Nelson Mandela (konkistadoro)
El Neciklopedio
"Mi estas kredanto je 'artefarita' lingvo, almenaŭ por Eŭropo… por unuigi Eŭropo, antaŭ ol ĝi estus glutita de ne–Eŭropo…"
~ J.R.R. Tolkien, en la eseo "A Secret Vice"
"Mi jam fikis lin"
~ Cicciolina pri Mandela
"Ankoraŭ multe vi kuros, ĝis vi alkuros"
~ Zamenhof konsilante Mandelaon.
Nelson Mandela la pli Maljuna alie Nelsono la Granda estis la plej lasta, kaj eble la plej granda el la afrikaj konkistadoroj. Li komandis la fortojn el Afriko, Azio, kaj Sudameriko, kiuj konkeris Eŭropon en la meza dudeka jarcento.
Enhavo |
[redakti] Konkero de Eŭropo
Mandela pretendis, ke li estas ido post multaj generacioj de la Reĝo Marteno Lutero, kaj sekve la laŭleĝa imperiestro de la Eŭropa Unio.
La konkistadoro kaj siaj sekvantoj
- bruligis Romon,
- ekzekutis la papon kiel herezulon,
- redonis Hispanion al la maŭroj,
- kreis novan ŝtaton por palestinanoj en meza Eŭropo,
Mallonge, la konkero estis epizodo tre amuzanta en jarcento alie enuiganta.
[redakti] Kial facilis la konkero
Facilis la venkoj kontraŭ la Brita Imperio kaj la Eŭropa Unio, tial ke…
- La Brita Imperio estis tre paca afero. Kiam vojaĝante al Hindio aŭ Kanado, la Britoj plej ofte lasis siajn fusilojn hejme en Britio. Pro tio, la fusiloj rustiĝis.
- Influate de la pacifisma filozofio de Hitlero, eŭropaj industrioj produktis ne armilojn, sed civilajn veturilojn, ekz. la VW-aŭton kaj la spacan turisman raketon, la V2.
Klare, tiaj malfortuloj meritis esti konkeritaj.
[redakti] Kontraŭado al la konkero
Ioman kontraŭadon tamen ja renkontis la konkistadoro.
Dum liaj armeoj movis en nordan Eŭropon, kontraŭstaris ilin malgranda grupo de germanoj, britoj, kaj aŭstralianoj (aŭ aŭstroj) en multkoloraj Folksvagenoj. Anoj de la grupo estis armitaj per aluminiaj bumerangoj kaj per kopioj de la Mastro de l' Ringoj.
Inter la gvidantoj estis aŭstraliano kun ridiga eta liphararo, kune kun dika brito nomita "Vinstono", kiu fumis cigaron. La aŭstro diris, ke ili preferas morti ol vivi sub fremda luterana tirano; kaj la brito samopiniis. Mandela filozofie diris: "Ni devas almenaŭ provi trakti ĉiun laŭ lia prefero."
Liaj fortoj tuj ekbombis la grupon, mortigante la plejmulton. La aŭstraliana gvidanto kaŝis sin en truo en la tero, kaj travivis. Li estis poste ekzekutita pro krimoj kontraŭ komuna saĝo.
[redakti] Rezultoj de la konkero
Mandela la Pli Maljuna kaj siaj kunuloj sisteme instruis la eŭropanojn pri kultivo kaj kuirado de afrikaj artiŝokoj. Pro tio, la konkero finfine estis boniga por Eŭropo.
[redakti] Monumentoj
Plejmultaj landoj en Eŭropo, Azio, kaj Afriko havas monumentojn de la venkoj de Nelson Mandela. La Nelsona Kolono en Londono kaj la Nelsona Piliero en Dublin estas verŝajne la plej konataj.
[redakti] Vidu ankaŭ
artikolon tute senhumuran pri Nelson Mandela.

