Naturismo
El Neciklopedio
"Menso matura, per scienco natura."
~ Juvenalo
"Pli bone beko de vulturo, ol Dio sen naturo."
~ William Blake
"Kaj en naturismo kaj en skemismo eblas ekscesi"
~ Otto Prytz pri naturismo
"Skemismo estas pli natura ol naturismo"
~ Marcos Cramer pri naturismo
"Post kolero venas favoro"
~ Zamenhof pri naturisma samideanino
Naturistoj estas homoj interesitaj pri naturo kiel lernejo de scienco. Ili eniras la arbaron en malgrandaj grupoj por kolekti botanikajn kaj entimologiajn specimenojn; kaj por observi maloftajn birdojn kaj arbemajn krokodilojn.
Almenaŭ, tion ni ja diras al la pruduloj.
Kio fakte okazas, kiam malgranda grupo de junaj genaturistoj trovas plaĉan kvietan lokon por bani sin? Jen bildo!
Mi estas en la malfono, forprenante la ŝuon. Mi havas kvin gekunulojn - la du knabinoj karesantaj en la akvo, la paro amoranta sur la herbo; kaj, kompreneble, la plaĉa persono, kiu faris la skizon. Li diras, ke li tre ĝuis skizi la nudigon de miaj piedoj. Li ankaŭ skizas arbemajn krokodilojn.
Enhavo |
[redakti] Naturismo kaj Akademio de Esperanto
Oni opinias ke se la Akademio estu reprezenta por la parolantaro de Esperanto, estas juste, ke ĝi havu adeptojn kaj de skemismo kaj de naturismo.
[redakti] Progreso
Unu el direktoj al progreso estas naturismo (nudismo). Oni povas konstati, ke en multaj landoj ĝi estas permesita kaj jam tute normala afero. Sed ne plene. Unue, oni ne permesas esti nuda en komuna loko, inter vestitaj homoj.
[redakti] Sporto
Kio malbona estus, se gimnastinoj kaj aliaj sportistinoj konkurus nudaspekte? Por ili eĉ estus pli oportune, kaj por spektantoj - pli agrable. Interalie, gimnastiko devenas de greka vorto "gimnos", kiu signifas - "nuda".
[redakti] Denaskulo
- – Kiam vi iĝis naturisto, amiko?
- – Nu, iĝi mi tute ne iĝis. Denaske mi nudistis.
