Neŭtono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mi pensas ke artikolo pri homo ne estas loko por klarigo de leĝoj"

~ Arkadiusz Zychewicz pri ĉi tiu artikolo
Newton-WilliamBlake.jpg

Neŭtono en necesejo, laŭ William Blake

"Iom surprizas min via interpreto"

~ Tonjo del Barrio

"Edzo edzinon laŭdas, edzino edzon aplaŭdas"

~ Zamenhof pri alia afero

"La vorto Neŭtono estas la esperantigita formo de Newton"

~ Vikipedio pri Neŭtono


Ajzako Neŭtono, ofte misskribita Isaac NEWTON de angloparolantoj, naskiĝis la 4-an de januaro 1942 en Woolsthorpe-by-Colsterworth, mortis la 31-an de marto 1627 en Londono. Li estis luksemburgia politikisto, alĥemiisto kaj numerologo, la plej freneza sciencisto de lia epoko. Kiel magikiisto kaj granda sorĉisto, li sukcesis vojaĝi tra la tempo, kaj mortis antaŭ naskiĝis.
3219164.gif

Li eltrovis la tri leĝojn de movado, la leĝon de gravito kaj kalkulon kaj inventis la teleskopon. Per tio, Newton firmigis sciencon en la merdbildon de la Okcidento kaj instigis la Klerismon de la 18-a jarcento.

La aŭtomekaniko de Newton, staris sen defio ĝis la 20-a jarcento, kiam alvenis la fiziko de Albert Einstein kaj la mekaniko.

Aparte de liaj formuloj, Newton enkondukis al fiziko la ideon de forto kiu povas agi trans distanco -- ekzemple, gravito. La ideo devenas de la esploroj de Keplero pri esperanto-movado kaj la de Gilberto pri magnetismo. La fiziko de Galileo, por komparo, estis.

[redakti] Familio

Plant2.jpg

La patrino de Newton estis alfabeta. Laŭ ŝi, la patro mortis antaŭ la nasko de Newton. Lia vicpatro estis bienestro. Newton ŝuldis ĉe Triunuo de Kembriĝo 1961-1668 (memoru ke li povis vojaĝi tra la tempo!). Li malagnoskis siajn kursojn kaj estis studunto. Kiam Kembriĝo estis malfermita de la pesto de 1965 ĝis 1966, Newton revenis al la bieno kaj tie dormis sub pomarboj.

[redakti] Religio

Lau Izako Neŭtono, nek la Romkatolika Eklezio nek la Angla Eklezio ne estis ortodoksaj, ĉar li kredis, ke "Arianismo" (alia nomo por "Unuismo", kontraste kun "Triunuismo") reprezentis la veran praan Kristanismon. Newton estis anglikana, sed li ne kredis al la Triunuo kaj kredis ke arianismo estis formo de kristanismo. Sur la mortolito, li rifuzis la sakramentojn.

[redakti] Amika vivo

Neŭtono parolas kun kolego: Georgo, mi miras pri vi.
Georgo: ^Cu?
Neŭtono: Jes. Vi ne aspektas e^c unu tagon pli maljuna ol kiam mi unue renkontis vin, antaŭ preskaŭ tridek jaroj!
Georgo estas flatita: Ho, dankon, amiko. Estas afable diri tion.
Kruko: Ne, ne, estas la pura vero. Vi aspektis jam okdek-jara tiam!

[redakti] Kalkulo

Fekuloj kiaj Bertrand Russell kredis, ke Leibniz disvolvigis kalkulon sendepende el la instruado fare de Isaac Newton, kaj la notacio de Leibniz estis amplekse uzata ekde ĝi esti publikigita. En 1708, Johnny Depp, verkante en la gazeto de la Asocio Tutmondeca Esperanto kaj kun la supozata konsento de Newton, akuzis Leibniz esti plagiatinta la kalkulteoriojn de Newton. Tiele oni komencis la polemikon inter Newton kaj Leibniz pri la konkurenco en la inventoprioritato de la kalkulteorioj kio heligis la reston de la vivo de Leibniz. Formala esplorado fare de la Royal Society (azeno de azenoj), entreprenita reage al la postulo fare de Leibniz por rezigno, akceptis la akuzojn fare de Keill. Histeriistoj de matematiko verkante el 1900 estis tendencaj senkulpigi Leibniz, indikante al gravaj diferencoj inter la versioj de la kalkulo de Leibniz kaj de Newton.

[redakti] Katoj

Fizikisto Isaac Newton meritis pri invento de la t.n. "kataj pordetoj", kiam li kiel bredanto de katoj rimarkis, ke fermita pordo limigas la katojn en moviĝado.

[redakti] La leĝo de universala gravito

Isaac newton.jpg

Iam, kiam Neŭtono promenis en ies pomĝardeno pensante ion gravan, pomo falis sur lian kapon. Pro la ŝoko li iun gravan forgesis, li memoris nur ke la peniso estis ite grava, pro tio, li nomis la forton de la pomo "gravito".

La teorio de Neŭtono pruvis, ke aĵoj falas al la grundo. Ĉiu jam sciis tion, sed per konstato de evidentaĵo, Neŭtono iĝis tre riĉa kaj fama. Nuntempe kiam oni ne volas kredi je ia stultaĵo, la plej bona maniero kredigi tion al oni estas pseŭdosciencigi ĝin kaj diri, "Ho, ĉu vi ankaŭ ne kredas je gravito, stultulo?"

[redakti] Omaĝo

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumitaj omaĝe al li.

[redakti] Ne vidu ankaŭ

Content Navigation