Na

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Esperanto-sen-akuzativo
Bonvolu konfuzi kun Noa.

"Aŭ plej riĉa stato, aŭ plena malsato"

~ Zamenhof pri tiu artikolo

"La ideon, ke oni rajtas uzi Esperanton por vegetaranismo, nudismo, samseksamo, religioj konfliktaj inter si, kaj efektive por ĉio krom por serioza konsidero de la lingvo mem - tiun ideon mi trovas ŝoke malakceptebla."

~ Roy McCoy pri lingva plibonigo

"Mi ne ase pens ke oni ea ver use vol ie uz ja na tia oa ja na eta vort! Ĝi use est ea sufiĉ sene aa senc oa afer"

~ Brion Vibber pri Na

" Oa tia ase est ea perfekt aa klar"

~ Pierre Levy pri supra diraĵo

"Kelki esperantist hidialim usar li preposition 'NA'"

~ novialisto

"Humile petis Lin forigi niajn neperfektaĵojn."

~ Alkoholuloj Anonimaj pri naismo
266
Dancistino
Ŝi dancas na, dancas na,
dancas na la na na na.
La gramatika vorteto nan-a estas mojosa mallongigo de nuda. La uzado de la vorto estas konata kiel naismo, kaj estas akceptata de ĉiuj nepruduloj kaj vegetaranoj.

La vorteto troviĝas en frazo, kies objekto (aŭ subjekto) estas

  • sen prepozicio,
  • sen akuzativa finaĵo,
  • kaj sen vestaĵo.

Oni uzas la vorteton

  • post verbo - ekz. "Ŝi dancas na."
  • antaŭ substantivo, kun aŭ sen "la" - ekz. "Na naĝado ĉiuj ŝatas."
  • anstataŭ "ne" - ekz. "Ne diru ne. Ridu na."
  • en feliĉaj kantoj - ekz. "Na na na na na."

Na vorto tre plaĉas, ĉu na?

[redakti] Manifesto de naismo

La Fundamento de Esperanto estas sankta kaj netuŝebla. Akuzativo estas parto de Fundamento, do ĝi estas ankaŭ sankta kaj netuŝebla.

Zamenhof elektis finaĵon kaj ne fiksitan lokon de la rekta objekto en la frazo. Tiel li savis liberan vortordon. Sed ekzistas tria vojo: esprimi akuzativon per prepozicio antaŭ la rekta objekto. Japanoj tion faras per postpozicio malantaŭ la rekta objekto. Uzi prepozicion forigus la esceptan (malkoheran) rolon de la akuzativo kaj farus ĉiajn rilatojn egale nominativaj.

Ekzistas frazoj en kiuj la uzo de la finaĵo estas malkonvena: ekz 'oni ne tro uzu je-n' (se oni ne volas amplekse diri: 'oni ne tro uzu prepozicion je'). Por eviti tiun 'je-n' ni povas diri: 'oni ne tro uzu na je'. 'Na' estas nomo, kiu sankta Gaston Waringhien donis al la voĉhava konsonanto 'n'.

[redakti] Alia ideo

Kelkaj homoj eĉ pravigas la prepozicion "na" ĉi-maniere: oni rajtas adjektivigi ion ajn per la finaĵo "-a"; do tial estas plene laŭregula adjektivigi ankaŭ la finaĵon "n", tiamaniere kreante na "na"; tiel fakte "na lakto" signifus "akuzativa lakto", do "lakton". Aliaj homoj tamen pensas ke tio estas jam iom halucinaĵo...

[redakti] Vidu ankaŭ

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B Cf N O F Ne
Na Fa
Al Si P $ Ht Ar
K Ca Sc Ti V Cr Mn Fe Co Ni Cu Zm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr ¥ Ma Nb Mo Tc Ru Rh Pd Ag Cd In Sp Sb Te I Xe
Cs Bt * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Po At R
Fr Ra ** Rf Db Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Uut Uuq Uup Uuh Uus Uuo
Uue Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Ys Lu

Ac Th Pa U Np Pu Am Cn Bk Es Fm Md No Lr

Ubu Us Ka Kk

Ekzemplo de na-istoj: http://br.youtube.com/watch?v=ekVro51joB4

Pri na prepozicio troviĝas senornama artikolo en la Vikipedio.