Naciismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kolera kiel cento da diabloj"

~ Zamenhof pri naciisto
3f1a807bc2 o

"Ĉi tiu artikolo temas pri naciismo"

~ Vikipedio pri ĉi tiu artikolo

"En okcidenteŭropa vivscenejo oni kunligas ĝin kun la fumantaj tuboj de la amasmurdejoj kaj skuas admone la fingron: jen kien forgvidas la naciismo"

~ Milokula Kato pri naciismo

"Mirinda, abele diligente skribita kaj precizega konsult-verko - gratulon!"

~ leganto pri Neciklopedio

"Envere ia modera dozo de Ksenofobio necesas, ĉar nula ksenofobio signifas manko de speciala ŝato al sia propra kulturo"

~ Alexander Gofen pri naciismo

"Naciismo certe povas ricevi diversajn interpretojn, negativajn kaj pozitivajn"

~ István Ertl

"Kia bona ekzemplo de banala naciismo!"

~ Tonjo del Barrio pri ĉi tiu artikolo

"Mi, amanto de la futbalo sed oponanto al la naciismo."

~ Feĉjo Cesarano pri si mem
6551
Naciismo estas ideologio, kiu karakterizis la pensojn kaj agadojn de la potenculoj. La partio de la germana naciismo nomiĝis Nacisocialisma Germana Laborista Partio.

Naciismo estas "unu el la bazaj elementoj de la nuntempa socia sistemo", narkotilo, per kiu la ekspluatistoj obeigas siajn servistojn, kaj afero, kiun la frakcio kontraŭbatalu kaj ĉe esperantistoj kaj ĉe neesperantistoj. Ĝenerale la marksismo ne distingis inter faŝismo kaj naciismo, kvankam ekzistas bonaj kialoj por tia distingo, ekzemple, faŝismo ne nepre defendas rasismon kaj eŭgenikon.

Oni povus diri, ke ekzistas bona naciismo (= patriotismo) kaj malbona patriotismo (= naciismo). Konsentu ankaŭ, ke ekzistas bona rasismo (fiero pri sia aparteneco al ĝi, ŝato de ĝia kulturo ktp) kaj malbona rasismo (malŝato pri aliaj rasoj). Nu, ĉar tiu vorto havas malbonan odoron, mi ne uzas ĝin kaj ĉiam diras, ke mi NE estas rasisto.

[redakti] Historio

Ĉiu popolo kaj ĝis la plej malgranda etna aŭ tradicia grupo havas sian propran karakteron, sian specifan manieron ekzisti, paroli, senti, pensi kaj agadi; kaj ĉi tiu propra sinteno konsistigas la esencon de la nacieco, rezultato de la tuta historia vivo kaj kompleta sumo de la fundamentaj kondiĉoj de tiu popolo.

En la 19-a jarcento la naciismo efektive havis pozitivan historian rolon, ĉar ĝi helpis krei ŝtatojn kun sufiĉe granda interna merkato, por ke la kapitalisma ekonomio povu evolui. Sed en nia epoko la negativaj efikoj de ĝi estas la absolute plej grava flanko. Aperas ĉi tie la problemo, ke homoj difinas la vorton "naciismo" tre diverse.

[redakti] Ĉefaj trajtoj de la naciismo

Ekcistas tiom da naciismoj, kiom da nacioj, sed oni povas skici kelkajn ĉefajn trajtojn:

La ĝeneralaj principoj de naciismo estas la kontraŭismo, la ksenofobio kaj la rifuzo de demokratio.

La nacio estis la centra nocio de la naciisma ideologio. Tio postulis la pluvivon de nia nacio super la aliaj. Ĝi estas endanĝerigitaj laŭ la naciistoj per miksado kun aliaj "nacioj". La sola grava afero estas la "puro de la sango", tial ili mezuras homojn, malpermesas gejedziĝojn kaj celas la arigon de la Dia Regno. Ankaŭ tion servas la steriligo (aŭ eĉ la murdo) de la mensaj handikapuloj por malhelpi la transdonon de la malsana heradaĵo kaj la murdo de judoj, ciganoj, sklavoj.

La naciismo ofte montras religiajn trajtojn, sed la rilato al la religio estas duflanka. Unuflanke ili volas la nacian kristanecon enkonstrui en la ideologion, aliflanke ekzistas antikristanaj elementoj. La rilaton, konduton de religioj kaj ties reprezentantoj al nacireĝimo necesas diference taksi.

Germanujo

[redakti] Naciismo kaj Esperanto

Naciismo rigardas Esperanton lingvo de la fremduloj; tial ĝi estu persekutata.

Jam en la unuaj virtaj jardekoj de Esperanto troviĝis tie kaj tie turpa preteco meti ĝin je la malbela servo de naciismaj celadoj.

Laŭ naciistoj por fremduloj, lingvo ne estas ilo por esprimi siajn pensojn, sed por ilin kaŝi. Parolante france ili pensas fremde, ili tornas germanajn versojn nur por libere envivigi la karakteron de sia etno. Ankoraŭ ne fariĝinte mastro super la aliaj popoloj, la fremdoj vole-nevole devas paroli iliajn lingvojn, sed tuj kiam ili estus liaj servutuloj, ili ĉiuj devus lerni universalan lingvon (ekz. Esperanton!), tiel ke ankaŭ per tiu ĉi rimedo la fremdaro povus pli facile regi ilin.

[redakti] Patriotismo

Ĉu homoj estas kondamnitaj, pro ilia naturo manĝegi unuj al aliajn por vivi, kiel faras la bestoj de la aliaj specioj? Ni bedaŭre trovis en la naskiĝejo de la homa civilizacio la hommanĝadon, samtempe kaj tuj la ekstermajn militojn, la militon de rasoj kaj popoloj; militojn de konkero, militojn de ekvilibro, politikajn militojn kaj religiajn militojn; militojn por la grandaj ideoj, kiel faras Francujo estrita de sia aktuala imperiestro, kaj patriotismajn militojn por la granda nacia unuiĝo, kiel kiujn pripensas, unuflanke, la ministro tutgermana de Berlino kaj, aliflanke, la tutslava caro de Sankt-Petersburgo.

Kaj en la fundo de ĉio ĉi tio, per ĉiuj hipokritaj frazoj uzataj por ŝajnigi homecon kaj rajton, kion ni trovas?

Ĉiam la sama ekonomia afero: la tendenco de la unuj vivi kaj prosperi koste de la aliaj.

Ĉio cetera estas kaptilo. La malkleruloj, la stultuloj lasas sin kapti en ĝin; sed la fortaj homoj estrantaj la destinojn de la Regnoj tre bone scias, ke en la fundo de ĉiuj militoj ne estas pli ol unu intereso: la rabado, la konkero de la riĉecoj de la aliulo kaj la alproprigo de la fremda laboro.

Tia estas la realo, samtempe kruela kaj brutala, kiun la dioj de ĉiuj religioj, la dioj de la bataloj, neniam lasis beni. Komencante per Jehovo, la Dio de la judoj, la Eterna Patro de Nia Sinjoro Jesuo-Kristo, kiu ordonis al sia elektita popolo mortigi ĉiujn loĝantojn de la promesita Tero, kaj finante per la katolika Dio, reprezentita de la papoj, kiuj rekompence de la mortigo de la paganoj, islamanoj kaj herezuloj, donacis la teron de tiuj malfeliĉuloj al ties sangomakulitaj mortigintoj. Al la viktimoj, la inferon; al la ekzekutistoj, ties restaĵojn, la havaĵojn de la tero.

Tiu estas, ne alia, la celo de la plej sanktaj militoj, de la religiaj militoj.

Estas evidente ke, almenaŭ ĝis nun, la homaro ne serĉis escepton el la ĝenerala leĝo de la besteco, kiu kondamnas ĉiujn vivantajn estaĵojn manĝegi unuj la aliajn por postvivi.

La socialismo, anstataŭigante la politikan, juran kaj dian justecon per la homa justeco, kaj la patriotismon per la universala solidaro de la homoj, kaj la ekonomian konkuradon per la internacia organizo de socio baziĝanta sur la laboro, estos la sola, kiu povos fini kun ĉi tiuj sovaĝaj elmontroj de la homa bruteco, kun la milito.

Sed, ĝis kiam ĝi triumfos en la mondo, ĉiuj burĝaj kongresoj por la paco kaj la libereco vane protestos, kaj ĉiuj Viktoro Hugo de la universo senutile prezidos ilin; la homoj daŭre manĝegos unuj al aliajn, kiel la sovaĝbestoj.

[redakti] Vidi ankaŭ

Aliaj lingvoj