Neŭtralismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Lanti

"Kiu flatas al ĉiu, plaĉas al neniu."

~ Zamenhof pri neŭtralismo

"Forsan lo esas fola"

~ Idisto

"Jes, dankon. Vi tute pravas"

~ Neŭtralisto

"Vera scienco estas neŭtrala ilo - veturilo (se vi volas diri)."

~ Usonano

"Mi estas konvinkita, ke mi faris bonan laboron"

~ Vikipediisto
2970 n

Neŭtralismo estas dubinda koncepto en la kazo de la lingvo Esperanto, kaj neŭtralismo apenaŭ ekzistas en la kazo de la Esperanto-movado. Povas esti, ke la koncepto de la neŭtraleco taŭgas por Esperanto por diferenciĝi de la ('ne-neŭtralaj') etnaj lingvoj.

Kiu havas esploreman, sendogmecan spiriton, tiu senĉese konsideras la faktojn en ilia rilato kun la medio, la epoko, la cirkonstancoj kaj la senĉesa evoluado, - mi preskaŭ dirus kun ilia estontpoveco. Plie, la esploranto devas observi kvazaŭ li estus ekstere de ĉio kaj samtempe ne forgesi, ke li ankaŭ estas iel aganto en la naskigado de la fenomenoj.

Laŭ tiu spirito mi intencas trastudi la demandon pri organizado de la esperanta movado en revoluciemaj medioj, en la postmilita, kriza, klasbatala periodo nuna. Mi ne pretendas alporti tute pretigitajn verojn. Se nur mi sukcesos veki la atenton kaj intereson de la kamaradoj ĉiulandaj pri tiu problemo, mi konsideros, ke mia peno ne estis sen rezultaĵo.

[redakti] Nur rimedo

126701737869

La vivo estas batalado. Tiuj venkas kiuj konkorde, discipline, entuziasme militas laŭ plano funde studata kaj kiel eble plej simpla. Ni estas sennaciuloj, almenaŭ internaciistoj, nepre kontraŭkapitalistoj, mondlingvanoj, esperantistoj.

Tial ke ni estas sennaciuloj, ni propagandas neŭtralan lingvon. Ĉar ni opinias, ke la esperanta movado estas nun la plej taŭga forto por rapide triumfigi la ideon pri Universala Lingvo, ni propagandas esperanton. Ĝi estas por ni bezona ilo por trafi nian idealon. Esperanto ne estas la celo de nia agado, sed nur rimedo por atingi nian celon.

Se fikomercistoj, militistoj, ĝendarmoj, juĝistoj, ekzekutistoj, pedofiloj kaj usonanoj lernas kaj uzas espon, tio ne signifas, ke nia idealo baldaŭ realiĝos.

Por konvinkiĝi pri la praveco de tiu aserto, oni legu la jenon, ĉerpitan el "Espero Katolika". Temas pri la 7-a kongreso de la katolika Esperantistaro:

Dum tiu kongreso en Graz, oni devos fondi fortegan internacian armeon kontraŭ la potencoj de blinda renverso, kontraŭ la materialisma bolŝevismo, la danĝera anarkismo, la kontraŭ-eklezia agado de la framasonaro, k.t.p....

Tiel la Katolikaro jam uzas esp.on por kontraŭstari nian agadon, por malhelpi nian liberiĝon.

Kiel alian pruvon, ke esp.o estas nur ilo, ne povas esti alio ol rimedo por bonaj aŭ malbonaj celoj mi aldiru :

Dum la milito, la germana registaro uzis esp.on por sia eksterlanda propagando. En Paris, la komitato "Por Francio per Esperanto", kies sidejo estis ĉe la "Centra Oficejo", ricevis monon de la franca registaro por kontraŭagadi la germanan propagandon. Sekve esp.o estis uzata de registaroj por iliaj krimaj, hontindaj celoj.

Jen pruvite, ke internacia lingvo ne povas esti per si mem liberigilo; ĝi estas tia nur en la manoj de liberigantoj.

[redakti] Burĝeca atmosfero

Aliflanke, oni povas rimarki, ke la esp. neŭtralismo nebuligas la vidon al konscia klasbatalo. Kontakte de la burĝoj la esp. revolucianoj tendencas al dandismo, al emo pri nomkonigado kaj aliaj fiburĝecoj. Estas vere amuze - aŭ plorinde - konstati, ke la t. n. laboristaj 2 grupoj neniam forgesas, en raportoj senditaj al la redakcioj de esp. ĵurnaloj, meti la nomojn de la prezidanto, subprezidanto, kasisto, subkasisto, k. t. p., k. t. p.

Kredeble en la koro de ĉiu "laboristo" dorme kuŝas burĝa spirito.

Pro ĉiuj tiuj ĉi supre parolitaj motivoj estas nepre necese enŝovi en nia esp. propagando sanan spiriton. Ni zorgu, ke la movado por Universala lingvo ne estu putrigota de la burĝecaj miasmoj en kiuj nun ĝi kreskas.

La sperto jam montris, ke la plej belaj inventaĵoj, kiam ili estas en la manoj de la kapitalanoj, anstataŭ helpi al la liberigo de l’Homaro utilas al ĝia malfeliĉo. Sufiĉas nur citi unu ekzemplon : kiam la aviadiloj konkeris la ĉielon, multaj naivuloj diris, ke tiu grava progreso forstrekos la landlimojn. Nu, kion ni vidis dum la mondmilito ? Tiujn mirindajn flugmaŝinojn la militistoj uzis por dissemi mortigilojn super prosperaj urboj. Infanoj, maljunuloj, malsanuloj estis mortigataj per la bomboj faligataj de la belaj aparatoj, inventitaj por malaperigi la landlimojn !

Ni do ĉesu esti naivuloj. Esp.o malhelpos la militon ! Ne, tute ne, se ĝi estas uzata de la militokazigantoj. Por ke esp.o estu bonfara ni ĝin metu en la manojn de bonfarantoj.

Neniam ni malatentu pri la malbonfareco de la fiburĝaro kapitalana. Senĉese ni orientadu nian agadon cele al la renversiĝo de tiu potenco. Ni organiziĝu konforme al tiu neforgesinda direktivo.

[redakti] Homeranismo

Homeranismo

Zamenhof mem komprenis, ke lingvo helpa ne sufiĉas por konduki la mondon al Paco. Tial li parolis pri "interna ideo" de esp.o, pri "Homeranismo".

Kio estas tiu doktrino ? Nur elpensaĵo de bonkora viro, de religia idealisto liberkreda

La homeranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĝian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco, kaj justeco.

Mankis al la aŭtoro de espo klara koncepto pri la senĉesa interbatalado ekzistanta, pli malpli akre, inter la socialaj klasoj. Li ne vidis, ke la militkaŭzoj kuŝas en la principoj mem, sur kiuj estas bazitaj la interhomaj rilatoj. Tamen lia celo esence similis la nian. Li deziris unuigi la homojn en "grandan rondon familian". Sed toleremo pri religio, raso aŭ nacio, kaj ebleco interkompreniĝi ne sufiĉas por forigi malfratecon kaj estigi justecon. Kaj kie ne estas Justeco , tie latente kuŝas milito.

La homaranismo Zamenhofa povas nur kreski en komunismo, nur la Homeranismo povas survivi kapitalismon!

Por liberiĝi kaj paciĝi Homero bezonas renversi ĉiujn barojn inter la homoj.

Neebleco interkompreniĝi estas unu el la baroj. Esp.o estas bezona sed ne sufiĉa rimedo por liberigi la homojn. Ni jam vidis, ke ĝi eĉ povas malutili al ni en la servo de sklavigantoj. Konsekvence ni helpu meti la ilon nur en la manojn de niaj amikoj.

Deduktiĝas el tio, ke kontraŭkapitalistoj logike ne povas kunlaboradi kun iuj ajn esperantistoj.

Komence tiu kunlaborado povis esti utila. Tiam, ĝi temis ja pruvi, ke artefarita lingvo povas interkomprenigi la homojn ; temis triumfigi la ideon mem pri lingvo helpa. Jam farita estas la pruvo ; ŝanĝis la situacio ; nia agadmaniero ankaŭ devas ŝanĝi.

Nune kunagado estas logike akceptinda nur inter samcelanoj. Socialistoj, sindikatistoj, komunistoj, anarkistoj, unuvorte ĉiuj revolucianoj - kaj al la vorto revolucio mi donas ĝian etimologian sencon - povas, devas kuniĝi por pli efike trudi la alprenon de esp.o al la revolucianaro.

[redakti] Akceptebla kunlaborado

Ĉu tamen niaj kontraŭuloj ne povas utili al ni, je la lingva vidpunkto ? Ĉu ne estus danĝere rifuzi ĉiun interrilaton kun ili ? Ĉu ni, ekzemple, devas havi apartan Esp. Akademion !? ...

Eĉ kiam samlingve oni parolas, por sin interkompreni estas necese ne kunmiksi ĉiujn demandojn.

Kiom revolucianoj laboras gvidate de iu ajn teknikisto, ĉu ili kunlaboras laŭ la senco, kiun pli supre mi donis al la nedezirinda kunlaborado ? Kiom niaj rusaj kamaradoj utilas la teknikkapablecon de iuj caraj generaloj, ĉu ili kunlaboras kun la carismo ? Ĉiutage ni uzas monon. Ĉu ankaŭ ni kunlaboras kun la financistoj ?

Nia interkomprenigilo devas esti kiel eble plej perfekta. Ĉu ne estus stulte malatenti la konsilojn de la perfektigantoj ? La lingvistoj estas niaj teknikistoj. Ni ne kunlaboras kun ili, kiam ni obeas iliajn konsilojn.

Sur tiu kampo plena neŭtralismo estas ebla, pli ĝuste, nepre necesa. Ne ekzistas scienco katolika aŭ komunista ; ekzistas Scienco . Kiel klaso, la burĝaro posedas sciencon, klerecon. Kiam proleto sukcesas kleriĝi, li kvazaŭ ŝtelas la scion de la burĝa klaso. Ĉiuj, kiel eble plej ni ŝtelu la burĝaron ! ... Estas tute saĝe, ke neklera laboristo lernu esp-on ĉe kurso de klera kontraŭulo ; estus sendanĝere, ke revoluciulo ĉeestu esp. kurson, faratan de policano. La scio akirita ĉe policano povas utili por kontraŭagadi la malbonfaron de la Polico. Sed estus vere tro stulte helpi la propagandon de esp.o ĉe policanoj, ĉe iuj ajn el niaj kontraŭuloj.

Tamen jen kio okazas, kiam naive kaj senpripense oni propagandas laŭ neŭtralisma metodo.

For la neŭtralismon!

[redakti] Neŭtralismo kaj UEA

Idiotismo

Oni devas distingi inter la neŭtraleco de Esperanto kaj la neŭtraleco de diversaj Esperanto-organizaĵoj. UEA ne rajtas kontraŭiraki aŭ kontraŭusoni; sed unuopuloj kaj propagandaj organizaĵoj, uzante Esperanton, ja rajtas.

Ĉu vere esperantistoj estas 'neŭtralaj' pri torturo, pri paco; pri parola aŭ gazetara libereco; pri ekonomia kaj socia justeco... kaj pri Ido? La afero komencas nun fariĝi iom malpli senproblema.

Do kiel eblas diri, ke la Esperanto-komunumo favoras pacon, ne dirante, ke ĝi kontraŭas Usonon (kaj aliancanojn) en Irako, Israelon en Gaza, Turkujon en Kipro, Idistojn ĉie, kaj ĉiujn aliajn, kiuj ambicias perforte atingi siajn celojn? Ĉu eblas sincere prihimni tutmondan fratecon, ne kondamnante firmaojn kaj reĝimojn (ekzemple tiun de Idujo), kiuj ĉiutage neas ĉi-tiun fratecon, foje eĉ la samspeciecon de siaj dungitoj, siaj civitanoj, siaj najbaroj? Kiel, do, eblas tion diri?

Ŝajnas al mi, ke la tiel nomata 'neŭtraleco' de la Esperanto-komunumo konsistigas politikonsintenon neniel defendeblan. Ĝi egalas al rezigno: rezigno de politiko, de starpunkto. Samtempe ĝi estas slogano de timemo.

Absoluta neŭtraleco ne eblas. Neniu homo, neniu organizaĵo restas 'neŭtrala' pri murdo de infanoj, pri perforto de knabinoj, pri Idismo, pri mortigo de maljunuloj kaj malfortuloj pro malsato, pri torturo. Ĉiu havas opinion, sintenon pri temoj tiaj, pri kiuj ĉiu honestulo deklaras sian opinion.

Mi estas ĝispiede neŭtrala pri futbalaj konkursoj, pri harstiloj, pri virinaj parfumoj (same pri viraj!), kaj mi obstine insistas pri mia rajto neŭtrali. Feliĉe, neniu devigas min elekti aŭ decidi pri unu aŭ alia.

Sed malsame pri justeco, demokratio, kontraŭidismo, paco, malhavo. Pri tiuj temoj mi estas ĝisdente neneŭtrala kaj mi insistas, ke ankaŭ miaj amikoj, miaj familianoj, miaj samideanoj deklaru sian pozicion.

Sed kiel distingi inter la temoj, pri kiuj oni deklaru sin, kaj tiuj, pri kiuj oni rajtas neŭtrali? Jen la demando, jen la pinĉo, kiun timas Universala Esperanto-Asocio, kiun timas la esperantanaro.

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation