Naziklopedio
El Neciklopedio
| Neciklopedio über alles in der Welt!!! |
pli ofenda ol bildo de malnova germana flago.
"Kiu povas nin deŝiri de la amo de Kristo? "
~ Papo pri Naziklopedio
"Iniciato estas manko je disciplino"
~ Naziklopedio pri iniciato
"Vidu ankaŭ: Konkordato de 1933."
~ Naziklopedio pri Papoj
"Ni malamas Usonon, fek al Usono"
~ kontraŭusonistoj per Naziklopedio
Bonvenon al la 卐Naziklopedio卐.
Ĉu vi jam aŭdis propagandon kontraŭ 卐Naziklopediistoj卐? Ne kredu! Ni estas ja decaj kaj laboremaj homoj; kaj ni volas, ke niaj infanoj ankaŭ kresku decaj.
Pro tio, ni kreis la 卐 Naziklopedion 卐: enciklopedio libera de maldeca enhavo, enciklopedio al kiu ĉiu kun taŭga permesilo povas kaj devas kontribui.
Ĉu oni devas esti nazio por kontribui al la 卐 Naziklopedio 卐? Ne, ni ankaŭ bonvenigas faŝistojn kaj imperiistoj.
La projekto komenciĝis en 1936. Ĝis nun oni malfaris 2,567,583 redaktorojn.
Saluton al la venko!
Enhavo |
[redakti] 卐 Historio 卐
La 卐 Naziklopedio 卐 esti fondita en 1936, de nia gvidisto 卐 Hitlero 卐, (kiu ankaŭ inventis la Folksvagenon) kun helpo de Mussolini.Laŭ la konkordato de 1933 inter Germanio kaj la Vatikano, oni donis al la episkopoj la rajton redakti siajn proprajn paĝojn.
La Internacia Olimpia Komitato ankaŭ interesiĝis. Ĝi petis garantion, ke rasa diskriminacio ne okazos ĉe paĝoj pri la olimpiaj ludoj. Nia gvidisto do promesis. Post tio, la IOK plene kunlaboris je 卐 naziklopediaj paĝoj 卐 pri sporto.
Post la morto de la fondinto en 1945, la projekton daŭrigis Francisko Franko.
Niajn popularajn paĝojn pri mara biologio (ekz pri la sireno kaj la giganta polpo) komencis Hirohito, kun la helpo de Leni Riefenstahl.
Wernher von Braun skribis pri kosma scienco, kaj pri usona enmigra politiko. Albert Speer skribis pri kameleonoj.
[redakti] 卐 Gramatiko kaj stilo 卐
Eraroj gramatikaj, stilaj kaj taksonomiaj montras mankon de patriotismo, kaj ne estos tolerataj ĉi tie.
[redakti] 卐 Oftaj demandoj 卐
Kiam iu kiel vi venas ĉi tien, ni ofte demandas…
- Kio estas via nomo?
- Kia nomo tiu estas?
- Ĉu vi ne komprenas, ke tiajn nomojn oni ne volas ĉi tie?
[redakti] 卐 Viaj rajtoj kaj la niaj 卐
Se vi ne volis, ke ni ekspluu vin senkompate, kaj malfaru vin laŭvole, tiam vi ne devintus veni ĉi tie.
[redakti] 卐 Forestu maldeco! 卐
ekscititaj pri blondaj virinoj.
卐 La Naziklopedio 卐 estas regiono libera de ĉia maldeco, precipe nudeco. Tutkore ni subtenas la finan solvon de la nuda problemo.
Estu malkruda, neniam nuda!
Forestu maldeco!
[redakti] 卐 Vidu ankaŭ 卐
Nenion. Ĉar ĉi tie ni ja ne ligas al la paĝoj de komunistoj, liberaluloj, anoj de krimaj bandoj, parazitoj, perversuloj, putinoj, kaj aliaj malamikoj de la patrujo.
Ĉu tio klaras?
Tiuj, kiuj ne estas kun ni, estas kontraŭ ni.
Morgaŭ la mondon!
