Mumbajo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
7318 n.jpg हरे बाबा!

Tiu ĉi artikolo estas el Barato nur! Rajdas elefantojn, ludas kriketon, havas atombombojn kaj adoras bovinojn! Tik!?

Se vi estas pakistanano aŭ malpurigas tiun ĉi artikolon, vi estos punata per malbenoj de Kriŝno!!!
Atentu! Neniam tuŝu iun daliton!

120px-Baby Krishna.jpg

"Li zorgas pri ĝi kiel pri neĝo pasintjara"

~ Zamenhof pri tuta alia afero

"Haltu-haltu-haltu!"

~ Milokula Kato pri Mumbajo
256px-Gateway of India.jpg

" Legu, ĝuu, komentu kaj redaktu!"

~ Mumbajano pri ĉi tiu artikolo

"Mi ne understandas vian languagon. Estas necessare usi wordojn genuine internationalajn, borrowitajn el la englisha languago. Onle en thata wayo willos Esperanto becomi trule internationala languago"

~ Mumbajano pri ĉi tiu artikolo

Mumbajo estas ĉefurbo de Barato, havanta profundan naturan flughavenon, kiu estas la plej granda flughaveno en okcidenta Barato.

Ene la urbo troviĝas Bollywood aŭ esperante, Bolivudo, tiel nomita kaŭze de la simileco kun HollywoodHolivudo, ĉar Mumbajo estas la centro de la barata hindolingva kino-industrio, produktanta la plej multajn filmojn, tutmonde, ĉiujare.

La klimato de Mumbajo estas pli ebena ol en pli norda Barato; vintre, dum en pli norda Barato (Nov-Delhio, Raĝasthano eĉ iom Guĝarato) noktoj estas malvarmaj (ĝis nur +3 °C!), en Mumbajo eĉ vintraj noktoj estas mildaj (bonŝance por la miloj da loĝantoj, kiuj dormas surstrate).

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj