Muziko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Karaokeo: video de muziko kun fono de kanto"

~ Nakai Cuneo pri muziko
3370

"Se io venas al buŝo, buŝon ne fermu"

~ Zamenhof pri muziko

"Bonvolu klarigi por homo, kiel mi, kiu tute ne komprenas pri muziko"

~ Bertilo Wennergren pri ĉi tiu artikolo

"Frazo de muziko estas kiel unu frazo en libro au' teatraj'o"

~ Anna Lowenstein pri muziko

"Tamburisto per tamburiloj tambure tamburas tamburon"

~ Vl. Ĉernov pri muziko

"Zorgu sin, ĉiuj mem"

~ Meduzo

"Bruarto ne laŭ Mozarto"

~ Hans-Georg Kaiser

Muziko estas muziko, kacon! Se vi ne scias, kiu estas muziko, aŭ vi estas surda, aŭ vi estas stultulo. Se vi simple estas surda, muziko estas tio en la bildo:

FigPg60
Duo
ESPERANTO-DANSE+MACABRE+1974+front

[redakti] Historio

En la unua epoko de la mondo ne estis muziko. Oni devis atendi ĝis 1891 kiam Feliĉiano Menuo de Mandril, kuiristo de kongresoj, baraktante kaj sakrante por malfermi ladskatolon, inventis kanton kiu poste populariĝis sub la nomo Lad-espero aŭ Ladespero. Postaj desperantistoj eliminis la sakrojn kaj rafinis la kanton, laŭ la gusto de la frikavenkistoj.

[redakti] Hiphopo kaj Esperanto

Vinilkosmo eklanĉis novan projekton de kompilaĵo kies celo estas prezenti hiphopon (repon) en esperanto. Ekzistas jam de pluraj jaroj repaj artistoj kantantaj en esperanto (memoru pri la fama "Ĉu vi pretas?" sur VKKD 27). Sed ĝis nun neniu havis vere la aŭdacon lanĉiĝi en plena albumo hiphopa, kaj de tiu konstato venis la ideo starigi kompilaĵon el diversaj stiloj de hiphopo el diversaj landoj....

[redakti] Koketelo

Prenu belan pokalon kaj verŝu du fingrojn da cigana muziko, unu da jida, unu viglan gluton da roko, kaj dronigu la tuton en abunda bano de ritmoj kaj sonoj el slavaj landoj, sed precipe lasu jOmOn aldoni esperanton kaj servi al vi tiun mirigan koktelon kiu transportos vin en mondon tiom familiaran kiom konfuzigan ekde la unua gluto!

[redakti] Faktoj pri muziko

K-lpg
  • Beethoven dum laboro neniam razis sin, do okazis, ke lia barbo atingis dumetran longecon.
  • Brahms opiniis, ke la plej bonaj muzikaj konceptoj alvenas dum purigado de ŝuoj.
  • Mayerbeer komponis en la trajno.
  • Komponisto kaj pianisto John Field, inventinto de la romantisma muzikĝenro nokturno, jam mortis.

[redakti] Malsamo

La diferenco inter populara muziko kaj klasika muziko: en la populara muziko, estas tri ritmoj por mil homoj. En la klasika muziko, estas mil ritmoj por tri homoj.

[redakti] Mirinde

— Treege mi ŝatas simfoniajn koncertojn. Mirindaĵo!

— Mi ne sciis vin esti tiom muzikema.

— Ne pri tio temas.

— Do pri kio?

— Por mi estis mirindaĵo vidi tiom multe da virinoj sidantaj unu ĉe alia sen paroli....

[redakti] Malmuziko

5480

Amikino A: Kiam mi hieraŭ vespere kantis, unu el la najbaroj ĵetis ŝtonon tra mian fenestran vitraĵon.
Amiko B: Kiom stulte, ili ja aŭdos vin des pli laŭte.

[redakti] Aliflanke

-- Kial vi ŝtelis la trumpeton de la najbaro? Vi tute ne havas muzikan talenton!

-- Eblas, sed ankaŭ la najbaro ne!

[redakti] Ĝentile

Dommastrino amuzas la gastojn per sia pianludo. Ŝi demandas iun el ili:

-- Ĉu vi ŝatas belan muzikon?
-- Jes, sinjorino, sed trankvile ludu plu!
3666 n

[redakti] Piane

-- La najbaro rompis al mi la fenestron, kiam mi ludis pianon.
-- Ho la stultulo, sed tiel li aŭdos ĝin pli forte.

[redakti] Muzika kritiko

Neniu povas objektive diras ĉu Hinda muziko pli bonas ol Eŭropa muziko ne, kvankam oni povas objektive diri ke iu scienca teorio pli bonas ol alia. Kompreneble oni povas studi la historion kaj tipojn de muziko kaj tio eble estas interesa kaj inda agado, tamen tio tute malsamas al scienco. Tio ne estas "blasfemo" kontraŭ muziko aŭ muzikologio.

[redakti] Merdeco

Komponisto: Mi estas komponisto!

Ivaĉjo Rublov: Sed mi opinias, ke vi estas merdo!

(La komponisto, peze anhelante falsidiĝas. Neatendite oni elportas lin.)

[redakti] Ĉu?

La edzino devigas ulon iri al koncerto. Eluzinte ĉiujn ruzojn por eviti, ili fine alvenas en la koncertejon iom malfrue. La dirigento jam staras antaŭ la orkestro.

"Ĉu Beethoven?" demandas edzo.

"Kiel mi sciu?" respondas edzino. "Mi vidas nur lian dorson!"

[redakti] Malriĉeco

75 o
-- Jen la fino, jen la bankroto! Mi devas lombardi la gitaron.
-- Sed vi ludas saksofonon!
-- Jes. Sed mia kunloĝanto ludas gitaron.

[redakti] Ido kaj muziko

La muziko moderna esas tre danjheroza. Satano tre prizas la "rock"-muzikon char ghi esas influo-moyeno por lu. Sincera Idisto, qua timas dil infero la flamojn post lua morto, refuzas frequentiar la "rock"-medion kay audiar la "rock"-muzikon. Satano agas anke per la muziko por kaptar viajn anmojn. Ecepte, la pia e benedikata muziko da l' idistaj monakoj, la cetera "rock" esas Satanal. Idisto quiu volas salvar suan anmon kay ne iriar alen la fairego di l' infero devas omnakuste evitiar askoltar "rock"-muziko ed iriar al dansi animataj per "rock"-muziko. La diablo havas multajn moyeniojn por seduktiar vin. Rezistez la tento !

1570746011 n

[redakti] Idisto kaj muzikinstrumentoj

Idistino decidis lerni muzikadon, do ŝi unue iras en muzikbutikon por elekti taŭgan instrumenton. Ŝi do mendas ĉe la vendisto: "Mi volus aĉeti tiun ruĝan trumpeton kaj tiun ĉi blankan pianon."

Mirigite la vendisto alvokas la butikestron. Tiu klarigas al la idistino: "En ordo por vendi al vi la fajrestingilon, sed ni ja bezonas nian radiatoron!"

[redakti] Idista muzikistaro

Yeye

Ne ĉiuj ŝatas muzikon

Kvar idistoj, Simio, Asno, Kapro ed Urso, intencis plear muziko. Simio havis violino di alta voco, Kapro havis violino di meza voco, Asno havis violoncelo, e Urso havis kontrabaso. Li sidabis e komencis plear. Ma nula muzikon li recevis, nur terura bruiso. Simio dicas: "Stop! Stop! Vi sidas ne korekte. Tu, Urso kun baso, sidez kontre me kun alto, e vi du anke sidez unu kontre altra. Tale monti e foresto quik danseskos pro nia muziko". Plusfoye li komencis plear, plusfoye li recevas kakofonio. Asno krias: "Stop! Stop! Me savas, quale ni devas sidor. Sidez omni en un lineo." Tale li sidabis, ma plusfoye nulan muzikon li povas plear. Lore ibe Naktigalo flugis. La animali questionas Naktigalo: "Instruktez ni, quale ni devas sidar?". Naktigalo respondas: "Por plear muziko oni devas havar plu bona oreli kam via. Nula sid-maniero helpus vi. Vi ne aptesas por esar muzikisti."

[redakti] Lernado

-- Oni vaste parolas pri tio, ke via filino lernas violonon. Nu kaj kiel ŝi progresas?
-- Tre bone. Dank' al ŝi, nun mi povos akiri la najbaran domon duonpreze.

[redakti] Muziko kaj Naciismo

[redakti] Chopin

En eta ĝardenrestoracio la orkestro ludas Chopin-valsojn. Unu el la gastoj klinas sin sur la tablon kaj laŭte ekploras.

-- Ĉu la sinjoro estas polo? -- interesiĝas la violonisto.
-- Ne, mi estas nur muzikisto.
1 img 0505

[redakti] Liszt

Pianisto tro emocie ludis "La Hungaran Rapsodion" de Ferenz Liszt. Unu aŭskultanto eĉ ekploris, kaj sekigas larmojn.

-— Vi estas hungaro, ĉu? —- najbaro demandas lin.
-— Ne, mi estas muzikisto.

[redakti] Moderna muziko

Avino al sia nepo:

-- Fileto mia, mi tute ne komprenas ĉi tiujn nuntempajn muzikojn!
-- Sed karega avino, tio estas la polvosuĉilo!

[redakti] Dubo

Iun festenon partoprenis ankaŭ fama muzikisto. La gastoj petis, ke li ludu ion. La muzikisto komencis ludi tre belan melodion, kiun la gastoj ankoraŭ ne konis. Unu petis serviston:

- Knabo! Bonvolu informiĝi, kio ĝi estas.

Post kelka tempo la servisto revenis kun brilantaj okuloj.

- Ĝi estas violono. - gesinjoroj.

[redakti] Komprenebleco

4

Ha! Tiom pri moderna muziko. Ŝajnas, ke la plej populara verko de 12-tona komponisto Alban Berg (1885-1935), ties Violon-konĉerto, ludiĝis dum 65 jaroj, kaj la tutan tempon neniu rimarkis centojn da mispresitaj muziknotoj.

[redakti] Romantika muziko

-- Suprenvenu al mi, mi havas kelkajn bonajn disketojn.
-- Kaj ĉu vi promesas, ke ni nur aŭskultos diskojn?
-- Bone.
-- Kaj se viaj disketoj ne plaĉos al mi?
-- Tiam vi vestiĝos kaj iros hejmen.

[redakti] Alie

635 o

Hieraŭ, mi estis en la trinkejo kiam mi rimarkis ke mi devus furzi. Bonŝance la musiko estis laŭtega, do mi furzis ritme kun la kanzonoj. Poste du kanzonoj mi fartis pli bone. Kiam mi finiĝis mian bieron mi rimarkis ke ĉiuj rigardis min. Nu, mi komprenis ke mi aŭskultis mian Ipodon.

[redakti] Muziko kaj bestoj

Infano lernas violoni. Falsvoĉe li ekzercas hejme en la ĉambro. La pordo al la korto estas malfermita. Al la hundo ne plaĉas la muziko. Ĝi de tempo al tempo jen bojas, jen hojladas. La patro estas nervoza pro la bruo, ĉar li volas trankvile legi sur la divano.Li nelonge toleras tion ĉion, ĵetante la gazeton li laŭte krias:

-- Ludu, pro Dio komponaĵon, kiun tiu plagita bestaĉo ne konas!