NSA

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Honor

"La muro havas orelojn."

~ Zamenhof pri NSA

"Konfuzigu la NSA-n, uzu Esperanton."

~ Timothy Boronczyk pri NSA

"Infortunate, tiyo none functionarus kun Interlinguo."

~ Interlingvaisto pri NSA

NSA (mallongigo de Ni spionas aŭtomatike) estas sekreta servo de usona registaro, por trompe kapti pedofilojn per siaj inventaĵoj Vikipedio, Twitter kaj Google. Ili kolektas dosieron pri viaj fiaj kaj bizaraj gustoj pri pornografio kaj sendas ĝin al via patrino.

[redakti] Registro de stranga radiostacio de NSA

Words of Life Sangtam Naga People Language Movie Trailer03:46

Words of Life Sangtam Naga People Language Movie Trailer

[redakti] Celo

Laŭ propra "reklamo" NSA okupiĝas pri la protekto kaj sekurigo de Usonaj datumaj retoj kontraŭ spionado. Fakte tamen NSA okupiĝas pri la rekta malo, nome pri memfarata mondvasta (kaj landinterna) spionado en datumaj retoj. Pri tio pluraj sufiĉe renomaj Germanaj redaktejoj plene certas (interalie la redaktejo de la televida raportada programo "Kennzeichen D").

Interne NSA asertas, ke tio estis ege pli facile ol ekzemple prispioni la telefonan voĉan trafikon kaj ke aldone estas atentinde, ke oni fakte bezonas ligojn nur al kelkaj malmultaj nodoj, ĉar tra tiuj fluis la tuta trafiko. Dum la okdekaj jaroj ĉiuj iloj por tio troviĝis en Frankfurto. Hodiaŭ ili troviřas proksime al Londono.

[redakti] NSA kaj Germanio

En Germanujo la centrejo de NSA troviĝas ĉe en Frankfurto sur tereno en la malnova estrara konstruaĵo de IG-Farben, kiun okupis la Usona Armeo. Tiu situo estas des pli konvena, ĉar la precipa kampanja maksimo de NSA - temas pri eltrovaĵo de la antaŭlasta ĉefo - tekstas "Follow the money" - do "Sekvu la monon". Frankfurto estas la banka metropolo de Germanujo kaj la centrejo de NSA ne estas tro fora de la banka kvartalo en la tiel nomata "Westend". Retpoŝto inter investa firmao en Germanujo kaj investa firmao en Usono apartenas al la plej interesaj spionadceloj de NSA.

[redakti] Minacoj

NSA mesaĝon sendis al specifa investperada entrepreno, en kiu NSA minacis tiun kaj ankaŭ rian Usonan partneron per prizona puno pro uzo de tro sekura ĉifro en sia retpoŝto inter Germanujo kaj Usono. Fakte NSA ne interesiĝas pri iuj investaj strategioj, sed pri la monfluoj mem. Do des malpli oni miru, ke NSA klopodas pri "nesekura ĉifrado" de ties enhavo.

Cetere, estas speciale amuze, ke, se oni volas, NSA pretas liveri ĉiujn necesajn ilojn por ĉifri onian retpoţton "por protekti tiun kontraŭ spionado". NSA rekomendas sin kiel konsiliston por Usonaj entreprenoj kaj proponas ĉifradajn programojn en sia TTT-ejo. Evidente nur Usonamega naivegulo uzu la ilojn, kiujn NSA mem adaptis al siaj propraj spionadaj bezonoj.

Neciklopedio tute speciale rekomendas la ĉifradan servon de NSA al tiuj inter ni, kiuj supozas, ke oni fantazias pri grandkapaj Marsanoj, verdaj viretoj kaj buntaj nifoj nur, ĉar hazarde la ĉiopruva retmesaĝo ne plu estas montrebla.

8374 n

[redakti] Klarigo

Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

[redakti] Famaj nosoanoj



Aliaj lingvoj