Moskvo
El Neciklopedio
|
Tiu ĉi artikolovsko estas russa |
"Moskvo estas tria Romo :)"
~ Usonano ironie pri Moskvo
"Bona konsilo ne venas tro malfrue"
~ Lutero pri Moskvo
"Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas la Kremlaj turoj"
~ Edmond Privat pri Moskvo
"Haĥĥ ! F... !"
"En Moskvo mi faru do kion, se ĵus
la despero min hantas malhele?
Mi iras tra pluvo ĝis la trolebus',
al la lasta, al blua."
"Interesega, bonkvalita, science farita teksto pri tiel grava afero"
~ leganto
Moksvo estas finnida vorto kiu signifas "moka svo". Ofte oni mistajpas ĝin "Moskvo", kiu neniu signifas.
SVO estas gramatikaĵo kiu signifas "subjekto-verbo-objekto", en kelkaj lingvoj, ekzemple en la finna lingvo, tiu vortordo estas ridinda, sekve "moksvo". Oni diras ofte finnlingve: Víðir að moka svo liðið komist inn á Bíldudal, t. e.: "Vidu kia moka SVO estas dirita de la komikisto en la Bildo". Ankaŭ finnoj ofte diras frá og ýta svo meira og moka svo meira og ýta svo meira og svo framvegis (frogita SVO miras pri moka SVO kiu miras pri eta SVO kiu miras kiam SVO framegis).
Aliaj citaĵoj:
- ófært en Bjössi er búinn að moka svo að mjólkurbíllinn komist í fyrramálið.
- Klárast í næstu viku pottþétt en þetta er búið að vera heljarinnar vinna því það þurfti að moka svo sjúklega miklu í burtu!
- Sem þýðir að steypa plötu, koma niður rotþró, leiðslur hingað og þangað og moka svo yfir.
Enhavo |
[redakti] Urbaj servoj
Rompiĝas vitro en la fenestro de la hejmo de moskvano. Li telefonas al la ŝtataj servoj por peti asistadon. "Ni sendos al Vi rebonigiston post 3 jaroj!" estas la respondo. La moskvano demandas: "Jes, sed... ĉu matene aŭ vespere?" "Kial Vi demandas tion?" La moskvano: "ĉar matene venos la tubisto......"
[redakti] Trafiko
Ekzistas du kaŭzoj pro kiuj moskvaj ŝoforoj malŝatas trafik-inspektistojn: unue pro subkonscia subjektiveca psikologia maltoleremeco bazita sur sociaj superstiĉoj. Due ĉar ĉiuj TI-istoj estas kaprokanajloj.
[redakti] Kulturo kaj eduko
Foje en Moskvo taksisto demandis kamparanon:
- Kiu estas filo de mia patrino sed ne mia frato?
- Tamen mi ne scias.
- Mi mem.
Kamparano revenis hejmen kaj rakontas la enigmon:
- Kiu estas filo de mia patrino sed ne mia frato?
- Ni ne scias.
- Moskva taksisto tamen!
[redakti] Bestĝardeno
Maljuna vilaĝanino venis al Moskvo. Kun granda intereso ŝi rigardis la urbon kaj admiris la aŭtomobilojn kaj tramojn, ĉar la unuan fojon en sia vivo ŝi estis en granda urbo.
Interalie ŝi vizitis ankaŭ la bestan ĝardenon, kie ŝi vidis diversajn strangajn bestojn, kiajn ŝi neniam antaŭe vidis. Kiam ŝi fine venis al loko, kie estis du ĝirafoj kun longegaj koloj, ŝi ne povis plu teni sin kaj ekkriis indigne: «Tio estas trompo! Tiaj bestoj ne povas ekzisti!»
Poste oni montris al ŝi kamelon. Kiam la simpla maljunulino ekvidis tiun malbelan beston, ŝi tuj ekkriis kolere: «Ho, tiuj komunistoj! Kion ili faris el la ĉevalo!»
[redakti] Zamenhof kaj Moskvo
La sovetia ĉefurbo Moskvo havas longan kaj riĉan historion, en ĝi multas historiaj monumentoj, konstruaĵoj, lokoj — kvankam certa kvanto da ili malaperis pro diversaj kaŭzoj — plilarĝigoj de stratoj kaj placoj, rekonstruoj, nova konstruado ktp.
Unu el la plej memorindaj konstruaĵoj estas la domo, kie loĝis la kreinto de Esperanto Zamenhof, estante studento de medicina fakultato de Moskva Universitato en la jaroj 1879—1881. La domo, nun situanta sur la strato Nejdanova, 21, bone konserviĝis (nun ĝin okupas Ŝtata Komitato pri Scienco kaj Tekniko).
Zamenhof loĝis en Moskvo ĝuste en la periodo inter kreo de la "Lingwe uniwersala" (1878) kaj apero de la Unua Libro (1887). Sendube, dum restado en Moskvo juna studento Ludoviko pripensadis sian amatan revon pri chies komuna lingvo.
[redakti] Entombigo ĉe Kremlo
Bopatrino diras al Ivano:
- -- Ivano, karega mia bofilo! Se mi mortos, entombigu min en la muro de Kremlo!
- -- Sed panjo -- konsterniĝas Ivano --, tie oni entombigas nur gravulojn!
La bopatrino ne trankviliĝas, ŝi ĉiutage ripetas sian peton. Fine Ivano forkuras ne eltenante plu. Li revenas post du horoj kaj entuziasme komunikas al la bopatrino:
- -- Nu! Mi aranĝis: vi estos entombigita en la muro de Kremlo. La entombigo okazos je la kvina horo hodiaǔ posttagmeze!
[redakti] Moskva Instituto de Tempo
Moskva Instituto de Tempo estas loko ĉe strateto Sivcev Vraĵek.
En Moskva Instituto de Tempo oni laboras je kreaĵo de diversaj tipoj de tempomaŝinoj kaj proksimaj al ili aparatoj, ankaŭ esploras historio. Meze de eltrovaĵoj de la Instituto estas Epoko de Legendoj, malgranda tempa periodo inter tria kaj kvara periodoj de Glaciepoko, kiam reale ekzistis uloj, kiaj oni opiniis fikciaj: drakoj, grandeguloj, gnomoj, k.t.p. Uloj, alportitaj el Epoko de Legendoj, estis lokitaj en Rezervejo de Fabeloj, kie ili povas loĝi, ne antaŭtimante venon de Glaciepoko, ankaŭ amuzante knabojn.
Laboruloj de Moskva Instituto de Tempo:- Akademiano Petrov – ĉefo de la Instituto, unu de inventistoj de tempomaŝino;
- Riĉard Tempest;
- Pirat Silver.
ankaŭ kunlaboras:
- Polina Metelkina, specialisto en 20a jarcento;
- Ivan Sergeevic, specialisto en antikva historio;
- profesoro Gogi, fakulo en 18a jarcento;
- Maria, specialisto en paleolitiko;
- roboto Verter, servisto, sekretario en akceptejo, poste estas aŭtoro de verkoj;
|
| Sur malnova mapo: Moskvo - Leningrado - Vodka Maro - Stalingrado - Siberio -Vladivostoko
Perfidantoj de la komunismo: Armenio - Azerbajĝano - Kalmukio - Kartvelio - Litovio - Rusio - Turkmenujo - Uzbekio Gravaj Organoj de soveta sistemo: Komunisma Partio - Kremlo - KGB - Ruĝa Armeo - Gulago Estroj: Lemingo - Stalino - Nikita Ĥruŝĉjov - Leonid Breĵnev - Juri Andropov - Konstantin Ĉernenko - Miĥail Gorbaĉov Ideologoj: Karl Marx - Friedrich Engels - Lev Trockij - Nikolao Marr - Trofim Lisenko - Zamenhof Rilataj aferoj: Komunismo - Malvarma milito - Rusa Revolucio - Pedofilio - Borato |