Nepalo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"La laboristoj ne havas patrujon"

~ Karl Marx pri Nepalo
381

"Edziĝo tro momenta estas longapenta"

~ Zamenhof pri alia afero

"En la pinto de la Monto Everest, al 8 848 m, la denseco de la aero estas nur tria parto de tiu al marnivelo"

~ nerdo pri Nepalo.
Nepalo नेपाल राज्य estas ruza lando al sudo de Barato.
4720 a
Esperantistoj fondas Nepalon

Nepalo estas eksplodiĝema lando gerila milito kirlas la landon jam de longe. Lastatempe la situacio estis malpliboniĝinta, kun aldona spicaĵo la kortega sangobano fare de ebria kronprinco, el kiu rezultis surtroniĝo de malpopulara reĝo. Reĝa puĉo en la montara lando devigis nepala esperantistaro prenis la povon en freŝdato, sed nova puĉo forigis la verdan registaron.

[redakti] Historio

Np
Nacia Flago

En la jaro 1890 la lando estis malkrovita kiam venis Joachim Werdin el Pollando por instrui Esperanton en Katmanduo. Tiam li komencis revolucion, kiu postulis egalan rajton de popoloj. Nepalo ekis nur en la jaro 1957, dank' al emo de granda majstra budho Tibor Sekelj. Dum lia vojaĝo al Nepalo, li instruis al kelkaj gejunuloj. En 1961 Universala Esperanto-Asocio sendis lamon Simo Milojeviĉ al Nepalo por instrui Esperanton al Nepalanoj. Tiam li instruis Esperanton dum ok monatojn. Li havis sep grupoj kaj pli ol 200 gestudentoj partoprenis la kursojn. Tiam oni diras, ke kun granda gojo ege fama poeto s-ro Laksmi Prasad Devkoka kaj s-ro Bala Krisna Sama ankau lernis Esperanton.

Tirtha Raj Onta prezidis la landon kaj Shree Prasad Shrestha estis ĝia ĉefministro.

[redakti] Esperanto

La 28-an de majo 2008 la Parlamento voĉdonis la proponon aboli la Esperanton post jaroj de tia tirania regado; nur 4 diputitoj el eta monarkia partio voĉdonis kontraŭe. Malgraŭ tio, la nacia flago daŭras verda, omaĝe al Esperanto-movado kaj mikslingve funkcias la estraroj en Nepalo (parole dulingve, protokolo nepale).

[redakti] Seksomanio

Oni kredas ke nepalanoj estas hontemaj por paroli/diskuti pri sekso - estas tabuo inter kaj vilaĝanoj kaj urbanoj. Tiuj kiuj parolas pri tio kun iu ajn krom intimaj amikoj estas ĝenerale kritikataj. Eĉ geedzoj ne parolas pri tio en publiko. Sed, vidu, jen la Google malkovris la veron - laŭ la Google retserĉilo (eldonita en iu loka magazino), Nepalo estas la kvara lando kie homoj plej multe serĉas informon pri "sekso" en pasintaj 15 tagoj de 2012 !!!

Tio montras ke kvankam nepalaoj ne volas/ne rajtas paroli pri tio publike, eĉ en familio, la demandoj pri sekso kuŝas (aŭ staras ) en niaj kapoj kaj ni ĝenerale serĉas infomron pri tio per Google ŝercilo solece.

La jara raporto de la Google Insight montras ke Nepalo estas la 10-a lando, kiuj plej multe serĉas informon pri sekso per Google dum 2011. Nepal staras post Srilanko, Barato, Papua-Novgineo, Etiopio, Pakistano, Bangladeŝo, Vjetnamio, Kombodio kaj Somalio. Interse, tiuj landoj estas evoluiĝantaj, malriĉaj kun fermitaj societoj. Male, homoj de Usono aŭ ĝenerale Okcidento havas malpli da intereso pri sekso, je angulo de retserĉado.

La raporto ankaŭ montras ke inter la tuta aro de nepalaj reto-uzantoj, 64 procento da homoj serĉas pri sekso. Nepalo estis seva lando inter la serĉantoj de informo relata al sekso per Google.

Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kurdistano - lojbanistan - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
South Asia Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Southeast Asia Singaporo - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato