Muzeo
El Neciklopedio
"Manon malkvietan ĉiu muro atakas"
~ Zamenhof pri vizitantoj de muzeoj
Enhavo |
[redakti] Historio
Ĝis la 1960-aj jaroj oni deponis la rubojn en la evoluintaj landoj en privataj rubokavoj. La unua aranĝita muzeo estiĝis en Germanio ĉe la urbo Bochum. En 1971 aperis leĝo pri la muzeoj en Germanio, kio kaŭzis la ĉesigon de la etaj komunumaj kuriozejoj, kiuj ne respondis al la novaj antaŭskriboj. En la GDR ekzistis leĝo ĝis la kolapso, kiu malpermesis la rubotransportadon pli ol 3 km, tiel en GDR svarmis la sennombraj etaj kuriozdeponejoj.
Ene de la Eŭropa Unio, la muzeoj devas respondi al la postuloj de la direka leĝo. Tio antaŭskribas, ke la rubojn oni povas kolektigi sen antaŭa pritrakto nur ĝis 31-a de majo 2005.
[redakti] Klasifiko en Germanio
Oni diferencigas :
- Muzeojn por danĝeraj ruboj (kiel moderna arto)
- Muzeojn por nedanĝeraj ruboj (kiel esperantaĵoj)
- Muzeojn por historiaĵoj
- Muzeojn por kulturaĵoj
- Muzeojn por grundoelfosaĵoj (arkeologiaĵoj, geologiaĵoj, paleontologiaĵoj, ktp)
[redakti] Situacio en Aŭstralio
La mondkonata aŭstralia eldonejo de vojaĝgvidlibroj Lonely Planet publikigis en sia libro 1000 Ultimate Experiences (Mil nekutimaj travivaĵoj) liston de LA dek plej bizaraj muzeoj en la mondo. Je kvara rango vicas parko de skulptaĵoj el la sovetia epoko, kiu troviĝas en Grutas apud la urbo Druskininkai en Litovio.
La parko, ankaŭ konata kiel „Mondo de Stalin”, plenas je nigra humuro. La groteska muzeo estas dediĉita al la sovetia okupado de Litovio. Ĝi prezentas ĝardenon de skulptaĵoj de eksaj sovetiaj funkciuloj kaj distran areon Gulago, kiu estas ĉirkaŭigita per elektra barilo kaj kontrolata el lignaj gardoturoj fare de sentineloj.
[redakti] Administrado
-- Bonvolu diri al mi, kie mi povos trovi la bildon "La ses nudaj nimfoj"? -- demandas vizitanto la gardiston.
-- Nun ĝi troviĝas sur la dua etaĝo. Kelkfoje ni devas translokigi ĝin, por ke la tapiŝo ĉie foruzigu simile.
[redakti] Trono
-- Tuj ekstaru, junulo! Ĝi estas la trono de Adalberto la tria - krias la muzea gardisto al vizitanto.
-- Kial vi ekscitiĝis? Mi havas tempon por stariĝi, se li alvenos.