FANDOM


"Se elefanto havas sian piedon sur la vosto de muso kaj vi diras vin neŭtra, la muso ne aprezos vian neŭtralecon"

~ Desmond Tutu
Blog Muito Muso!

"Ĉiu ulo pli granda ol muso ŝatas, se oni gratas ĝin post orelo"

~ programisto pri muso

"Ĝi eĉ ne tuŝas lian orelon"

~ Zamenhof pri muso kaj programisto

"Chu vi kontrauas ankau la ne-oficialan "misuzon" de la fundamente iun beston signifikanta vorto "muso" por tiu elektronika aparato"

~ Bertilo Wennergren pri vi

"Oni trankvile povas diri "muso" ankaŭ en esperanto"

~ iu ajn pri blondulino

"Sed mi estas muso kverelante kun elefantoj"

~ Renato Corsetti pri bonalingvismo

"Muso havas du butonojn"

~ Fra Simo pri muso

"Il topo squittisce muso kriĉas l’ape ronza abelo zumas"

~ Antonio De Salvo freneze krokodilante

"Tute ne ĉiuj malŝatas la ratojn"

~ Milokula Kato
Muso (Clelia clelia) estas tre utilega besto, laŭ Jules Renard, ĝi estas besto, kiu mortigita po sufiĉa kvanto, laŭ kondiĉoj zorge kontrolitaj, produktas doktoriĝan tezon. Walt Disney, kiu ne estis scientisto, per unu musoj kreis filmimperion de mil jaroj. Muso, finfine, ebligi la uzon de la komputiloj. Diablo manĝu!
Mouse

BiologioEdit

Muso

Estas multaj specoj da musoj, la komuna karaktero inter ili estas la plasta krovilo, butonoj kaj loĝado apud komputiloj. La unuaj musoj, laŭ palentologio, havis nur du butonoj, post aperis musoj kun tri butonoj, kaj, finfine, musoj kun radeto. Sendube, lumaj musoj evoluigis el la esferaj.

Plejparto el la musoj havas longan voston, sed hodiaŭ, biotekniko kreis ankaŭ senvostajn musojn, kiuj ligigis al komputilo per mistera blua dento.

Libro kaj filmoEdit

Du musoj estas en kinejo, en projekciejo. La muso manĝas pecon de filmobendo. La alia demandas:

„Kia estas la filmo?“

„La libro estis pli bona.“

VivodaŭroEdit

— Kiom longe vivas la muso?

— Tio dependas de la kato.

Sciencaj musojEdit

En kaĝo de best-konduta esplorejo alvenas nova rato, kaj malnova rato klarigas al ĝi la cirkonstancojn: "La plej grava ulo tie ĉi estas tiu sciencisto en la blanka kitelo. Lin mi bonege dresis: Kiam mi premas tiun butonon, li ĵetas al mi nutraĵon."

EnigmoEdit

Musoj, naskiĝintaj en skatolo, iom kreskinte provas eskapi de la skatolo. Kiel ili scias, ke ekzistas mondo ekster la skatolo?

Mara musoEdit

Muson mergas en mornan maron mava mevo!

4784

Muso kaj elefantoEdit

La muso kaj la elefanto konversacias. La muso demandas:

-- Kiomjara vi estas, ke vi kreskis tiel granda?
-- Mi estas dujara – respondas la elefanto.
-- Ankaŭ mi, sed mi malsanis dum du semajnoj.

NOVA MUSKAPTILOEdit

9494 o

Homo aĉetis novtipan kaptilon. Laŭ la instrukcio la nova estas multe pli efika. Tamen nur la malnova funkcias sukcese. Ĝŝli iris al vendejo kaj plendis. La vendisto respondis:

"Viaj musoj jam ekŝatis la malnovan, alkutimiĝis al ĝi. Ili ne konas la novan, eble ili eĉ ne konjektas ke estas moderna kaptilo je ilia dispono. Kiam ili ellernos uzi ĝin, ili ŝate uzos la novan kaptilon. La bestoj certe rapide alkutimiĝos."

Muso kaj virinojEdit

Granda, forta viro ekiris hejmen el la drinkejo.

- Kial tiom frue? - demandis la drinkejestro.
- Pro la edzino.
- Ĉu vi timas ŝin? Ĉu vi estas homo aŭ muso?
- Muso certe ne, ĉar ĝin timas mia edzino.

PolitikoEdit

Jen rakonto de loko nomiĝante Muslando. Muslando estis loko kie ĉiuj la musetoj vivis kaj ludis, naskiĝis kaj mortis. Kaj ili vivis simile kiel vi kaj mi. Ili eĉ havis parlamenton. Kaj ĉiujn kvar jarojn ili havis elekton. ... Kaj ĉiun elektotagon la musoj iris al la balotejo kaj elektis registaron. Registaron konsistanta el grandaj, dikaj nigraj katoj. Nu se vi konsideras strange ke musoj elektu registaron el katoj, vi rigardu la historion de Kanado dum la lastaj 90 jaroj kaj vi eble vidos ke ili ne pli stultis ol ni. Nu mi nenion diras kontraŭ la katoj. Ili estis bonuloj. Ili kondutis digne en la registaro, kaj faris bonajn leĝojn - tio estas, bonajn por katoj. Sed la leĝoj bonaj por katoj ne bonis por musoj. Unu el la leĝoj diris ke mustruoj devas sufiĉe grandi por ke kato povu enŝovi la piedon. Alia diris ke musoj nur povis kuri certan rapidecon, por ke katoj povu havi sian matenmanĝon sen tro da fizika elspezo.
1148135224 n
Ĉiuj la leĝoj bonis. Por katoj. Sed ili terure duris por la musoj. Kaj la vivo pli kaj pli malfaciliĝis. Kaj kiam la musoj ne plu povis elteni, ili decidis ke io farendas, kaj ili iris amase al la balotejo, forelektis la nigrajn katojn, kaj enmetis la blankajn katojn. Nu la blankaj katoj estis farintaj bonegan kampanjon. Ili diris, "Muslando nur bezonas pli da vizio." Ili diris, "La problemo ku Muslando estas la rondaj mustruoj. Se vi enmetas nin, ni metos kvadratajn mustruojn." Kaj ili faris ĝin, kaj la kvadrataj mustruoj estas duoble pli grandaj ol la rondaj, kaj katoj nun povis enmeti ambaŭ piedojn. Kaj vivo pli duris ol iam ajn. Kaj kiam ili ne plu povis elteni tion, ili forelektis la blankajn kaj remetis la nigrajn. Kaj reiris al la blankaj. Kaj al la nigraj. Ili eĉ provis duonon da blankaj kaj duonon da nigraj, kaj nomis ĝin koalicio. Ili eĉ havis unu registaron el makulitaj katoj, kiuj provis fari blekon kiel muso sed manĝis kiel kato. Amikoj, la problemo ne estis la koloro de la katoj. La problemo estis ke ili estis katoj! Kaj estante katoj ili nature zorgis pri katoj anstataŭ musoj. Post tempo alvenis unu museto kun ideo. Amikoj, atentu la uleto kun ideo! Kaj li diris al la aliaj musoj, "Jen, amikoj, kial ni elektadas registaron el katoj? Kial ni ne elektu registaron el musoj?" "Ho," ili diris, "li estas bolŝevisto! Enkarcerigu lin!" Do ili enprizonigis lin. Sed mi volas memorigi al vi ke vi povas enkarcerigi muson, aŭ viron, sed vi ne povas enkarcerigi ideon.(Tommy Douglas)

GeografioEdit

  • Kiun landon musoj plej timas?
  • Kataron!