Nederlando

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Nederlando estas plena, oni diras"

~ Usonano pri Nederlando

"Nederlando estas tute dezerta"

~ Ĉino pri Nederlando al supra usonano

"Nederlando estas enua fekaĵo!"

~ Nederlandano

"Eksplodema kiel pulvo"

~ Zamenhof pri Nederlandano


Nederlando (nacilingve Germania Inferior, t.e., "Duaklasa Germanio"), estas ofta mistajpo por "Nerdolando", kiu estas lando de nerdoj. Ĝi estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Morda Maro (kun senplaĝa marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio. Ĝia ĉefurbo estas Hamstrodamo kaj nacia moto estas: Je Maintiendrai votre pénis (Mi firmtenos vian penison).
Nacia Blazono


Ĉiuj viroj en Nerdolando estas vegetaranoj aŭ veganoj kaj ne seksumas, pro tio, viroj el aliaj landoj estas importataj por fertiligi virinojn dum la viraj nerdoj (ankaŭ nomataj "nefikantoj") verkas en Vikipedio. Pro tio Nederlando estas unu el la plej dense loĝataj landoj en la mondo, ĉefe de turistoj (viroj aŭ lesbaninoj), kiuj amas blondulinojn.
Tipa nerdolandino atendas viziton de turisto


Kompreneble, oficiala lingvo de Nerdolando estas Esperanto.

Enhavo

[redakti] Sporto

La ĉefa sporto de Nerdolando estis ŝako, ludado de iu stranga klasika instrumento, kiel la fagoto, aŭ similaĵo, sed post la kriado de kompuliloj, oni multe preferas The Sims.

"Se ŝako estas sporto do onanio estas atletiko"

~ alilandano pri Nerdolandaj sportoj

[redakti] Ekonomio

Tie oni povas aĉeti bonan kanaban ĉigaredon, preskaŭ tiu bona ol en Jamajko. Alia ekonomia agado estas la prostitucio, tre fama. Nur ene de Nerdolando oni povas mendi rusinon pagante 15,50 eŭrojn!

Pro tiuj ekonomiaj agadoj, Nederlando estas ĥaoso en multaj kapoj.

[redakti] Politiko

Nedorlando estas regata de Kavaliroj de la Ordeno de la Granda Furunko, de ili estas elektita "Ŝia Alta Moŝto la NerdReĝino".


[redakti] Historio

Antaŭ ol 1 jaro, la 16-an de augusto 2008, en Dresdeno, Nerdolando estis kreita, dum la 4-mila Universala Kongreso de Esperanto, sekve estas historiaj kaj ideologiaj ligoj inter la Nerdolando kaj Esperanta movado. Vere, Nerdolando estas la unua kolonio de Esperantujo.
Nederlanda Soldato (jes, LI estas viro!)

Kompreneble Germanio invadis Nerdolandon.

Nuntempe la revuo de UEA post kvin jaroj en Slovakio denove estas presata en Nerdolando - por ŝpari monon.

[redakti] Geografio

Nederlando estas konstruata sur grandan balonon de gaso. La poldero estas la regiono, kiun en Nederlando oni rehavigis el la maro. Aliaj partoj de la lando ankoraŭ restas sub la maro.