Naturo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Ĥtulho.jpg

Verda Paco volas savi ulojn tiajn!

"Naturo, ruĝa en dento kaj ungego."
~ Alfred, Lordo Tennyson

"Pura konscienco estas plej granda potenco"

~ Zamenhof pri povoj de naturo

"Interesa informo"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Estu polura, neniam natura."

~ Arkaika Esperanta Proverbaro

"Ĉiuj parolas pri la polucio de la naturo, ni faras ĝin"

~ anonimulo

"La koncepto naturo gravas ankaŭ en Filozofio"

~ Nerdo pri Naturo

"Ĉiuj volas reen al la naturo – nur ne piede"

~ Mi pri naturamantoj

"Adiaŭ"

~ Hans-Georg Kaiser

"Por omna ago venas tempo di pago"

~ idisto

"Pri tiu idiota aserto jam komentis aliaj"

~ Sebastiano Hartviga

Naturo estas aĉa afero, oni malamu ĝin. Sen naturo, la mondo estus pli simpla, pli neŭtrala, pli pacema. Laŭ Darvino en naturo okazas la "batalo je la vivo", en naturo validas la leĝo de la ĝangalo, kaj nur la plifortaj survivas.

Oni konsideras la naturon kiel inventaro de dioj por siaj amuziĝo; nuntempe la kialoj de la naturo konsideriĝas tro grandaj por la homa kompreno.


O1234.jpg

[redakti] La natura mondo

Espv naturo.jpg

Utilaj vortoj por senutilaj aferoj.

Ni vivas en mondo plena de sufero, mondo klare difekta kaj absurda, tio estas la naturo.

Naturo estas trompaĵoj de Greenpeace (Verda Paco) kaj WWF, ĝi estas la kaduka, malsana, trista kreo de naturistoj kaj vegetaranoj. La naturo kiun ili adoras estas difekta kaj plena de sufero.

Ili kulpigas nin, la kapitalismon, la viandomanĝadon, la normalajn homojn de la malbono kaj la sufero, sed ĉi ĉio estas granda mensogo! Vera kulpo estas de la Naturo!

[redakti] Natura religio

NaturreligioNatura religio estas termino por diversaj filozofiaj aŭ religiaj kredoj kiuj aludas al la homa esperto de naturo. Ĉefaj modernaj formoj de natura spriteco estas Natura Panteismo (ekzemple ĉe la Monda Panteisma Movado), sed la termino taŭgas ankaŭ pri la kredoj de kelkaj paganoj, multaj taoistoj, kelkaj budhistoj, kelkaj hinduistoj, kaj varion de nealiĝintaj sendependaj kredantoj kiuj bazas sian spiritan esperton rekte super la Naturo mem pli ol sur tradiciaj dioj aŭ diaĵoj kaj sur supernaturo.

La plej kontaj inter la historiaj formoj de natura religio povas esti jenaj:

[redakti] "La pluvivado de la plej fortaj"

En naturo transvivas la vivuloj plej adaptiĝemaj al la kondiĉoj, sub kiuj ili vivas, dum malplej adaptiĝemaj formoj malaperas. Tiu ĉi nomiĝas "la pluvivado de la plej fortaj", memkompreneble, tre maljusta leĝo!

Sed ĉu vi pensas ke Naturo permesas al plej fortaj longan vivon? Tute ne! Memoru la dinosaŭrojn; ili estis la plej adaptitaj, ili venkis, sed la Naturo ŝanĝis la regulojn, modifis la ambienton kaj ili malaperis. Mamutoj ankaŭ pensis sin sekuraj, sed, tuj la glacioj malaperis... Ne, oni ne povas fidi Naturon!

[redakti] Tipaj okazaĵoj de Naturo

Tipaj okazaĵoj de naturo estas rakontitaj en multaj klasikaj historioj, kiel La Sep Kapridoj, La Tri Porkidoj, La Lupo kaj la Ŝafido, ktp. En tiuj rakontoj, oni vidas, kiel sovaĝe la bestoj disbuĉas unu la alian!

171.jpg

[redakti] Etimologio

La vorto naturo deriviĝis de la latinaĵo natura, kiu laŭlitere signifis "naskiĝo".

Tial la termino “naturo” : - ne montras la mondon animalan. vegetalan, mineralan; - ne monstras ĉion kio okazas al la homo ekde la naskiĝo (homo povas esti blinda aŭ surda); - sed montras nur kelkan aspekton de tio kio al li okazas ekde la naskiĝo: nome indikas la celojn kiuj al li okzas investiĝi ekde la naskiĝo.

[redakti] Natura morala leĝo

Natura morala leĝo estas koncepto derivebla el la moralaj tradicioj kaj kulturoj de la popoloj, laŭ kiuj en la homa scienco estas enskribitaj moralaj leĝoj identaj en ĉiuj homoj kaj epokoj. Tiu leĝo situas kaj kostante agas en la homa konscienco kiu ĝin perceptas, kvankam naskiĝanta en la homaj interno kaj intimo, kiel ekstera ordono obeenda ĉiuokaze. Ĝi koncernas la unuajn moralajn principojn kiuj plej elstaras en ĉiuj kulturoj kaj en la konscienco de ĉiuj homoj: ĝuste pro tia universaleco tiu leĝo estas nomata “natura”. El tiu koncepto diferenciĝas la leĝaj normoj, ŝtataj aŭ tribaj aŭ tabuaj aŭ religiaj aŭ ankaŭ moralaj kvankam koheraj kun tiuj unuaj principoj ĉar nur derivaĵoj ĝuste el ĝi: tiuj ofte povas varii de unu epoko al alia kaj de unu loko kaj al alia, dum la unuajn principojn ĉiuj aprobe aŭ malaprobe trovas identaj en sia eno. Se ekzempli pri unuaj principoj obeendaj, jen kelkaj: ne mortigu, sekvu la veron konatan, atestu la veron ktp. Inter ili enkadrigeblas iuj el la Dek Moseaj Ordonoj. [1]

La koncepto, certe deduktebla el la Biblio,[2] estis ĉiam pli eksplicitita ekde la Siraĥido, Makabeoj kaj Saĝeco kaj en kelkaj lokoj novtestamentaj; poste ĝi nerekte estis asertita de la Ekleziaj Patroj, evoluigita de skolastikuloj kaj de klerismo, kies iuj epigonoj ĝin faris preskaŭ fiero-merito kvazaŭ por diri, ke ne necesas iu ajn revelaciita moralo. La koncepto ekkrakiĝis je la sojlo de postmodernismo, kies franĝoj neas la fundamenton de iu ajn natura morala leĝo kaj preferas meti ankaŭ la unuajn morak+lajn principoj sub la frugiloj de relativismo[3]

Al tiu koncepto iuaspekte similas la Kategoria imperativo de Kantio. Al io aludas ankaŭ la kreinto de Homaranismo, L.L. Zamenhof, kiu skribis: "Mi ekkonsciis ke la morto ne estas malapero..., ke ekzistas kelkaj leĝoj en la naturo..., ke io gvidas min al alta celo..." (El la Originala Verkaro). Homaranismo fakte supozas komunan moralan leĝon per kiu la homoj sin rekonas egaldignaj kaj puŝitaj al frateco. Ĝi estas implicite asertata en la interna ideo, kaj eksplicite ekzemple en diversaj verkoj kaj ankaŭ en la Himno sub la Verda Standardo (Mi estas homo, Originalaj verkoj de d-ro L. L. Zamehof, Kaliningrado, Sezonoj 2006).

[redakti] Homa naturo

Homa naturo estas esprimo enhavanta komplekson de konceptoj kiuj provas respondi al la demando: homo, kiu vi estas? Eblas ke la respondo, unuavide, aperu simpla kaj facila, sed se apenaŭ oni ekkonsideras, ekzemple, naziismon kaj marksismon kaj kristanismon ktp, tuj oni komprenas, ke la respondo al tiu demando ne povas esti unusenca kaj foje sovaĝsenca. La unuaj du, kvankam malsamaj, havas la saman koncepton pri homa naturo, sed ambaŭ ne akceptas eĉ ĝin batalas la kristanan koncepton aŭ tiun, implicitan, de multaj tradicioj kaj filozofioj. Se poste iu konsideras la interferon de neŭrosciencoj, kies scienculoj, foje, enkondukas en la difinon pri la homa naturo elementojn foje hepatajn kaj foje senrajtajn kvazaŭ la homa naturo estus ĉerpebla kaj analizebla el la fizikaj aspektoj kaj fikcioj de la cerbo, oni vidas ke ne eblas ĉiekonsentita difino.

[redakti] Ŝarko kaj homo

Laŭ Bertholt Brecht, la ŝarko havas siajn dentojn, kaj la rabisto Macheath havas tranĉilon. Sed Macheath almenaŭ havas ĝentilecon sufiĉan por kaŝi sian akran ilon. Oni kaptu la ŝarkon, kaj faru el ĝi fiŝkolbason!

[redakti] Misteroj de l' naturo

Sinjoroj Melongeno kaj Rafano klerigas sin:

-- Vidu, amiko, mi ne komprenas, se ŝtormas, kial mi vidas unue la fulmon kaj aŭdas la tondradon nur poste? Lau vi kial tio okazas?
-- Stultulo! Ĉu vi ne scias, ke sur via kapo la oreloj estas pli malantaŭe ol la okuloj!

[redakti] Katastrofoj

Margarida.jpg

Neniu insttruas la vulkanon, kiel erupti?
Neniu instruas la cunamon, kiel inundi la bordan regionon?
Neniu instruas la uraganon, kiel blovegi?
Neniu instruas virinon, kiel akiri edzon?
Ne! La naturkatastrofoj okazas nur tiel de si mem!

[redakti] Filozofio

La koncepto naturo gravas ankaŭ en Filozofio.

[redakti] Supernaturo

Supernatura supernaturo estas kategorio de tiu, kiu ekzistas super la naturo kaj ne obeas leĝojn de la naturo. Supernaturaj objektoj kaj subjektoj povas rompi kaŭzecan principon. Spiritualistoj ofte konsideras supernaturon aŭ ĝian parton kiel primaran por la realeco kaj eĉ kiel influantan al realeco. En la religia kunteksto la supernaturo rilatas al tiaj konceptoj kiel supersenseca, senkorpeca, senspaca. La supernaturo povas esti komprenata kiel dimension de metafizika spaco aŭ postmorta mondo, kie animo povas loĝi sen materia korpo.

La koncepto de supernaturo aŭ ĝiaj elementoj povas esti uzata en literaturo aŭ kino. Nun multaj verkoj povas esti determinataj kiel verkoj en la ĝenro "supernaturo". Tio povas esti romano, filmo, televida serio, animeo, mangao ktp. Tiu ĝenro estas karakterizata per supernormalaj (magiaj) kapabloj de herooj aŭ per ĉeesto de supernaturaj objektoj, estaĵoj, fenomenoj ktp.

[redakti] Duonpatrino Naturo

4a4 o.jpg

Naturo estas tiel krudela, ke multaj kulturoj kreis personigon "Duonpatrino Natura" por paroli pri ĝi. Ŝi estas reprezentata kiel virino la plej malhumila kaj la plej fiera kiun oni povas imagi. La duonpatrino ekmontras malbonan humoron, ĉar la bonaj ecoj de la homaro faris ŝiajn kreitaĵojn ankoraŭ pli malamindaj. Sekve, duonpatrino Naturo sendas al homoj vulkanojn, uraganojn, pluvegojn kaj aliajn punojn. La malfeliĉa homaro pacience suferis kaj apenaŭ kuraĝis plendi al Dio, sia patro, pro timo de liaj riproĉoj.

Tamen homaro, malgraŭ siaj malmultaj feloj, malfortaj ungoj, malgrandaj dentoj, estas multe pli adaptita ol la bestoj kvankam tre riĉe armitaj.

Nur post la industrialigo, homaro povis kontraŭbatali duonpatrinon Naturon, defendante sin kontraŭ naturaj malsanoj, naturaj malsatoj, naturaj klimatoj, kaj nuntempe iĝas libera kaj feliĉa.

Sed naturamantoj, la diablo forportu ilin, deziras remeti homon en noktan naturan malhelecon. Ili volas ke homoj protektu la ursojn kaj leonojn, kiuj mortigis niajn prapatrojn, ke homoj amu insektojn kaj kuniklojn, kiuj detruis la plantejojn de niaj antaŭuloj, ke ni respektu arbojn, kie loĝas niaj malamikoj! Ho ve! Tio ne okazu!

[redakti] Vidu ankaŭ

Esperantisto.png

Naturisto

[redakti] Literaturo

  • Alegorioj el la naturo. De Gatty, el la angla trad. Gego. Dua eld. 1922, 66 p. "Ĝia ĉarmo ravas la animon de ĉiu meditanta homo. Stilo elegante fundamenta." (Jobo, L M. 1923, p. 119)
  • Naturscienco, Modkoncepto, Religio. De Reinke, trad. Ewald Brenken. 927, 164 p. Filozofia traktaĵo pri problemoj de la scienco kaj kredo. Mutaj citaĵoj porreligiaj.

[redakti] Referencoj

  1. Rilate la koncepton pri natuta morala leĝo, substrekendas ke en tiu kunstekto la termino naturo devas esti prenata laŭ la senco indikata de Aristotelo (Politiko (Aristotelo)|Poliitiko]], 1252 b 32), kiel sinonimo de celo de kelkaĵo.
    Tial tuj moralaj principoj nomiĝas natura leĝo ĉar preskribas la celojn (nome la naturo) de tiu estulo kiu estas la homo.
  2. Kaj el Korano kaj aliaj Sanktaj Libroj kaj literaturaj epopeoj
  3. Foje oni reĵetas ĝian ĉeeston en la homa konscienco pro la tro evidenta malsameco de moraja moroj inter la kulturoj, sed subtenantoj de tiu ĉeesto rimarkigas ke tiu natura morala leĝo referencas al la unuaj principoj de la konscienco, el kiuj deduktiĝas la duaj; sed la dedukto povas esti korekta kaj ankaŭ nekorekta: el tio la malsameco de la duaj


La Vikipedio havas ian artikolon pri Naturo.
Aliaj lingvoj