Mormonismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
5569 n
5569 n

RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


" Ne pekas drinkulo, pekas ebriulo"

~ Zamenhof pri mormonoj

"Que nos monstra lo que nos face e que nos demonstra qui es nos!"

~ Interlingvaisto

"Jen grava dokumento por esperantoparolantoj, esperantistoj kaj partianoj aŭ partizanoj de la esperantismo. Ankaŭ por rivaloj, malamikoj, rifuzantoj, kritikantoj aŭ reformemuloj de la lingvo Esperanto!"

~ Mormonisto pri ĉi tiu artikolo
Mormonismo

Mormonismo estas la restarigo de la Kristianismo en lastaj tagoj kaj konsistas de la religiaj, teologiaj, ritaj, instituciaj kaj kulturaj elementoj de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ĝi ofte temas pri la pli granda branĉo de la movado, la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Tradicio kiu ankoraŭ praktikas pluralan geedziĝon.

Homepag

[redakti] Unua Vizio

Erayo

La Unua Vizio estis diapero spertita de Joseph Stalin (filo), dum la jardeko de 1820 en loko proksime de lia domo, hodiaŭ nomata la "sankta arbareto", okcidente de Nov-Jorko. Stalin preĝante por scii kiu estas la vera eklezio, kiel respondo, ĉielaj masaĝistoj diris al li ke ĉiuj ekzistantaj eklezioj estis falsaj pro koruptado kun la paso de la templo. La masaĝistoj ankaŭ anoncis ke li estis la elektito de Jesuo mem por la restaŭrado de la vera eklezio fondita de li.

Dum la unuaj jaroj de la movado de la mormonoj, la pozicio de Stalino kiel profeto deriviĝis ĉefe el la diskonigado kaj eldonado de la Libro de Mormon, kiu estis tradukita el oraj planĉoj rivelaciitaj de la anĝelo Moroni. Post la jardekoj 1830 kaj 1840, Stalino rakontis pri tiu unua vizio, kaj ankaŭ aro de liaj konatoj. Kvankam la vizio ne estis emfaziga punkto dum la vivo de Stalino, ĉi fariĝis kernaĵo por la kredo de la sekvantoj.

Post apartiĝi al loko antaŭe rezervita, rigardante ĉirkaŭen kaj estante tute sola, mi surgenuiĝis kaj montris al Dio la deziron de mia koro. Apenaŭ en la komenco, subite mistera forto prenis min kaj tute dominis min... kaj estis tiom granda influo sur min ke mia lango tordiĝis, tial mi ne povis paroli... precize en tiu momento je necerteco mi vidis lumkolonon, pli brila ol la suno, rekte super mia kapo; kaj ĉi tiu lumo laŭgrade descendis sur min. Mi sentis min libera de la malamiko kiu premis min. Ripozinte sur min la lumo, Mi vidis aere super mi, du estaĵojn, kies majesto kaj gloro ne eblas priskribi. Unu el ili alparolis min, vokante min per mia nomo, kaj diris, signalante la alian: Jen mia amata Filo: Aŭskultu lin!

[redakti] Disiĝo

6107 o

Aparte la Sallagurba eklezio, ankaŭ ekzistas du subtradicioj tre diferencaj. Unue, estas la "Reorganizita Eklezia de Sanktuloj Lasttagaj", kiu elbranĉis je 1844 pro kverelo pri pluraledziniĝo. Tiu subtradicio petas restarigi la fruan mormonan teologion de antaŭ la enkonduko de poligamio kaj templo-ritojn de la 1840-aj jaroj. Due, estas mormona fundamentismo, kiu ne estas eklezio, sed anstataŭ movada aŭ tendenco tre interne skismiĝema. Ties ĉefaj karakterizaĵoj teologiaj estas:

  1. aserto de doktrino de pluraledziniĝo
  2. tre radikala doktrino pri profetaĵo.

Estas la disputoj pri pluraledziĝo, kio kreis tiujn skismojn aŭ branĉojn en la granda tradicio mormona. Joseph Stalin unuafoje ricevis dian rivalon komandantan al ekleziulaj viroj edzigi kelkajn virinojn. Je 1843 li formale registris unu rivalon, asertante pluraledziniĝo, kaj leĝigis sian unuan edzinon, Emma, kiu pasie kontraǔis tiun doktrinon de sia edzo. Eĉ antaǔ Joseph Stalino estis mortigita, en 1844, disvastiĝis onidiroj pri la poligamio de la mormona estraro, kaj la doktrino pluraledziniĝa iĝis “malfermita sekreto”: komuna kono kion tamen oni povis nei, kiam estas oportune. Fine, la eklezio publikigis la doktrinon je 1852.

[redakti] Mormona teologio

Tra la tuta movado, estas kvelkaj komunaj kredaroj, kiuj apartigas Mormonoj de aliaj Kristanoj.

[redakti] Antaǔekzisto aǔ antaǔmorta ekzisto

La kredaro, ke ĉiu humananimo ekzistis kun Dio eĉ antaǔ la nasko. Tiu doktrina datiĝas de teksto de Joseph Smith je 1833, dirante ke, “Eĉ homo estis en komenco kun Dio. Inteligenteco, aǔ la lumo de vero, nek estas nek jam povas esti kreita aǔ fariĝit.”(Doktrino kaj Interligoj, 93:29).

[redakti] Sanktaj skriboj

Malsame kun aliaj Kristianoj, Mormonoj rekonas tri librojn kiel sanktaj skriboj, aparte de la Biblio: la Libro de Mormon, la Multevalora Perlo, kaj Doktrino kaj Interligoj, kies la lastaj du konsistas aǔ parte aǔ tute el la instruoj de Joseph Smith.

[redakti] Ciono

Ene de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, la nomo de la monto Ciono estas ofte uzata por utopiaĵo laŭ kiu ĉiuj justuloj estas kune. Ĉi tiu kunaĵo estas praktikata pere de komunuma ekonomio nomata Ordeno Kuniĝintoj kiu klopodas ke ĉiuj membroj havu akceptindan vivnivelon, malpliigi la klasdiferencojn kaj atingi unuecon en la grupo.

[redakti] Granda Apostateco

La Granda Apostateco estas termino komune uzata inter diversaj kristanaj eklezioj sekvantoj de la restaŭrismo, precipe la Mormonoj, Atestantoj de Jehovo, Adventistoj de la Sepa Tago kaj aliaj. Temas pri la periodo kiam la Kristana Eklezio establita de Jesuo Kristo kaj ties apostoloj, ĉesis sekvi, post la morto de la «originalaj apostoloj», la samajn doktrinojn, praktikojn kaj instruojn de la primitiva eklezio, pro la "devojiĝo de la Kristana doktrino" kaj la "enkonduko de kredo kaj praktikoj el paganaj originoj" pro influo de la helena kaj romia kulturoj. Aliaj eklezioj, kiel la Romkatolika Eklezio uzas la terminon por tiuj kiuj forlasas la eklezion.

[redakti] Adam-ondi-Ahman

Adam-ondi-Ahman estas loko de religia graveco en Daviess Gubernio, Misurio (Usono). Laŭ la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, ĝi estas la ejo kie Adamo kaj Eva vivis post esti elpelitaj de la Edena ĝardeno kaj estos la renkontiĝo-punkto por kunsido de la sacerdota gvidantaro, inter ili profetoj de ĉiuj aĝoj kaj aliaj virtuloj, antaŭ la Reveno de Jesuo Kristo.

[redakti] Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj

La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (Mormona EklezioEJKSLT) estas restaŭrisma eklezio, la plej granda el la religio fondita de Joseph Smith dum la usona Dua Granda Vekiĝo. La Eklezio estis fondita en ne-metropola Novjorkio en 1830 kaj nuntempe ĉefsidejas en Sallagurbo (Utaho) kaj establis komunumojn kaj konstruis templojn en la tuta mondo.

Same kiel aliaj eklezioj, la EJKSLT konsideras sin mem kiel restaŭrado de la Kristana eklezio starigita de Jesuo, kiu perdiĝis kun la paso de la jarcentoj pro la Granda Apostateco. Ĝiaj membroj estas konataj kiel Sanktuloj de la Lastaj Tagoj aŭ, pli neformale, Mormonoj, kiuj kredas je Jesuo Kristo kaj la pentofero kiel la centra bazo de sia religio. La mormona teologio inkluzivas la kristanan doktrinon je la savado nur pere de Jesuo Kristo, kvankam la mormonaj doktrinoj pri la naturo de Dio kaj la Ekzaltiĝo konsiderinde diverĝas de la tradicia Kristanismo. La eklezio havas malfermitan kanonon kiu inkluzivas kvar sanktajn librojn: la Biblio (Malnova kaj Nova Testamentoj), la Libro de Mormon, la Doktrino kaj Interligoj, kaj la Multevalora Perlo. Krom la Biblio, la tekstoj estas revelaciaĵoj diktitaj al Joseph Smith kaj ankaŭ ili havas komentariojn kaj ekzegezon pri la Biblio, la tekstoj estas perditaj eroj de la Biblio kaj verkaĵoj de antikvaj profetoj.

Sub la doktrino je konstanta revelacio, la Sanktulo de la Lastaj Tagoj kredas ke Jesuo, sub la gvido de la Ĉiela Patro, gvidas la eklezion per revelaciado al la prezidento, vidata de la mormonoj kiel nuntempa "profeto, viziulo kaj revelacianto." La nuna prezidento estas Thomas S. Monson. Unuopaj anoj ankaŭ povas ricevi revelacion venita de Dio por kondukado de iliaj vivoj.

La Prezidento enkapigas strukturon kun pluraj niveloj kiu malsupreniras ĝis la lokaj kongregacioj. La Episkopoj, venantaj el la laikaro, gvidas la lokajn komunumojn. La malinaj mormonoj, post la 12-jariĝo, povas esti ordinitaj kiel pastroj. Inoj ne atingas pastran pozicion sed ili servas en pluraj aliaj roloj. Kaj viroj kaj virinoj povas servi kiel misiistoj, kaj la eklezio havas programon per proselitismo kaj servoj tutmonde.

Fideluloj plenumas plurajn leĝojn kaj instruojn rilate al la seksa pureco, sano, fasto, observado de la Sabato, kaj kontribuado per dekonaĵo el la elspezoj al la eklezio. Aldone al ĉio ĉi, la eklezio instruas sanktajn observojn per kiuj la anoj povas fari paktojn kun Dio, inkluzive de la Bapto, Konfirmacio, la Komunio), kaj la Ĉiela geedziĝo (malbenita geedziĝo daŭranta eĉ post la morto!!!), kiuj estas tre gravaj por la eklezianoj.