Neciklopedio
El Neciklopedio
"Neciklopedio venkos."
~ La unua Neciklopediisto pri Neciklopedio
"Eheu! Nolite eis scribere in Necyclopaedia, quod nos tantum loqui scimus quam viri forti clarique."
~ Romia Neciklopediisto pri Neciklopedio
"Rido abundas en la buŝo de la stultuloj"
~ Mi pri Neciklopedio
Neciklopedio estas verko kiu kunigas asertojn kiuj aŭ estas ĝustaj aŭ estas io, kion neniu kredas. La ideo verki Neciklopedion venas de tio, ke en Enciklopedio (kolekto de malĝustaj opinioj) kutime estas multaj kontraŭdiroj.
La ideo de Neciklopedio estas kunigi ĉiujn asertojn kiuj ne povas esti en Enciklopedio. Neciklopedio do estas kunigo de ĉiuj asertoj, kiuj ne estas malĝustaj opinioj de iu ajn. Do aserto en Neciklopedio aŭ estas ĝusta, aŭ estas io, kion neniu kredas. Statistike en Neciklopedio aperas malpli da kontraŭdiroj ol en Enciklopedio, sed tamen aperas kelkaj.
Ankaŭ ekzistas parodio de la projekto verki Neciklopedion: La Vikipedio.
Vidu ankaŭ:
- Fikipedio (por liberaluloj)
- Naziklopedio (pli konservisma)
Uzataj lingvoj: Alkoholo | Batalo | Chuck Norris | Eŭropanto | Fikado | Lingvafrankao | Marĥuano | Transpiranto | Zombia
Strangaj lingvoj:
Arcaicam Esperantom |
Creola Clasiquoma |
Latino |
Loglio |
Marparolo |
Neciklopedio |
Sanskrito |
Volapuko
Neuzataj lingvoj: Angla lingvaĉo | Ĉina lingveto | Esperanto | Esperanton | Franca (dialekto) | Ido | Rusa inversigo | Tokipono


