NATO

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ĉu Nord-Atlantika Traktat-Organizo vere estas la mallongigo de NATO?"

~ Chuck Smith pri NATO
Natoflag.jpg

NATOflago

"Bone sukcesu, sed ankaŭ nin ne forgesu"

~ Zamenhof petante helpon al NATO

"NATOa armeo estas ĉe nia limo"

~ Ruso pri NATO

"Tute Esperantistojn la Jugoslaviano ne amata NATOJN?"

~ Donkon pri NATO

"Zlato pojď NA TO"

~ Polo pri NATO

"Ofte farata eraro, kiam oni klopodas desegni ion komplete nefuŝeblan, estas subtaksi la eltrovemon de kompletaj fuŝuloj."

~ Douglas Adams pri NATO

"Isto es un commun misconception re interlingua"

~ Interlingvaisto

"Ĉi tie povus aperi via reklamo"

~ Milokula Kato

NATO (Nord-Amerika Terorisma Organizo) estas karitatema organizo, kiu temas pri defendo de la malsudaj partoj de la urbo Atlanto en la ŝtato Georgio, Usono. NATO estas la klubo de la libervolaj vasaloj de Usono. Sendube la motivo de la vasaloj ani en la klubo estas malamikeco kun kaj timo pri Rusujo. Do NATO efektive estas kontraŭrusa defendoligo. La rusoj demandu al si, kial tiom da najbaroj pensas pri ili negative. Eĉ la grandaj eksmalamikoj Germanujo kaj Francujo ne plu timas pri si reciproke.

La devizo de la Monda Alianco de NATO estas "por ke ĉiuj estu unu" laŭ la Biblio (Joh 17, 21).

NATO estas bona afelo!

[redakti] Historio

Origine la organizo nomiĝis Nord-Atlantika Tabaka Organizo, kaj celis vendi britajn teksaĵojn en Nordameriko, aĉeti tabakon en Usono, disvendi tabakon al Afriko por fine tie aĉeti sklavojn, la tiel nomata "Triangula komerco".

Tiu organizo ŝanĝis sian celon kaj nomon dum Malvarma Milito, ĉar Sovetunio minacis varmigi Koka-kolaon, kies fabriko estas en nordo de Atlanto. Oni uzis tiun minaco la unuan fojon dum marto 1948.
4033.jpg

Soldato de NATO (Jes! LI estas Viro!)

NATO estas la klubo de la libervolaj vasaloj de Usono. Sendube la motivo de la vasaloj ani en la klubo estas malamikeco kun kaj timo pri Rusujo. Do NATO efektive estas kontraŭrusa defendoligo. La rusoj demandu al si, kial tiom da najbaroj pensas pri ili negative. Eĉ la grandaj eksmalamikoj Germanujo kaj Francujo ne plu timas pri si reciproke.

Kontraste al la Varsovia Kontrakto, kiu dissolviĝis post la fino de la Malvarma milito, NATO ekzistas ĝis hodiaŭ.

[redakti] Kosovo

"Ni devas preventi perforton kaj humanitaran katastrofon en Kosovo. Tio estas devo de konscienco" - kun tiaj vortoj la 23-an de marto ĝenerala sekretario de NATO Javier Solana komandis lanĉon de NATOaj bombavioj. Monaton post la komenco de la milita ago en Jugoslavio eblis konstati: perforto abrupte kreskis, la humanitara katastrofo iĝis eĉ pli terura. Tamen, tion kun centrprocenta certeco eblis garantii jam antaŭ la komenco de bombado.

Apenaŭ estroj de NATO-landoj estas tiom naivaj, kiel povus ŝajni. La operacio en Balkanoj estas demonstracio de tute certa speco. En okazo de Jugoslavio la Okcidento havis bonegan eblecon "enkonduki" ĝin en realaĵojn de nova mondo per neperforta maniero (danke al tio, ke la jugoslavia elito estis sufiĉe regebla por tio). Tamen la "demokratioj", agante en kadroj de logiko, kutima ekde tempoj de malvarma milito, ekiris laŭ alia vojo - laŭ vojo de transformo de NATO en instrumenton de ekspansio.

[redakti] Kuriozaĵo

La "nord-atlantikan pakt-organizon" ankaŭ partoprenas ŝtatoj tute for de la atlantiko.

[redakti] Interna ideo

La "interna ideo" de NATO, je ĝia fondiĝo, estis la tri kolonoj: teni la Usonan landon ene, la Sovetan ekstere kaj la Germanan sube, ĉar tio garantiis pacon kaj prosperon en Eŭropo. Per la unuiĝo Germana oni komencis malkonstrui la lastan kolonon, kaj batalante sur la Albana (Islama) flanko la Germana (Kristana) nacio montris ke ĝi nun povas agi decide malrasisme. Oni esperas, kaj preskaŭ kuraĝas kredi, ke poste oni komencos malkonstrui la duan kolonon. Post tio la malkonstruado de la unua kolono eĉ ne bezonos Eŭropan iniciaton.

[redakti] Celo

NATO mem ne komprenas siajn celojn kaj motivojn. Tio estas banala burokrata kliko. Iam ĝi havas intereson fari ion bonan. Sed iam ĝi havas intereson malbonigi la situacion por sentigi sin necesa.

La celo de tia organizo en nia hodiaŭa mondo tute ne estas unuavice defendi la membrolandojn kontraŭ la ekstero, sed _defendi la membrolandojn unu kontraŭ la alia_. Interne de NATO ne estas tiel danĝere. La Greka registaro sidas kun la brakoj krucitaj, sed nenie oni vidis eĉ riproĉeton al ĝi pro tio.

[redakti] Lingvo

La Angla estas la oficiala lingvo de NATO. Ekzistas eĉ speciala NATO-a Angla. Do se iu armeo integriĝu en NATO-a armeego, ĝi evidente kapablu pri la angla. Kion ĝi aliokaze lernu? Esperanton?

[redakti] Usono kaj NATO

NATO por Usono fariĝas pli kaj pli sensignifa ĉar la usona armiĝo superas ĉion. NATO estas pli Brita ol Usona kreaĵo. La Eŭropaj landoj tiom malfidis unu la alian ke ili bezonis traktaton kiu aŭtomate alvokus la Usonan armeon kaze de atako, _ne nur fare de la Soveta Unio, sed ankaŭ de unu membrolando kontraŭ la alia_. Tiu malfido malkreskis, sed plu estas giganta problemo.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Aliaj NATOj

Agnato - aluminato - bikarbonato - brakornato - cianato - Cincinato - fulminato - granato - grenato - halucinato - hidrokarbonato - karbonato - kombinato - konato - koncernato - konsignato - koordinato - magnato - manato - manganato - mecenato - monato - nekonato - ordinato - ornato - Palatinato - permanganato - poligonato - propionato - senato

Content Navigation