Nano

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato"

~ Zamenhof pri nano

"Ankaŭ nanoj komenciĝis malgrandaj"

~ anonimulo pri nano
SELVAGEM.jpg
Nanoj estas malgrandampleksaj uloj, tre similaj al homoj. Ili estas tre saĝaj, kaj scias ĉiun sekreton de naturo. Ili ŝatpreferas subterajn lokojn kaj oron.

Nanoj estas kreitaj ĝenerale el ĉipa materialo kiel gipso, terakotoplasto; ili similas viretojn kun rozkolora haŭto, ruĝa ĉapo, blanka barbo kaj akre koloraj vestoj. Ili tenas diversajn ĝardenajn ilojn: ĉarumon (uzatan kiel florpoto), akvumilon, segilon, hakilon; aŭ muzikilojn: akordionon, violonon, sakŝalmon.

Iliaj tradiciaj kunuloj estas cervinoj, fungoj, putoj el pneŭoj kaj malgrandaj ventmuelejoj.

Aliaj lingvoj
wikia