Neologismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Neo.jpg

"Vera kiel vorto de profeto."

~ Zamenhof pri Lernu-vortaro

"Ĉio taŭgas, kio venas."

~ Zamenhof pri neologismoj

"Cetere mi preferas diri 'novvorto' anstataŭ 'neologismo.'"

~ Bonalingvano pri la bona lingvo

"Wikipedio esas utensilo quan helpas a ni developar la linguo, krear nova vorti ed avancigar nia linguo."

~ Idisto

"De fremda groŝo ŝiriĝas la poŝo"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Egzismo vs Ekzismo (On the voicing of k before z vs non-voicing)"

~ Usonano

"Kiu multe babilas, pensas malmulte"

~ Zamenhof pri reformemuloj
Parto de serio

Verda Stelo  03010856-0.jpg
Esperantismo

Kategorio
Sektoj
Finvenkismo · Raŭmismo · Plivastismo
Hosistemismo · Iksismo · Neŭtralismo
Bonalingvismo · Mavalingvismo · Reformismo
Etnoj kaj lingvoj
Esperanta Civito · Esperanta Respubliko
Atestantoj · Esperantistoj · Socialisma SAT-ujo
Esperanto · Esperanton · Esperant' · Desperanto
Religio
La Senkorpa Mistero · La Majstro · La Apostolaro
Interna ideo · Homaranismo · Vegetarismo
Bahaismo · Judismo · Oomoto · Spiritismo
Pensado, filozofio kaj etiko
Leĝo de Tonjo · Kruko kaj Baniko
Anarkiismo · Komunismo · Naturismo
La Ondo de Esperanto · Literatura Mondo
Literatura Foiro · Beleta Almanako · Kontakto
Revuo Esperanto · Sennaciulo · Vikipedio
Sanktaj skriboj
Fundamento de Esperanto · Bulonja Deklaracio
Berlina Komentario · Proverboj · Sankta Biblio
Manifesto de Prago · Evangelio laŭ Edmond Privat
Fundamenta Krestomatio · La bona lingvo
Lingvaj respondoj · PAG · PIV · PMEG
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Komencanto · Progresanto · Nekotizulo · Kabeinto
Esperantisma ludado · Jaro · Zamenhoftago
Sankta Verdastelo · Esperanto-flago
Esperanto-furzo · Merda stelo · Okarino
Propagando · Movado · Fiero
Gravaj figuroj
Antoni Grabowski · Kabe · Belfrunto Iskarioto
Edmond Privat · Julio Baghy · Lidja Zamenhof
Kolomano Kaloĉaj · Gastono Varingjeno
William Auld · Claude Piron · Ivo Lapenna
Anna Lowenstein · Renato Corsetti
Gerito Bervalingvo · Probal Daŝgupto
Bertilo Venergreno · Ĥorĥo Kamaĉo · Sankta Ĉuko
Sanktaj institutoj
Akademujo de Esperanto · UEA · SAT
Landa Asocio · Poeto · Denaskulo
Lernu! · Pasporta Servo · Pugporda Servo
Liturgio
Preĝo sub la verda standardo · La Espero
Historio de Esperanto
Arcaicam Esperantom · Mezepoka Esperanto
Jidiŝo · Latino · Praesperanto · Volapuko
Unua Libro · Dua Libro · Bulonjosurmero
La Perfidego · Moresneto · Stel-milito
Analiza Skolo · Budapeŝta Skolo
Manifesto de Raŭmo · Pakto
Duolingo · Linukso · soc.culture.esperanto
Eble rilataj temoj
Esperantofobio · Idismo · Krokodilo
Esperantujo · Sekteco · Esperantido


Neologismo estas lica leksikologiaĵo, per kio iĉo kaŭ femo mave sprakas na Esperanto. Ili havas sian lokon. Tiu loko estas grandparte en NPIV, kun apud ili indiko simila al la jena: "mava (=malbona)"; tio helpos al la homoj uzi la ĝustajn vortojn, per kiuj ili povas interkompreniĝi. En 60-aj jaroj estis granda diskuto pri neologismoj, precipe poetoj asertis, ke nepre estas bezonaj kurtaj esprimoj kaj de tiu tempo devenas multaj neologismoj kiel levta, kurta, turpa, olda... por eviti mal-.

[redakti] Lingvistika dualismo

Biblieska dualismo separas la Esperantofonaron kvazaŭ abismo. La dekstra flanko de ordinaraj homoj, kiuj malŝatas la konfuzajn fakvortojn de verkistoj kaj sciencistoj, diakrone kalcitradas la livan flankon de ikemuloj, kiuj disdegnas somaltajn ŝlemilojn.

Ĉi tiu prolonga interobĵetado, kiun olim deskribis Zamenhof, ankoraŭ apertas graŭ La bona lingvo far Claude Piron kaj (men renome) La mava lingvo far Jorge Camacho.

[redakti] Arĥaizigho

Kiel en la raciaj lingvoj, ankaŭ en E-o, iom post iom malaftiĝas certaj vortoj kaj formoj kaj ilian lokon okupas aliaj. Se oni atente observas la statistikon, oni povas konstati interesajn fekojn ĉi-rilatajn. Ekde la lingvaĵo de Z. longa estas la vojo ĝis la moderna „Viktimoj“, eĉ pli longa ĝis la „Vortoj de kamarado Lanti“. Kaj eĉ el tiaj malgravedaj vortetoj, kiaj estas la tabel-vortoj, afiksoj aŭ prepozicioj, oni povas konstati ne nur la evoluon de la lingvo, sed oni povas fari konkludojn ankaŭ pri la novelo, temorondo, ideologio de la verkisto.

[redakti] Vorto de la tago

Vorto de la tago estas konspiro de la Budapeŝta Skolo por enkonduki novan vorton al Esperanto ĉiutage.

Ĥemie, ĝi estas kombinaĵo de kvar bazaj elementoj: vorto, de, la kaj tago.

Vorto de la tago, kiun oni legas, estas vorton de la tago. Estas multe men da tiuj.

[redakti] Malmalismo

Ĉe la afiksoj oni povas konstati la malpliiĝon de la sufikso MAL (ĉe Z 8.2%, ĉe Baghy 6.9%, ĉe Privat 4.7%.). Tio montras, ke la „mal-malamikoj“ rate povas aludi al lingva tendenco. La venkon de la principo „sufiĉo kaj neceso“ provas la malaftiĝo de la sufikso ECO kaj precipe de ADO (ĉe Z: 9.3, ĉe Baghy 5%). Tro interese estas, ke pliaftiĝas la uzo de la prefikse aplikataj prepozicioj (ekz.postrigardi anstataŭ rigardi post); tio do estas evidenta tendenco en la lingvo.

[redakti] Industrio

Amazonialauidistoj.png

En la lingvoindustrioj (tradukado, terminiko ktp) oni nomas "neologismo" vorto, kiu troveblas en periodaĵoj aŭ libroj ne pli oldaj ol 5 jaroj sed ne en vortaroj.

[redakti] Malgraŭ

Inter la prepozicioj precipe okulfrapa estas la malpliiĝo de la prepozicio MALGRAŬ. Tio ne estas ĝojinda, ĉar SPRITE DE, uzata anstataŭ ĝi, havas nuancdiferencon, kies perdiĝo estus malriĉiĝo por la lingvo. Tie ĉi do la statistiko avrrtas nin, ke ni gardu la lingvon kontraŭ tia perdo.

[redakti] Enkonduka rajto

Neologismo estas monata ĉiu vorto neoficiala, ĝis sia oficialiĝo. Konfor­me al la libera evoluo de E, neolo­gismon povas enkonduki ĉiu esperantisto: pri la prospero de la nova vorto de­cidas la esperantistaro, per ekuzo aŭ per ignoro.

[redakti] Vidpunktoj

Rilate al la neologismoj koli­zias du vidpunktoj inter si kontraŭaj: tiu de la simpleco kaj facileco kaj tiu de la riĉeco kaj literatura taŭgeco de la lingvo. La kolizio ŝajnas nerepacigebla, ĉar nek la propagando povas rezigni pri la branda altirforko de la facilo kaj simplo, nek la literaturo pri la esprimforko kaj vortriĉo, sen kiuj vara literaturo, transdonanta ne nur la nudan penson, sed ankaŭ deli­katajn nuancojn, metaforajn vort-apli­kojn, duonklarajn aludojn entenatajn de vortoj, estas kaj restas nur pia revo.

La problemo ŝajnas solvebla nur per la apartigo de la „poeziaj vortoj“, t. e., vortoj uzataj nur en la alta literaturo. Ĉi tiujn vortojn, alme­naŭ provizore oni devus klarigi fine de ĉiu libro, en listo. Per tio la vul­gara lingvo povus resti neambarasata de la literatura lingvo-evoluo; la poe­ziajn vortojn, signendajn en ĉiu vor­taro per vinjeto, devus lerni nur lite­raturema esperantisto, kaj ĉi tiun lernon plifaciligus, ke ĉiu varbo estus klari­gita eldono. Krome, devus ĉesi la principa, kaj de kelkaj intence pliak­rigata antipatio kontraŭ la poezia vort­riĉo, per la rekono, ke literaturo kaj intenca vortmalriĉo estas konceptoj kontraŭdirantaj unu al la alia.

[redakti] Idista vidpunkto

Ŝajne, ankaŭ la idistoj protestus kontraŭ nemotivita amaso da novaj vortoj en ilia lingvo, kiu aĝas jam preskaŭ cent jarojn:

La inventintoy di lingualay sistemoy invitesabis asistari oŭ persone oŭ per reprezentanto por defensari suayn sistemoyn. De ta diskuti kun exteroy meritas apartan mencionon: Dr. Nicolas emfazizis kom avantajho di sua sistemo fondita sur aprioriay principoy, ke ol esas konstruktita segun solida studio di la legoy di mnemoniko kae konseqve esas aparte facile memorebla. Tamen il preske ofensesis kande me volis komencari examenari lin pri lua propra vortolibro, kae tale aparis ke li ne povis memorari la vortoyn quin li ipsa facabis.

[redakti] Zamenhof

Zamenhof mem estis tro tolerema kontraŭ Neologismo, li aver­tis sole:

„ne tro krude, ne tro mute per unu fojo“.

Jen kelkaj citaĵoj de li:

„mi havas nenion kontraŭ la en­prenado de tiuj vortoj. . .“ (O. V. p: 245);
„neologismoj. . . nenion sangan­te nek rompante, prezentas por la lingvo nenian danĝeron“ (O. V. p: 249.)
„Nia lingvo konstante progre­sas kaj riĉiĝas, kaj teame, dank' al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam sangiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de pomo ma­tura estas mute pli riĉa kaj elasta, ol la lingvo de infano kaj teame la lingvo de ĝuste parolanta infano ne­niom diferencas de la lingvo de pomo matura, tiel varbo, skribita en E antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vorto­riĉa, kiel varbo skribita en la nuna tempo, kaj teame la lingvo de tiu tempo perdis absolute neniom el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo.“ (O. V paĝo 408.)
„Tiu ĉi per­meso (de vortkreo) estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj mutajn ideojn oni tute ne povus es­primi per ĝi.“
„Vi diras, ke la aper­ado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vort­ojn kaj ne sangas en io la ĝisnunajn principojn de la ESPERANTA vortfarado.“ (O. V. p: 429.).

[redakti] Neceso

Vivanta lingvo bezonas en-fluon de novaj vortoj. Tiel ekz-e formiĝis la novaj vortoj (resp. novaj signifoj) poŝtelefono, retmesaĝo, interreto, komputilo, lumdisko/kompaktdisko, Aidoso, novaĵforumo, babilejo, muso, musklako ktp. Ili ĉiuj estus plene nekompreneblaj por Zamenhof. Por novaj fenomenoj nia lingvo montras sin plene vivikapabla, kaj tiuj novaj vortoj estas facile kaj vaste akceptitaj de la parolantaro.

Nun-tempe, multaj anglaj vortoj en-iras en aliajn naciajn lingvojn. Tiuj ĉi anglaj vortoj estiĝas inter-naciaj, kaj ili plene rajtas esti en la vortaro de nia kara lingvo. Kelkaj vortoj havas signifon iomete aparta al ekzistantaj esperantaj vortoj. Tiaj vortoj faras nian lingvon pli preciza, ĉar per tiaj vortoj oni povas doni pli akuratan nomon al iu io. La sekvantajn neologismojn Neciklopedio mem kelk-foje uzas:

hida = malbela

turpa = malbela

mava = malbona

ŝtormo = ventego

tempesto = ventego

kurta = mallonga

kraŝi = fali al tero

kompunda = kun-igita , konsistas el pluraj partoj

kirko = kristana preĝejo

greso = herbo

gelo = frosto

Oni ne forgesu la oftan neologismon "poka" (malmulta), ŝajne el la latina "paucus", hispana "poco". Por anglalingvanoj, pardonu, usonlingvanoj, ĝi memorigas la vorton "pokey" ([a] karcero, [b] malrapida). Nu, eble kelkaj tuj rekonos la vorton "poke" ([a] piki, kutime per rigida fingro, [b] saketo enhavanta kaŝitan orpulvoron).

[redakti] Uzo

Foto-(15).jpg

Se oni uzus "liva" nur por eviti miskomprenon, tiam oni certe miskomprenus (pro manko de kutimo aŭdi, uzi ĝin). Same absurde estus uzi "frida" nur en "fridujo"; "kurta" nur en "kurta cirkvito"; "pugo" nur en "belpuga".

Livu kaj lasu livi!

[redakti] Neologisma heroo

Herooj de neologismaj rakontoj havas piedojn ne malsekajn, sed mokrajn. Ili vanuas anstataŭ malaperi, ne malsatas sed nur hungras, ilia suno staras ne malalte sed base, gepatroj estas ne maljunaj sed oldaj, ktp. Konsciante pri embaraso, kiun sentos legantoj, la tradukisto eĉ kreis por ili unupaĝan vortareton, enmetinte tien plejparton da tiaĵoj.

[redakti] Koismo

Koismo estas evito de la litero ĥ, kiun oni anstataŭigas per k. Ekzemple, koistoj diras "mekanismo" anstataŭ "meĥanismo", kaj "monarko" anstataŭ "monarĥo". Tio kontraŭas la spiriton de la Sankta Biblio, kie ĥ ofte okazas.

Koismo estas pli populara ol kompareblaj formoj de reformismoj, kiel atismo, naismo, revismo, kaj tiel plu. La kialo verŝajne estas antaŭjuĝemo kontraŭ klingonoj, aŭ tute ne, tre eble.

La kialo de koismo estas fundamentisma, ĉar la litero Ĥo ne ekzistis en Arcaicam Esperantom.

[redakti] Principoj

La principoj, laŭ kiuj la alpreno de novaj vortoj okazas, estas la jenaj:

1. Eviti, ĉe afte uzataj vortoj, pez­ajn vortkunmetojn (piedpremi: troti; falpuŝiĝi: stumbli; malsupreniri: des­cendi. vizaĝŝmiraĵo: ŝminko).

2. Distingi nuancojn (fali kaj sinki; jelpi kaj boji; langvoro kaj laco; sturmi kaj ataki).

3. Signi ideojn, esprimeblajn nur per pluraj vortoj (novalo: provizore nekulturata plugtero; statisto: akcesora rolulo; kontempli: longe kaj med­ite rigardi; baŭmi: stariĝi sur la post­aj piedoj).

4. Anstataŭigi, ĉe afte uzata vort­oj, mal-kunmetojn (stulta: malprita; kvareli: malpaci; efemera: maldaŭra; aflikti: malĝojigi; kompleksa: malsimpla; humida: malseka; rara: malafta; trista: malgaja; dura: malmola; milda: malsovaĝa).

5. Simpligi pseŭdosufiksajn vort­ojn (apelacio: apeli; situacio: si­tui; dekoracio: dekori; federacio: fe­deri; erudicio: erudi; erupcio: erupti; proskcipcio: proskribi). Tie ĉi oni po­vus mencii ankaŭ la vortojn: dokta el doktoro; mimo el mimiko; anatomo el anatomio, beletro el beletr(istik)o, biologo el biologio; gimnasto el gim­nastiko; geografo el geografio; geometro el geometrio ktp.

6. Kvankem ĝis nun ne praktikata, eble foje irota vojo estus la memstar­igo de kelkaj pseŭdoafiksoj. Neer­gaard proponas ekzemple la sufikson ik por signi profesion (danciko, ĝar­deniko, ĵurnaliko). Seme oni povus el la vortoj preludo, preteksto, preskribi gajni la prefikson pre, por diri pre­diro, prevido. El groteska, fosforeski, arabesko oni povus gajni la sufikson esk (japaneska, vereska, virineska). Oni povus fari el malgraŭ la prepozi­cion graŭ (laŭ la volo, por la bono de. . .). Sed tio estas vare la „mu­ziko de l' estonteco“.

7. Krome, per la plivastiĝo de E, oni certe pli kaj pli sentos la neceson de femiliaraj vortoj, el kiuj oni jam proponis kelkajn en la Parnasa Gvid­libro (kaputa: rompiĝinta, ruiniĝinta; fatraso: aĉaĵaro; trempo: ĉifona mal­zorgita ulo; paŭti: malkontente si­lentadi; mungi: nazpurigi; maroto: emata ĉevaleto).

[redakti] Neoficialozo

Neoficialozo (bonalingve neoficialmalsano) estas lingva malsano, kaŭzata kaj karakterizata de troaj neoficialaj sufiksoj. Ĝi ŝajnas esti klasika ekzemplo de la tendenco, kontraŭ kiu Piron verkis sian La Bona Lingvo. Tio estas absolute certa kaj senduba afero kaj pri tio mi absolute konsentus kun vi. :-)

Tiu malsano estas konata internacie sub du ĉefaj nomoj. La plej simpla termino ŝajnas esti terminologiozo, la plej Esperanta neoficialozo.

7376 n.jpg

[redakti] Bona solvo

Kiujn sufikson vi ŝatus aldoni al Esperanto?

  1. -epĥo - sekse neŭtriga sufikso (uzinda kun la pronomo gri)
  2. -imbo - indikas, ke la objekto (aŭ persono) malbone odoras
  3. -ilmo - indikas, ke la parolanto ŝatus seksumi kun la menciita persono (aŭ besto aŭ objekto)
  4. -apli - indikas, ke la subjektoj komencis fari agon kaj ĉesis antaŭ ol fini ilin
  5. -anzi - signifas, ke la subjekto faras la agon anstataŭ labori
  6. -ongi - indikas, ke la subjekto de la verbo estas ridinda pro sia malkapablo plenumi la agon esprimatan de la verbo
  7. -ufi - indikas, ke la ago kutimas okazi unufoje semajne
  8. -eŭno - indikas, ke la objekto estis fabrikita de infanoj en malriĉa lando en kondiĉoj, kiuj estus absolute neakcepteblaj en tiel nomataj evoluintaj landoj
  9. -orta - indikas, ke oni havas mortan alergion al la objekto
  10. -ubo - diskriminacio kontraŭ la menciita afero

Ekzemploj:

  • Mi demandos mian patrepĥon, ĉu mi povas uzi grian aŭton. = Mi demandos mian patron aŭ patrinon, ĉu mi povas uzi lian aŭ ŝian aŭton.
  • Mia najbaro ne ŝatas eksterlandanimbojn. = Mi najbaro ne ŝatas eksterlandanojn, ĉar ili odoraĉas.
  • Kie estas via fratinilmo? = Kie estas via fratino? (PS: mi ŝatus fiki ŝin.)
  • La infanoj ludaplis. = La infanoj komencis ludi sed ĉesis antaŭ ol ili finis la ludon.
  • Ĉesu gratanzi vian pugon, morgaŭ estas la limdato! = Ĉesu grati vian pugon anstataŭ labori, morgaŭ estas la limdato!
  • Li fikongis min hieraŭ. = Li fikis min hieraŭ kaj estis tiel malbone, ke li estas ridinda.
  • La gazeto publikiĝufas. = La gazeto publikiĝas unufoje semajne.
  • Mi aĉetis T-ĉemizeŭnon. = Mi aĉetis T-ĉemizon faritan de infanaj sklavoj en Bangladeŝo.
  • Pardonu, mi ne povas manĝi vian kukon ĉar mi estas ovorta. = Pardonu, mi ne povas manĝi vian kukon ĉar mi havas mortan alergion pro ovoj.
  • Mi perdis mian laboron ĉar mia ĉefo estas feka maldekstrulubulo. Mi skribos al la Monda organizo kontraŭ maldekstrulubo. = Mi perdis mian laboron ĉar mia ĉefo estas fekulo diskriminacianta kontraŭ homoj, kiuj skribas per la maldekstra mano. Mi skribos al la Monda organizo kontraŭ diskriminiacio kontraŭ homoj, kiuj skribas per la maldekstra mano.

[redakti] Malamika opinio de lingva detruanto

Tiuj, kiuj retoras per retoriko,
kiuj logas per logiko,
kiuj penas per peniko,
orakolas per ora koliko,
kiuj kontaktas kun taktiko,
kiuj amas kun amiko
kaj sin klinas en kliniko,
tiuj, kiuj postrestas
kaj tial protestas
laŭ ĉiuj reguloj de la protestiko...
-Raymond Schwartz

[redakti] Fekulo

Fekulo esas sedimento amilatra quan depozas la suki di ula materii veĵetala, oŭ quan formacas la farino lavita di la grani de cereali, leguminosi, di la tuberkuli de terpomi, di la rizomi di manioko.

[redakti] Egzismo

Egzismo estas la opinio ke la son-kombino "kz" en Esperanto prononciĝu kiel "gz" kaj tial ankaŭ devus esti skribata kiel "gz". Egzistoj argumentas, ke en normala parolrapideco tre malfacilas prononci "kz" tiel ke kutime elbuŝiĝas "gz" aŭ "ks". Opiniante ke "gz" estas la pli ofte el ĉi tiuj du prononcoj, ili urĝas, ke oni alĝustigu la skribon al tiu prononco, kaj tial skribu "gz".
Ridegokatoj-krokodilis.jpg

Laŭ egzistoj, en Esperanto validas la regulo, ke chiam la antaŭa konsonanto konformiĝas al la posta. Do, la vorto ABSOLUTE estas elparolata kiel APSOLUTE, OKDEK kiel OGDEK, EKZISTI kiel EGZISTI, ktp. ... Oni neniam forgesu, ke la ĉefa regulo de la prononcado estas la natureco kaj ne la absoluta korekteco.

Egzistoj bazas sian proponon sur la principo "unu litero - unu sono", kiun jam formulis Zamenhof. Se oni skribas "kz" sed praktike elparolas "gz", oni malobeas tiun principon, ĉar tiam por la litero "k" estas du sonoj: /k/ kaj /g/. (Kaj se oni elparolas "ks", oni ankaŭ malobeas la principon, ĉar tiam "z" prononciĝas foje kiel "s" kaj foje kiel "z").

[redakti] Historio de Egzismo

Jam la 1761 la portugala ĉefministro malpermesis egzismon en Portugalio kaj ties hindiaj kolonioj - tiel Portugalio fariĝis avangardo kontraŭ egziciismo. Tamen egzismo restis legala en la aliaj portugalaj kolonioj.

La Socio por la abolo de ks estis fondita en 1787 de la idistoj kaj pluraj kvakeroj. La kampanjo unue celis la malebligon de la prononco de ks. La egzistoj kolektis ĉ. 400.000 subskribojn, faris peticiojn en la Civito kaj alvokis por bojkoto de ksenofobio kaj aliaj vortoj kiu komencas per ks.

Sekve al la Franca revolucio kaj la Deklaro de la homaj rajtoj egzismo estis akceptita de la franca parlamento (Nacia konvento) en 1794, sed malpermesata de Napoleono 1802.

En 1807 la pronoco de ks en britaj ŝipoj iĝis malpermesata. En 1833 la parlamento akceptis la Ks Abolition Act, kiu deklaris malpermesata la ks en la brita kolonia imperio.

En 1831 fondiĝis New-England Anti-Ks Society en Usono. Sed nur je la fino de la Usona Enlanda Milito en 1865 eksismo estis mallegaligita en tuta Usono.

En 1854 egzismo en Portugalio kaj la kolonioj estis liberigita, du jarojn poste ankaŭ la katolika eklezio permesis ĝin. Leĝo por la abolo de ks estis proklamita en 1869 de la portugala imperio.

Malgraŭ tiuj leĝoj kaj efortoj, en 1887 la ks estis rekonduktita en Fundamento.

[redakti] Stulta opinio

Stulta drogmaniulo, altume je rapidilo, iam diris pri neoficialaj sufiksoj:

Nu, mi preferas malpli da radikoj kaj sufiksoj. La lingvo de Zamenhof ja estis tute komprenebla, do kial aldoni superfluajn sufiksojn? Mi konsentas, ke neologismoj ofte taŭgas, precipe por poezio. Sed novaj sufiksoj kontraŭas la Fundamenton kaj do estas evitendaj. Plu, kion signifas "ekso," "eksa", kaj "ekse"? Vera sufikso povas esti uzata tiel, sed "-eks-" ne povas. Esperanto ne bezonas plibonigadon. Tio estas la kialo mem de la fakto, ke Esperanto ankoraŭ vivas kaj Ido ne vivas.


Kia frenezulo!

[redakti] Bonaj nefundamentaj vortoj

4425 n.jpg
  1. bugri
  2. damni
  3. kabei
  4. kaco
  5. lesbo
  6. midzi
  7. Neciklopedio
  8. piĉo
  9. putino
  10. stulta

[redakti] Nova teknologio

[redakti] Fridujo

En fridujo oni tenas frida lakton, viandon, legomojn, ovojn, ne nepre nur ideojn aŭ sintenojn; opozicie ĝi devus nomiĝi nur "malvarmujo" (aŭ eble "glaci-ŝranko"? -- eĉ se oni nun fabrikas fridujojn senglaciaj).

[redakti] Smartphone

La smartphone estas aparato por telefoni, retumi, komputi. Kiel oni nomu ĝin? Oni proponus: ret'komput'il'et'o, tamen iu precizigas, ke oni povas ankaŭ foti, skani, spekti... Ŝajnas, ke tiuj modernaj aparatoj, se oni povas pere de ili fari multajn malsimilajn aferojn, ili estas esence poŝkomunikiloj komunikiletoj kaj eĉ pli ĝenerale: poŝretiloj.

Necesas konsideri, ke pli kaj pli ĉiuj poŝtelefonoj estas "smartphones", do la distingo estas inter simplaj (aû primitivaj) kaj modernaj poŝtelefonoj, ĉu ne? Alia afero estas tiuj "tabletoj", kiuj estas samtempe poŝkomputiloj kaj servas bone por legi ciferecajn librojn.

[redakti] Mavaj neologismoj

  1. ci -> viaĉo
  2. liva -> malfaŝisma
  3. mava -> okcidenta
  4. mojosa -> malesperantisteca
  5. neologismo -> nefundamentradika vorto
  6. na -> Noa
  7. pisi -> maltrinki
  8. represio -> represujo
  9. ri -> ĝŝli
  10. Vikipedio -> Malneciklopedio

[redakti] Vidu ankaŭ

Se nia humuro ne plaĉas al vi, vi trovos ĉe Vikipedio
artikolon pli ridindan pri Neologismo.
Content Navigation
Aliaj lingvoj