangajn nubojn, la astronomo apogis sin kontraŭ la maro. "

~ P. E. Schwerin pri nuboj

"Diable, mi ne kapablas tajpi simplan komenton hodiaŭ"

~ Cindy McKee

"Kien plu?"

~ Ralph Dumain pri ĉi tiu artikolo

"In nuy komunitaa oni diskusi sey nosion duran mucho yar."

~ Lingvadeplanetisto

"Gratulon kaj dankon al vi, kara amiko, pro via gravega laboro!"

~ leganto pri la aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Rigardu la aferojn ĉiam de la bona flanko"

~ Thomas Jefferson pri Morda Maro
8002

Monteto mordita de Morda Maro

"Satano ekirez via korpi e menti !"

~ idisto

Morda Maro (hebree ים המלח Jam HaMelaĥ ~ "Sala maro"; arabe بحر الميّت Bahr al-Majit aŭ بحر لوط Bahr Lūt, "Maro de la Morto" aŭ "Maro de Lot") estas maro kies senmovaj akvoj kovras putraĵon. Ĝi troviĝas inter Britio, Norvegio, Svedio, Danio, Germanio, Nederlando, Belgio kaj Francio. Ĝi donas naturan limon inter Israelo kaj (okcidenta Jordanlando) okcidente kaj Jordanio oriente.

La "Maro" formas sendefluan kaj ĉ. 1.020 km² grandan salan lagon, kiu situas en la jordana malaltebenaĵo, jordana kavego, la norda etendiĝo de Granda Rifto. La akvosurfaco situas 396 m sub marnivelo, en kelkaj sekaj jaroj ĝi atingas eĉ -400 metrojn. La bordo tiel formas la plej malprofunde situantan tersurfacon, kiun oni povas atingi libere. La fundo de la lago situas 794 m sub marnivelo.

[redakti] vivo

La Morda Maro estas fakte plena je vivo. Tio estas la akvo de tiu maro, situanta 400 metrojn sub la marnivelo, kiu estas riĉa je mineraloj. Tiuj estas la termaj fontoj, resanigaj kaj mineralo-havaj. Tio estas la fama nigra koto, bona por resaniga flegado. Tiuj estas la sunradioj. Tio estas la aero, kiun vi spiras. Ĝi estas grasa fonto de nafto, gaso kaj fiŝo. Ĝi estas malprofunda kaj, dum vintroj, teriĝas.

[redakti] Drako

Ĉe Morda Maro kampara knabino nomata Maud bredis beston, kiu poste terurigis la vilaĝon kaj estis mortigita de kavaliro. Pentraĵo ĉe la vilaĝa preĝejo memorigis ĝis ĉirkaŭ 1811 pri la fakto, antaŭ ol la pastro detruigis ĝin.

Content Navigation
Aliaj lingvoj