Napolo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Brando.jpg PORCA MISÉRIA!!!!! PORCA NECIKLOPEDIO!!!!!

Chi tio èstas vera kaj propria artikolo italiana kaj èstas kontrollata dela Cosa Nostra Siciliana. Mettu la manojn sur ĉi tiu artikolo, kaj la Mamma Camorra se la prende con te, kaco!
Chiu vuolas spaghetton kaj polpettojn?

Pizza mista.jpg

"Napolo is on Facebook"

~ Facebook pri Napolo
Esperanto-shildoj-056-eta.jpg

"Ĝi estas ridinda"

~ Hans-Georg Kaiser

"Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj"

~ Zamenhof pri iu

"Mi kredas, ke Esperanto estas perfekta, kaj ke ghia movado estas kiel eble plej bone organizita"

~ Esperanta kredokonfeso pri io ajn

"Me nultempe informesis pro to"

~ Idisto

"Dankon pro la profundaj pensoj."

~ leganto

Napolo (itale Neapolisdialekte Naples) estas urbo, kie naskiĝis Napoleono Ĝi estas antikva urbo, unu el la skitaj caraj fortresoj en Krimeo, la ĉefurbo de la malfru-skita ŝtato. Ĝi situas duonvoje inter Vezuvio kaj alia vulkana areo, Campi Flegrei ĉe Golfo de Napolo. La urbo havas internacian flughavenon (Capodichino).

F86.jpg

[redakti] Kulturaj aspektoj

De multaj jaroj, Napolo prezentas sian vizaĝon al la mondo: tiun de la urbo de la Camorra, malalte salajrataj laborpostenoj kaj falsitaj varoj. Multaj grupoj de enmigrintoj el Italio iris la urbon kaj donis al la unuopaj kvartaloj iliajn karakterecojn. Napolo konatas pro sia multfaceta noktvivo kaj la diversega gastronomio, kiu etendiĝas de itala al franca kuirarto, de picmanĝejoj al senstelaj restoracioj. En Napolo troviĝas la plej granda universitato de Latinameriko kaj grava muzeo pri mafio.

Artaĵo prezentanta ĉevalrajdanton, komisiita al sudafrika skulptisto William Kentridge kaj elmontrata ĉe la enirejo de la metrostacio Toledo meze de la urbo, nomiĝas la Kavaliro de Toledo, tio estas Carcagnosso, la fondinto de la Camorra, la napola mafio.

La urbo provas restaŭri sian reputacion kiel ĉefurbo kun nobla heredaĵo pere de investoj je la publika sektoro kaj kulturo : la novaj Artaj Stacioj (Stazioni dell’Arte) plenaj de artaĵoj, kiuj ligas la urbocentron kun la plej perfortemaj antaŭurboj de Eŭropo, povas esti rigardataj kiel la plej belaj sur la kontinento.

Napolo estas urbo en kiu muzika fenomeno, kantistoj nomataj "neomelodici ("novmelodiantoj"), havas sian propran sistemon de produktado kaj merkatumado kiun la Camorra ofte utiligas por lavi monon kaj eĉ interŝanĝi mesaĝojn.

[redakti] Surstrataj artistoj

— Ĉu vi volas vidi ian ĵonglaĵon de mi?

—Jes; montru.

— Antaû ĉio imagu, ke vi ne estas tie ĉi en Neapolo, sed en Parizo.

— Bone, mi imagas tion ĉi, — respondas la turisto, kaj samtempe li vangofrapas la ĵonglonton.

— Nu, kial do vi batis min?

— Ĉu mi batis vin? Kiel mi povus bati vin, se vi estas en Neapolo kaj mi en Parizo!?

[redakti] Turismo

Male al la pli fama Rio-de-Ĵanejro, Napolo kutime ne estas vidata kiel turismejo. Ĝiaj vidindaĵoj ofte kaŝiĝas malantaŭ la urba ĥaoso. La murdo de mafia ĉefo sur plaĝo lastan someron eksplodigis militon inter bandoj da krimuloj por la regado de la merkato de drogoj kun ĉiutagaj mortigitoj kaj vunditoj, ofte infanoj, en la norda antaŭurbo Scampia.

PMInsu.jpg

[redakti] Ekonomio

La suditala urbo Napolo estas vaste konata pro ĝia mikrokrimeco kaj pro la organizita krimorganizo "Camorra", kiu ekspluatas la lokan organizon taskitan pri la formovo kaj detruo de la rubaĵoj.

[redakti] Industrio

La ekonomia krizo kontribuis al la kresko de senlaboreco kaj la perdo de laborpostenoj en la fabrikindustrioj, kaj tiel kondamnis kreskantan nombron de napolanoj al sensekureco kaj batalo por la ĉiutaga pano.

Ĝi estas urbo kie centoj da sekretaj fabrikoj kviete produktadas mirigan varion de falsitaj varoj, de neleĝe kopiitaj KD-oj ĝis falsaj sakoj Louis Vuitton kaj Prada.

[redakti] Bredado

La aĉetanto furioze:

- Vi diris al mi ke tiu ĉi ĉevalo faris tridek kilometrojn ĉiuhore, kaj mi ne eĉ sukcesas farigi al ĝi kvin.

La vendisto trankvile:

- Mi certigas vin ke tiu ĉi ĉevalo faris tridek kilometrojn ĉiuhore... sed en la vagonaro, kiu portis ĝin ĉi tien el Napolo.

[redakti] Napolo kaj Esperanto

Estas muzikfilmo por "Napolo tute alias", muzikaĵo en Esperanto kantata de Anjo Amika (Hungarujo) kaj aperinta en ŝia KD "Bela Revo".

[redakti] Kulturo

Pri la Napolaj urbanoj, eble plejparte de la Eŭropanoj ilin konas pro ilia ruzeco (kvankam temas pri sprita kaj amuza popolo!), sed malmultaj scias ke male ĝia klera loĝantaro estas eble la plej fascina kaj fajna el la tuta Italio.

[redakti] Famaj loĝantoj

Content Navigation