Nekotizulo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2049 x Ĉi tiu artikolo estas pri Esperanto-movado*

Pagu vian kotizon kaj kriu "Vivu Zamenhof"

*Rimarku: kritikemo danĝeras en Esperantio. Publike kritiki povas kaŭzi al vi ricevon de merdpluvo.

"Kiam mi demandis, kial ili ne pretis pagi modestan kotizon por uzi tian retservon, oni rigardis min kvazaŭ frenezulon"

~ Stephan B. Webanck

"Almozoj ne malriĉigas"

~ Zamenhof pri nekotizuloj
Esperanto

"La vorto de Dio kaj Lia graco estas kiel migranta pluvelverŝiĝo, kiu ne revenas tien, kie ĝi iam estis"

~ Lutero pri nekotizulo

"Esetleg erre gondolt: Nekrotizáló"

~ hungara Guglo pri nekotizulo

"Oni povas ludi kun la vortoj kaj literoj"

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Huch vIHutlhmo' vIta'laHbe'."

~ Klingono pri kotizo
AVERTO: la sekva artikolo enhavas kelkajn kritikojn de la nuntempa Movado, UEA kaj la Estraro. Ni tute ne volas ofendi iun ajn de la tradicia Movado. Sciu, ke ni profunde kaj kore admiras vian sintenon kaj laboron.
Nekotizulo estas pekulo, kiu ne pagas kotizon al sia esperanto-societo. Ankaŭ tiuj, kiu provas ĉeesti kongresoj de Esperanto sen pagi la kotizon estas nekotizuloj, kaj ankaŭ meritas la punojn de infero.
AbuGhraibAbuse-standing-on-box

Nekotizulo pun[i/a]ta


La komitato de UEA en sia vendreda kunsido en Pekino aprobis la buĝeton de la asocio kaj altigis la bazan kotizon. Iuj membroj decidis ne re-membriĝi pro tio, ke ili ricevis malbonajn servojn, sed ankaŭ ke oni ne petis eks-membrojn re-aliĝi. Kutime oni sendis du memorigilojn al eks-membroj, unue en aprilo- majo-junio, kaj denove en septembro-oktobro, sed tion oni ne faris dum la lastaj jaroj. Sed, tiuj motivoj ne taŭgas por senkulpigi la pekulojn, ĉar ili devas nepre pagi kotizon, aŭ esti kondamnindaj al infero!

Karitatemaj homoj povas eltiri nekotizulojn el inferon pagante kotizojn por ili.

[redakti] Baf-leteroj

Persekutis nekotizulojn per baf-leteroj estas grandan plezuron. Diras Izumi Yukio:

[...]Unu fojon mi forgesis pagi la jarkotizon al la Asocio kaj ricevis baf-leteron de brak-braka amiko Simo Milojević, kiu, deĵorante en la Centra Oficejo, hazarde ekrimarkis mankon de mia nomo en la membrolisto.
Kiam mi skribis al li, ke mi do jam pagis la kotizegon por dumviva membreco, Simo respondis pri sia bedaŭro, ke li ne plu havos ŝancon sendi al mi alian baf-leteron [...]
Nova Espero

[redakti] Nekotizeco

Kia estas senco de tia senkotiza membreco? Kion ricevas UEA de ĝi kaj kion ricevas senkotiza membro? Por UEA tio estas neniu profito (krom "fieri" pri aldona membro), dum ĝi estas kosto prilabori datumojn de tia membro. Kaj kion ricevas tia membro? Supozeble samon, kion ricevas ne-membro, ĉar ja ili same nenion pagas. Se la senkotiza membro ricevus iun servon (ekzemple retan revuon), tio estus plene neracia, ĉar tiel la organizo efektive farus malfaciligon al homoj, kiuj volas ricevi tiun retan revuon per devo membriĝi (kion ne nepre homoj emas fari). Se ili ne ricevu servojn - kial ili membriĝu?

[redakti] Dumviva nekotizeco

Dumviva nekotizulo estas indiviua membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu deklaras intencon fari specifan kontrakton inter si kaj la asocio: la individuo ne pagas iom ajn de la kotizo por individua membro de UEA en iu ajn kategorio, kaj la asocio kompense deklaras ne konsideri la personon individua asocia membro dum la tuta daŭro de ties vivo. Parto de la kontrakto estas la sindevigo de la asocio, dum la vivo de la dumviva nekotizulo, ne sendi al ties privata adreso ĉiujare la jarlibron de UEA nek tuj post ties eldono (laŭ momenta stato 11-foje jare) la revuon Esperanto. La jaroj de UEA-membreco ĝis la decidiĝo iĝi dumviva nekotizulo ne gravas, kaj jam pasintece pagitaj membrokotizoj ne rabateblas al la dumviva nekotizulo. La kontrakto do kompare al ĉiujara nepago de membrokotizo povas esti avantaĝa por la membro, se la persono estas juna, havas antaŭ si longan vivon, intencas pli ol 25 jarojn resti nekotizulo de la tegmenta Esperanto-asocio, kaj se UEA tre eble malfondiĝos. Tamen ĝenerale plimulto el la personoj kiuj iĝas dumviva nekotizulo de UEA ne kalkulas tiom sobre, sed konsideras la nepagon de tiom alta kotizo idealisma signo de senrezerva kontraŭstaro de la asocio UEA - negrave kiel evoluos la estonto.

[redakti] Hodiaŭ

Hodiaŭ multaj homoj ne plu kotizas por ricevi paperan gazeton - ili aĉetas komputilon kaj legas la informojn rete...

Chu vi jam lacighas

[redakti] Amikeco

Dum Esperantisto subskribis sian nomon al ĉeko, lia edzino demandis: "Kien irus viaj Esperantistaj amikoj, se vi ne pagus?" Li respondis, "Se mi estus paginta por aĉeti amikojn, mi ja postulus redonon."

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj