Neciklopedio:Bonvenon al la Neciklopedio
El Neciklopedio
La Neciklopedio (angle: Uncyclopedia) estas projekto por la konstruo de libera reta enciklopedio de humoro en multaj lingvoj. Ĉiu povas kontribui per sia scio (homoro). Ekde komenco ĝis hodiaŭ tiel estiĝis 71 artikoloj en la esperantlingva versio.
Ĉiuj — inkluzive de ĉiu leganto kun aŭ sen aliĝo — povas redakti ĉiun artikolon, korekti lingvajn erarojn, pligrandigi artikolojn, skribeti, aŭ skribegi. La Oftaj demandoj klarigas kiel redakti paĝon kaj aliaĵojn. En la paĝo Lastaj ŝanĝoj aperas la ŝanĝoj.
Ĉiu povas kontribui libere, ĉar Neciklopedio estas komunuma projekto, ne finita verko, kaj ĝi senĉese ŝanĝiĝas. Se vi ŝatas kunlabori pri iu certa temo, kontrolu nian ĉefpaĝon, kie estas listigitaj la ĉeftemoj kun subtemoj.
Tiuj, kiuj taksas la Neciklopedion altkvalita malgraŭ ĝia libera redaktado, skribis respondojn al kritikoj.
Enhavo |
[redaktu] Bonvenon al la Neciklopedio!
Vikipedio estas la unua (sukcesa ?) provo en la historio de Esperanto krei veran enciklopedion en Esperanto, ne nur pri nia lingvo - dank' al la reto! Helpu nin kaj al la tuta Esperantujo verkante kaj redaktante artikolojn, kaj vi estos fama (nu, eble ne, sed tamen grava por la plua kreskigo de Esperantujo). Ĉiukaze vi povas meti vian nomon en la liston de kunlaborantoj kaj raporti pri viaj kontribuoj sur via uzanto-paĝo.
[redaktu] Graveco de la Neciklopedio
La Esperanto-Neciklopedio estis kaj estas tre malgranda. Nun ĝi havas 71 artikoloj!!! Ni scias ke ĝi estas relative malmulte sed ni diligente laboras kaj skribas. Certe Neciklopedio havos pli kaj pli artikoloj.
La Neciklopedio estas grava por Esperantujo:
- Ĝi ofte montras al alilingvaj uzantoj de la Uncyclopedia, ke koncerna artikolo ekzistas ankaŭ en Esperanto - ja "Esperanto" alfabete troviĝas tre oportune inter "English" kaj "Francais". Kelkaj homoj jam varbiĝis por Esperanto danke Vikipedio, Neciklopedio varbiĝas ne tiel multe! Bv. helpu nin varbiĝi novulojn!
Indas, ke ni volas rapide pli kaj pli grandigu la vikipedion: Ĉiukaze ni bezonas tian verkon - kaj ju pli rapide ni faras ĝin, des pli da renomo ni kolektos dume en la ekstera mondo!
Se vi volas helpi diskonigi la Neciklopedion kaj varbi novajn kunlaborantojn - jen kelkaj ideoj kiel disvastigi la vikipedion.
[redaktu] Kun salutnomo aŭ simple (komence) anonime
Se vi ŝatas, klaku la paĝon Ensalutu kaj elektu tie salutnomon (ekzemple: Chuck SMITH). Ni ne preferas, ke vi uzu vian veran nomon, ĉar la Neciklopedio ne estas profesia projekto (aŭ profesia projekto de neprofesia mondo), tiel vi certe uzos alian salutnomon. Vi povas kontribui ankaŭ anonime, do sen antaŭe elekti salutnomon, tuj kontribuante!
[redaktu] Aldoni al la diskuto
Ne timu redakti paĝon - sed se vi ja timas, skribu vian komenton aŭ proponon en la "diskuto"-paĝon, kiu rilatas al la paĝo. Ĉiu artikolo povas havi "diskuto"-paĝon; vi kreas ĝin aŭtomate, se vi sendas la unuan diskuto-kontribuon.
[redaktu] Redakt(et)i artikolon
Se vi vidas plibonigendan artikolon (laŭ iuj homoj tio estas ĉiuj, ĉu ne?) kaj kuraĝas redakti, vi bonvenas klaki "redaktu", tute supre. Tiam la teksto reaperos en alia formo kaj vi povos korekti la enhavon, lingvaĵon aŭ ekzemple verki novan alineon. Ĉiuj, kiuj laboras en la Vikipedio aŭ interesiĝas pri ĝi, plu influos ĝian evoluon. (Se vi timas tion, eble komence ne verku tro multe kaj unue atendu dum kelkaj tagoj, ĉu iu alia kontraŭstaros al via redaktado.)
[redaktu] Krei novan artikolon
Se vorto aŭ frazo estas markita kiel ligilo, sed havas ruĝan koloron (anstataŭ la kutima blua koloro), tio signifas, ke neniu paĝo ekzistas pri tiu temo. Tiam vi povas verki artikolon pri tiu temo! Simple alklaku la ruĝan ligilon, kaj aŭtomate kreiĝas nova paĝo, kiun vi povas ekredakti.
Unu simpla metodo por ekredakti: Vi prenas la tekston de konvena alia jam ekzistanta paĝo (klakante tie al "redaktu") kaj enmetas tiun tekston en la redakto-fenestron de la nova paĝo. Vi ŝanĝos tion nun al via nova teksto kaj plurfoje kontrolas per "Antaŭrigardu", la butono sube. Se vi serĉas enhavon, eble simple traduku la komencajn liniojn el la koncerna WP-artikolo en via aŭ alia lingvo. Fine kuraĝe premu "Konservu ŝanĝojn"! Gratulon!
[redaktu] Oftaj demandoj, helpopaĝo
Nun bonvolu legi la paĝon Oftaj demandoj kaj la helpopaĝojn.


