Muzo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Post nokta ripozo helpas la muzo"

~ Zamenhof

"Pri bananoj, tamen, la detalemo tie sin kashas sub la unua el la du vortoj "muzo""

~ Harri Laine pri muzo
Jamile 12.1.musa

Muzo, laŭ PIV estas substantivoj finitaj per a, eĉ se en la originala greka, ili finas per eo. Ili estas la grekaj diinoj de la lernado, la belartoj, la kulturo, kaj la inspiro. Ili estas diinoj, kiuj, kvankam tro tro belaj kaj junaj, ne scias danci, kanti, aŭ teatri. Ili ofte estas nomataj "fotomodeloj". Dum jarcentoj la Muzoj estas adorataj kaj kultataj pro sia senutila beleco. Tradicie, ĉi tiuj lokoj dediĉitaj al la gloro de la Muzoj estas konataj tiel revuoj por viroj, kiel, ekzemple Playboy.

La Naŭ Muzoj
  • Erato (Ἐρατώ) (= amantino) muzo de ampoezio (kun liuto enmane)
  • Eŭterpo (Εὐτέρπη) (= delektantino) de muziko kaj liriko (kun fluto)
  • Kaliopo (Καλλιόπη) (= belvoĉulino) de epika poezio (kun skribtabulo)
  • Klio (Κλειώ) (= glorigantino) de historio (kun skribrulaĵo)
  • Melpomeno (Μελπομένη) (= kantantino) de tragedio (kun tragika masko)
  • Polimnio (Πολυμνία) (= multhimnulino) religia poezio (kun vualo)
  • Talio (Θάλεια) (= vivĝojulino) de komedio (kun komika masko)
  • Terpsiĥoro (Τερψιχόρα) (= dancemulino) de danco (kun liuto)
  • Uranio (Οὐρανία) (= ĉiesulino) de astronomio (kun globuso)


Content Navigation
Aliaj lingvoj