Muŝo
El Neciklopedio
"Kalkuli muŝojn"
~ Zamenhof pri muŝoj
"Gratulon pri la artikolo"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Bibio:(Sci) muŝo, kiu infestas ekskrementon"
~ vortaro
Muŝo eŝtaŝ tre utileĝa beŝto. Diablo manĝu!
Enhavo |
[redakti] Muŝo kaj filozofio
La muŝo ĉe la fenestro: Mi ja scias, kie estas la limoj de la realeco.
[redakti] MUŜOJ ENDANĜERIGITAJ
Laŭ la Instituto pri Klero kaj Klaro, novaj specoj de industria rubaĵo, kune kun kemiaj kromproduktoj, nun endanĝerigas muŝojn en pluraj partoj de la mondo. Aktivistoj el multaj landoj svarmas tra la mondo kiel ... nu, kiel muŝoj. "Muŝoj tre gravas en la biologia ekosistemo," diris proparolanto de la Instituto, "ni estas preskaŭ certaj pri tio." Estis manifestacioj de dekoj da personoj, ekzemple en Seatlo, kie jam delonge preskaŭ ne plu ekzistas muŝoj. Diris protestanto en intervjuo: "Muŝoj estis grava parto de la vivo de niaj prapatroj. Tiuj, kiuj forgesas la pasintecon, estas kondamnitaj ĝin ripeti." Neniu scias, kion li volis diri.
[redakti] Alie
- Kelnero! Kelnero! Okazis akcidento! Muŝo falis en la supon!
- Trankviliĝu sinjoro! Ŝajnas al mi, ke ĝi lerte naĝas.
[redakti] Sonĝoj
Fruktmuŝoj baraktas per la kruroj, dum ili endormiĝas - sed tiu agado ne respeguliĝas en la neŭrona aktiveco de la muŝocerbo. Tiu, estas vere, laboras, sed montras alian modelon. Esploristoj nomis tiun fenomenon "Rapide Leg Movement" , analoge al la fazo de la "Rapid Eye Movement" (REM), kiuj ekestas en homaj sonĝoj.
[redakti] Seksoj
Edzino enirinte en la kuirejon vidas sian edzon kun muŝfrapilo enmane.
- -- Kion vi faras per tiu frapilo?
- -- Mi ĉasadas muŝojn.
- -- Ĉu vi sukcesis jam iun frapi?
- -- Tri virajn kaj du inajn.
- -- Ĉu vi eĉ la sekson sukcesis kontroli?
- -- Jes. Triopo sidis sur bierbotelo, du aliaj sur la spegulo.
[redakti] Familie
Patro, alparolante sian 2-jaran filon:
- Knabo, diru "muŝo".
- Nu, muŝo.
- Ne. Diru sen "nu" "muŝo".
- Nu, sen "nu" muŝo! Nu?
[redakti] Ĉu vi scias?
Multaj homoj volas trafi du muŝojn per unu bato?
[redakti] Alie
Oni loĝas muŝon per lardo, knabon per luko, knabinon per dolĉaj vertoj.
