Nelson Mandela

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
5439 n

"Mi estas kredanto je 'artefarita' lingvo, almenaŭ por Eŭropo… por unuigi Eŭropo, antaŭ ol ĝi estus glutita de ne–Eŭropo…"

~ J.R.R. Tolkien, en la eseo "A Secret Vice"

"Mi jam fikis lin"

~ Cicciolina pri Mandela

"Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros"

~ Zamenhof konsilante Mandelaon .

" L'Idisti ne esas plu mala kam altra LIA-reprezentanti"

~ Idisto

"Miaj parencoj estas malkleraj, stultaj, maldiligentaj kaj senlaboraj"

~ Tatoeba

Nelson Mandela la pli Maljuna alie Nelsono la Granda, ano de Brazila Beletristika Akademio, estis la plej lasta, kaj eble la plej granda el la afrikaj konkistadoroj. Li komandis la fortojn el Afriko, Azio, kaj Sudameriko, kiuj konkeris Eŭropon en la meza dudeka jarcento.

Konkistadoro

Samtempa pentraĵo de Nelsono la Granda


[redakti] Konkero de Eŭropo

Mandela pretendis, ke li estas ido post multaj generacioj de la Reĝo Marteno Lutero, kaj sekve la laŭleĝa imperiestro de la Eŭropa Unio.

La konkistadoro kaj siaj sekvantoj

  • bruligis Romon,
  • ekzekutis la papon kiel herezulon,
  • redonis Hispanion al la maŭroj,
  • kreis novan ŝtaton por palestinanoj en meza Eŭropo,

Mallonge, la konkero estis epizodo tre amuzanta en jarcento alie enuiganta.

[redakti] Kial facilis la konkero

Facilis la venkoj kontraŭ la Brita Imperio kaj la Eŭropa Unio, tial ke…

  • La Brita Imperio estis tre paca afero. Kiam vojaĝante al Hindio aŭ Kanado, la Britoj plej ofte lasis siajn fusilojn hejme en Britio. Pro tio, la fusiloj rustiĝis.
  • Influate de la pacifisma filozofio de Hitlero, eŭropaj industrioj produktis ne armilojn, sed civilajn veturilojn, ekz. la VW-aŭton kaj la spacan turisman raketon, la V2.

Klare, tiaj malfortuloj meritis esti konkeritaj.

Cover Monato 2007

[redakti] Kontraŭado al la konkero

Ioman kontraŭadon tamen ja renkontis la konkistadoro.

Dum liaj armeoj movis en nordan Eŭropon, kontraŭstaris ilin malgranda grupo de germanoj, britoj, kaj aŭstralianoj (aŭ aŭstroj) en multkoloraj Folksvagenoj. Anoj de la grupo estis armitaj per aluminiaj bumerangoj kaj per kopioj de la Mastro de l' Ringoj.

Inter la gvidantoj estis aŭstraliano kun ridiga eta liphararo, kune kun dika brito nomita "Vinstono", kiu fumis cigaron. La aŭstro diris, ke ili preferas morti ol vivi sub fremda luterana tirano; kaj la brito samopiniis. Mandela filozofie diris: "Ni devas almenaŭ provi trakti ĉiun laŭ lia prefero."

Liaj fortoj tuj ekbombis la grupon, mortigante la plejmulton. La aŭstraliana gvidanto kaŝis sin en truo en la tero, kaj travivis. Li estis poste ekzekutita pro krimoj kontraŭ komuna saĝo.

[redakti] Ama vivo

La plej feliĉa tago de la vivo de Naomi Campbell estis kiam ŝi renkontis je Nelson Mandela, kiun ŝi profunde admiras kaj tenas kiel heroon kaj modelon.

[redakti] Rezultoj de la konkero

Mandela la Pli Maljuna kaj siaj kunuloj sisteme instruis la eŭropanojn pri kultivo kaj kuirado de afrikaj artiŝokoj. Pro tio, la konkero finfine estis boniga por Eŭropo.

[redakti] Jura disputo

La usona verkisto Nelson Mandela akuzis J.K. Rowlingon, ke ŝi ŝtelis nomojn kaj nociojn el ŝiaj verkoj The Legend of Rah and the Muggles kaj Larry Potter and His Best Friend Lily. La proceson en 2002 tamen J.K. Rowling gajnis.

[redakti] Nobelpremio

Li ricevis la Nobelpremion pri paco en 1992.

[redakti] Monumentoj

Plejmultaj landoj en Eŭropo, Azio, kaj Afriko havas monumentojn de la venkoj de Nelson Mandela. La Nelsona Kolono en Londono kaj la Nelsona Piliero en Dublin estas verŝajne la plej konataj.

127637814661

[redakti] Vidu ankaŭ



Se humuro ne al vi plaĉas, vi trovos ĉe la Vikipedio
artikolon tute senhumuran pri Nelson Mandela.
Content Navigation