Morto
El Neciklopedio
"Atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis"
~ Zamenhof
"La unua homo, kiu mortis ja konjekteble estis surprizita"
Biologie, morto povas okazi al ĉiomo aŭ tuto; al parto de tuto; aŭ al ambaŭ. Se vi ne komprenas tion, demadu al blondulino.
Morto estas neevitebla.
Enhavo |
[redakti] Malsamaj vidpunktoj
Kiam iu mortas (senviviĝas, forpasas...), ties morton (senviviĝon,forpason...) oni diverse vortumas: laŭ spiritisto, tiu elkarniĝas; laŭ katoliko, tiu iras renkonti la Sinjoron; laŭ nekropsiisto, tiu kadraviĝas; laŭ enterigisto, tiun atendas ĉerko; laŭ botanikisto, tiu forvelkas; laŭ geologo, tiu fariĝas polvo; laŭ maristo, tiu sinkas; laŭ neologo, tiu tanatas; laŭ aŭtoriparisto, tiu rajpas; laŭ José Sócrates (portugala ĉefministro), tiu ĉesas ricevi pension.
[redakti] Entombigo
Vivis iam homo tre malbona kaj peka. Li premis ĉiun, kiun li povis, li al neniu helpis iam eĉ per unu centimo. Banante sin en la larmoj de multaj siaj oferoj, li tamen vivis feliĉe, kaj la tera justeco lin ne atingis. Sed jen li mortis. Ĝojaj, ke ili liberiĝis de li, la heredantoj faris al li belegan enterigon. Sed apenaŭ oni lin metis en la teron, la tero tuj elĵetis returne la korpon de la pekulo. Vidante, ke la tero ne volas akcepti la malbenitan korpon, oni decidis forbruligi ĝin per fajro; sed ankaŭ la fajro kun abomeno forsaltis de la korpo kaj ne volis eĉ tuŝi ĝin. Ne povante al si helpi, oni ĵetis la korpon al hundoj, ke ili ĝin disŝiru; sed ankaŭ la hundoj kun indigna bojado forkuris de la korpo kaj ne tuŝis ĝin. Oni ĵetis la korpon en profundan marĉon, por ke la koto ĝin kovru kaj ripozigu, sed la korpo restis super la marĉo kaj eĉ unu kotero ne volis aliĝi al la peka korpo. . . . Nun, miaj aŭskultantoj, tiu ĉi terura ekzemplo servu al vi kiel instruo! Estu bonaj, honestaj kaj piaj, kaj tiam vi povos esti tute certaj, ke la tero vin prenos, fajro vin bruligos, hundoj vin disŝiros kaj koto kovros vin en granda amaso!
[redakti] Vivo kaj morto
Policano haltigas veturigiston pro lia tro rapida veturado. Dum la policano aliras la aŭton, li vidas ke la viro estas tre nervoza.
"Bonan tagon, sinjoro. Ĉu vi konscias kial mi haltigas vin?"
"Jes, Sinjoro Policano... mi scias ke mi tro rapidiĝis — sed estas afero de vivo kaj morto!"
"Ho, vere..? Kiel?"
"Ĉe mia hejmo nuda virino atendas min."
"Hmm... Mi ne vidas kial tio fakte estas afero de vivo kaj morto."
"Nu, se mi ne revenus hejmen antaŭ kiam mia edzino revenas, mi estos mortinto!"
[redakti] Memmortiĝo
-- Doktoro, mi estas senĉese obsedita per bildoj de morto.
-- Ĉu? diras la psikiatro.
-- Iafoje, mi sentas urĝan bezonon ekkapti tranĉilon kaj malfermi al mi la ventron.
-- Ha! diras la psikiatro.
-- Hieraŭ, mi apenaŭ povis deteni min direkti mian aŭton rekte kontraŭ benzinkamionon.
-- Nu, diras la psikiatro.
-- Kaj nun, jen, kiam mi vidas tiun ĉi fenestron, mi devas, jes devas ĝin malfermi kaj transsalti !
Kaj li malfermas ĝin, kaj, saltinte, malaperas.
-- Bum! diras la psikiatro.

