FANDOM


" Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin prema"

~ Zamenhof

"La unua konstato estas nekorekta"

~ Pesimisto

"Kial vi ne citas iujn asertojn el la koncerna artikolo kaj pruvas ilin malveraj?"

~ Raciulo
Totoro

Najbaro estas homo, kiu hazarde vivas apud vi senpere. Laŭ Biblio, vi devas ami vian najbaron, sed tio, samtempe, estas adulto! Ordinaraj homoj fajfas pri la tutteraj regantoj, ili volas mortigi la tujan najbaron kiun ili malamas.


HelpemoEdit

Books

Kruko loĝas en apartamentaro, kaj liaj supraj najbaroj havas problemon: kvankam geedzoj de multaj jaroj, ili ne sukcesas havi infanon. Male, nia amiko Kruko havas dek infanojn. Do, unu tagon tiu najbaro supreniras ĝis ĉe Kruko por paroli kun li:

- Auskultu, s-ro Kruko, ni ne havas infanojn, sed vi havas dek. Ĉu vi ne povus helpi min?
- Facile, - respondas Kruko. - Aĉetu sapon, parfumon, kaj balailon!
- En ordo, - miras la najbaro. - Kaj do?
- Do, do! - ridas Kruko. - Do, via edzino duŝu sin per la sapo, kaj poste ŝi parfumu sin.
- Kaj la balailo? - demandas la najbaro. - Kion mi faru plue?
- Vi prenu la balailon, frapu tri fojojn la plafonon..., kaj mi tuj venos!

Justa rajtoEdit

Knabeto petas kalendaron por la nova jaro en butiko proksima al lia hejmo. La mastro proteste diras al la infano: Sed, knabeto, viaj gepatroj ne kutimas ĉe ni aĉeti!

La knabeto saĝe rezonas: Ni ne, sed la najbaroj jes, kaj mia panjo ĉiam prunteprenas ĉion de ili!

KialoEdit

„Kial vi estas tiel malgaja, najbaro?“

„Do mi havas kvin filinojn sed nek unu bofilon.“

„Ne gravas, mi havas unu filinon kaj jam la kvinan bofilon.“

Novaj najbarojEdit

Sinjorino iom maldiskrete observas la sintenon de paro de geedzoj, kiuj venis loĝi en la najbara domo. Post kelkaj tagoj ŝi raportas al sia edzo:

Ŝajnas, ke ili vivas en bona harmonio: li kisas ŝin ĉiam, antaŭ ol foriri, kaj de la strato li mansignas al ŝi afable. Kial anakŭ vi ne faras tion?

– Dio mia..., mi ankoraŭ ne konas tiun virinon.

BiblioEdit

0057 o

Sentencoj 3:29

Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, Kiam li kun konfido loĝas ĉe vi.

Sentencoj 25:17-18

Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus. Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.

Bonaj najbarojEdit

_ Vi nun venas hejmen el la trinkejo, post noktomezo! Ĉu vi ne hontas pri tio antaû la najbaroj?

— Ne, ili min ne vidis, ĉar ili restis ankoraû en la trinkejo.

Helpon oferoEdit

Peĉjo sonoras ĉe la pordo de najbaro:

- Bonan tagon. Ĉu vi bezonas helpon por depreni mian kajton de via tegmento?

Hundo kaj najbarojEdit

1010180036 n

- Sinjoro, ĉu vi scias ke via hundo bojas ĉiutage ?
- Ho, senprobleme ĉar ĝi dormas ĉiunokte !

ManĝoEdit

- Sinjoro, via hundo manĝis unu el miaj kokinoj.
- Dankon, bona homo, pro via averto. Hodiaŭ vespere mi ne donos al ĝi manĝaĵon.

ĜojoEdit

„Pro kio vi lastatempe plej multe ĝojis?“

„Ke mia najbaro ankaŭ edziĝis.“

KompatoEdit

1012 n

Najbaroj interparolas:
- Al kiu via edzino konstante krias?
- Ĉu krias? Al nia hundo.
- Kompatinda besto. Hieraŭ ŝi promesis forpeli ĝin al strato kaj forpreni ŝlosilon de la loĝejo.

Hundo bojas...Edit

Ĉiunokte la bojegado de la najbara hundo malhelpas Krukon dormi. «Ĉi-foje estas tro!» li ekkrias, saltas el la lito, kaj eliras la dormoĉambron. Li revenas post kelkaj minutoj, kaj mirigita Jozefino demandas, «Sed kion vi faris, Kruko? Ĝi plu bojas.» «Mi metis la hundon en NIAN ĝardenon. Tiel ĉi, la najbaroj ekkomprenos!»

AntaŭsentoEdit

1265
-- Mi ne dormis dum la tuta nokto -- diras najbaro --, ĉar via hundo bojegis freneze. Ĝi tutcerte sentas proksimiĝon de la morto!
-- De kies morto?
-- De la sia! Ĉar, se ĝi denove bojegos, mi ĵuras, ke mi murdos ĝin.

Ĉu?Edit

Edzo revenas hejmen tre laca kaj petas sian edzinon:

-- Diru al mi ion, kio samtempe kaj ĝojigus kaj malĝojigus min!
-- Nu bone -- respondas la edzino. -- Imagu, la virilo de nia najbaro estas ridinde malgranda!

TempoEdit

3417 n
Edzo: Kial vi parolis dum preskaŭ du horoj malsupre antaŭ la pordo kun la najbarino?
Edzino: Ĉar ŝi ne havis tempon por veni supren al mi.

AdultoEdit

-- Ĉu vi estas grave malsana, sinjorino najbarino?
-- Tute ne, kial vi pensas?
-- Mi vidas, ke ĉiutage venas al vi la kuracisto.
-- Nu, kaj? Ankaŭ vin vizitas ĉiutage fajrobrigadano, tamen mi ne demandadas vin daŭre, ĉu brulas la domo.

PostmortoEdit

Du maljunaj najbarinoj renkontiĝas en ĉielo, kaj ekkomparas siajn mortojn.

Silvia: Mi frostmortis.

Wanda: Ho! Terure!

Silvia: Ne, ne. Post kiam mi ne plu tremis, mi eksentis min varma kaj dormema, kaj fine mortis pace. Kaj vi?

Wanda: Mi mortis pro koratako. Mi suspektis, ke mia edzo perfidis min kun alia virino. Mi iris hejmen frue por kapti lin en la ago, sed trovis lin sola, legante libron.

Silvia: Do? Kio okazis?

Wanda: Mi estis tiom certa, ke estis alia virino tie, mi kuris tra la domo serĉante. Mi rigardis en ĉiun ĉambron, en la subteretaĝon, en la subtegmenton, en ĉiun kameron kaj ŝrankon, sub ĉiun liton. Mi faris kaj refaris ĝis mi kolapsis, havis koratakon, kaj finfine mortis.

Silvia: Domaĝe, ke vi ne rigardis en la frostujon. Ni ambaŭ ankoraŭ vivus.

MonoEdit

3966 o

Malgranda Peĉjo diras al la panjo:
- Niaj novaj najbaroj estas tre malriĉaj.
- De kie vi scias?
- Nu, kia kriado estiĝis, kiam ilia eta knabo englutis moneron.

Nudeco kaj monoEdit

Sinjorino ĵus eliris el sia hejma banejo kaj ĉirkaŭkovris sin per bantuko, dum la edzo eniras en la banejon por bani sin ankaŭ.
Subite aŭdeblas la pordosonorilo, do la sinjorino subeniras al la teretaĝo kaj malfermas la pordon, tie estas la najbaro, kiu vidante ŝin tiele diras:
— Se vi lasas fali la bantukon, kaj permesas ke mi vidu vin nudan, mi donos al vi 400 eŭrojn.
Post ne multe da penso, la sinjorino delasas la bantukon.
Kiam la najbaro jam rigardis sufiĉe, donis la monon kaj foriris.
La sinjorino reiras supren, kaj la edzo, kiu aŭdis iomete la pordosonorilon, demandas:
— Ĉu alvenis iu?
La sinjorino: — Mm ... ja, estis nur la najbaro.
La edzo: — Ah, kaj ĉu li alportis 400 eŭrojn kiujn li ŝuldas al mi?.

Ho ve!Edit

5154 n

Sinjorino A.: La novaj najbaroj estas ekstreme senordaj. Ili havas nek gladilon, nek filtrilon, nek tekruçon.

Sinjorino B.: Kiamaniere vi eksciis pri çio tio?

Sinjorino A.: Çar mi intencis pruntepreni de ili.

Komunikado kun la spiritojEdit

Juna vidvino ne plu povas elteni sian truditan ĉastecon. Ĝis nun ŝi rezistis al la invitoj de sia najbaro, kiu bonvolus ŝin konsoli. Sed hodiaŭ vespere ŝi sentas sin tiom sola, tiom malforta, kaj plie baldaŭ fulmotondros...

Kiam ŝi frapas la pordon de la najbaro, tiu tuj komprenas, ke la frukto estas matura. Post kelkaj minutoj la vidvino estas en liaj brakoj, kaj ŝi ne protestas, kiam li komencas senvestigi ŝin. Vidante lian nudan korpon, ŝi rememoras pri la mortinta edzo, kaj genuiĝante antaŭ la glora viraĵo de la najbaro, ŝi prenas ĝin per ambaŭ manoj, proksimigas ĝin al sia vango kaj plorĝemas:

— Ho! Kial vi forlasis min tiom frue? Nun mi estas sola en la vivo. Ĉiunokte mi pensas pri la ĝuoj, kiujn vi donis al mi. Mi memoras niajn frenezajn amorludojn...

La vidvino plorsingultas kaj lamentas plu:

— Mi estas tiom juna, kaj vi estas en alia mondo...

Tiam la najbaro ekkrias malpacience:

— Ha! ne. Ĉu vi venis por fiki aŭ por telefoni?

Etnaj ŝercojEdit

Esperantisto iras al sia idista najbaro kaj diras al li, "Ho! Mi ĵus aŭdis terure amuzan ŝercon, sed ĝi temas idistojn do mi diros ĝin al vi kvazaŭ ĝi estas pri volapukistoj." Li rakontas la ŝercon kaj la najbaro ridas tiom multe ke larmoj fluas sob lia vizaĝo. "Ho! Tiuj volapukistoj ja estas nekredeble stultaj!"

AliulojEdit

Greko loĝanta en Bruselo, foje vidinta sian franclingvan belgan najbaron pretiganta sian aŭton por feria vojaĝo.
"- Bonan tagon, kara najbaro, ĉu vi forvojaĝos baldaŭ?
- Jes, al Francio. Mi ĉiam ferias en Francio, mi tre ŝatas tiun landon. Belaj vidaĵoj, kaj homoj afablaj.
- Ĉu vere ? Ĉu ne ĝenas vin la tamen malicaj ŝercoj, kiujn ili rakontas pri vi belgoj?
- (mallaŭte) Ne, ili ja celas flandrojn!"