Nederlanda politiko kaj administrado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Bedaŭro kaj ĉagreno ŝuldon ne kovras"

~ Zamenhof pri debetoj de Ordeno

"Esque noi es idiotes?"

~ Okcidentalisto

"Maak de pagina "Nederlandse beleid" op deze wiki! Zie ook de lijst met gevonden zoekresultaten"

~ Nederlandano pri nederlanda politiko

Nederlanda politiko kaj administrado estas gravega afero, ĉu ne?


[redakti] Ordeno de la Granda Furunko

Nedorlando estas regata de Kavaliroj de la Ordeno de la Granda Furunko. La Ordeno de la Granda Furunko (OGF) estas honoriga societo por rekompenci meriton de homoj elstare helpintaj al la nerdolanda regno. Ĝi estras Nederlandon, de ili estas elektita "Ŝia Alta Moŝto la NerdReĝino".
1900-proks-societo-varsovia

La OGF ĉirkaŭ 1900

[redakti] Historio

Tiu ordena komunomo, estiĝinta dum la krucmilitoj, estis fonditaj originale por protekto, akompano kaj prizorgo de la furunkoj de pilgrimantoj al la Sankta Palestino. Laŭ legendo, ĝia fondanto, Raymond Schwartz, post longan pilgrimado al Zamenhof-tombo frotetis sian dekstran sidvangon kaj konstatis simple: „mi kredas, ke mi akiris furunkon sur maloportuna loko“, tio igis ke li volis fondi la ordenon por la kuracado de pilgrimantaj pugoj.

En 1183, la kuracisto Suero Fernandez Barrientos aliformigis ĝin en militistan ordenon kaj arogis al si la titolon "Majstro". Fakte kaŭzo de lia morto estis postaĵo trafita de furunkoj.

La furunkanoj havis gravan financan kaj sendependan imperion. Nuntempe ili estras nur Nerdolandon.

[redakti] Ordena vesto

La kavaliroj portas blankan matelon kaj verdan vestaĵon sur la kapo kaj la ŝultroj. Ili portis oran furunkon farita el malgrandaj konkoj ligitaj per nodoj de kiuj pendis medaliono reprezentante esperantistojn mortigante la idistojn.

[redakti] Gazetaro

En la ĉefaj gazetoj de N- oni ĉiam retrovas la nomon de Dreves Uitterdijk, la pioniro de E en tiu lando kaj ĝis hodiaŭ la firma kolo­no, kvankam ŝajnas, ke li jam de multaj jaroj ne plu konsentas pri la agado de la nunaj gvidantoj (en 1926 li eĉ fondis konkurencan Nederl. E-asocio­n). La unua gazeto kiun li eldonis, estis La Holanda Pioniro. Sekvas prop. gazetoj: E-Bulletin, Weekblad E, Nederland-E, Semereto, Wereldtaal, ĉar oni de komenco tre favoris la pro­pagandon kaj pro tio en N. estas io­mete tio, kion oni povas nomi: E-mo­vado. La neŭtrala E-Societo "La Est­onto estas nia" havis kiel oficialan organon ĝis 1921. La Holanda Pioni­ro-n kaj de jan. 1932 ĝis hodiaŭ Nederlanda E-isto-n. Intertempe aperis nur kiel "organoj de la nederlanda E-­movado" Holanda E-isto, Holanda E-­Pioniro kaj kelkaj grupgazetoj (Utreĥ­ta, Dordreĥta E-isto kpt.). Rimarkin­da estas la laborista movado kun Fra­teco, Laborista E-isto: Arbeider E-ist, Intermembra Informilo, Nederlanda Laborista E-isto kaj deko da grupga­zetoj. Trian komplekson formas la re­ligiaj gazetoj kun Nederlanda Katoliko, kiu aperas de jan. 1910 ĝis hodiaŭ, Mededelingen en 1922 kaj Kristana Gazeto.

[redakti] Partioj

Inter 2006 kaj 2010 ekzistis en Nederlando la Partio de la Karitato, Libereco kaj Diverseco, fondita de tri pedofiliaj aktivuloj, inter kiuj Ad van den Berg, prezidanto de la asocio Martijn, kiu inkludis inter la ĉefaj celoj de ĝia programo la nuligon de la aĝo de konsento kaj permeso de Infana pornografio.

La Partio de la Karitato, Libereco kaj Diverseco (nederlande Partij voor Naastenliefde, Vrijheid en Diversiteit, mallongigita kiel PNVD) estis nederlanda politika partio sen parlamenta reprezentado, oficiale fondita la 31-an de majo 2006 de tri pedofiliaj aktivuloj. Ĝi sin difinis kiel hom-liberala kaj sia moto estis sapere aude ("kuraĝu pensi" en la latina), devizo de la kleruloj laŭ Kant. Ĝia deirpunkto estis denunco de senŝanĝa socio kie la civitanoj kondutas kiel aŭtomatoj kaj kapablas nek pensi per si mem nek oponi al la regantaj ideoj. La programo de PNVD aspiris maksimumigi diversecon de opinioj kaj vivstiloj, respekton al individuaj diferencoj kaj liberecon de pensado. Malgraŭ tio, ke ĝiaj aktivaĵoj estis tre limigitaj, la partio estis centro de polemiko ekde sia kreo pro la proponoj de sia programo koncerne al sekseco, kiuj inkludis inter alie progresivan abolon de la aĝo de konsento kaj legalizadon de infana pornografio.

Ĝi neniam partorpenis iun balotadon. En 2006 ĝi ne sukcesis kolekti la minimuman nombron da subskriboj postulataj de la nederlanda pribalota leĝaro kaj ne povis partopreni la parlamentan balotadon. Ĉar en 2010 ĝi ankaŭ ne atingis la necesajn subskribojn, la partio malfondiĝis.

[redakti] Kanabo

En Nederlando, la uzo kaj vendo de kanabo estas kontraŭ-leĝa sed tute ne punata; ĝi povas esti aĉetita nur en "coffee shops" [kofii ŝops], vendejoj kiu havas propran specialan permesilon por tiu komerco.

La leĝo permesas konsumon sed dum konsumo en privataj ejoj estas tolerata, fumi en publikaj ejoj devus esti reĝita : ne disturbo al publika ordo, ne konsumo antaŭ neplenaĝuloj (lernejo, publikaj transportoj). En specialaj okasoj, ĉefurbestroj povas reĝigi la konsumon de drogoj strate.


Content Navigation