Nerdoj
El Neciklopedio
"Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas"
~ Zamenhof
"La negrafika sistemo estas BSDa ligita kun MACH-kerno, dum la grafika faco bazitas sur NEXTstep."
~ Nerdo pri iu ajn, kiun mi ne komprenas
"Latina alfabeto estas teda"
~ J.R.R. Tolkien (alia nerdo)
Enhavo |
[redakti] Nerda lingvo
Nerdoj uzas strangan slangon. Ekzemple, anstataŭ "kojono" ili diras testikon, anstastaŭ "piĉo" ili diras vaginon, urinon anstataŭ "piso", ktp. Ankaŭ ili uzas strangan gramatikon kun troa uzo de gramatikaj reguloj kaj gramatikaĵoj, ĉefe akuzativon[redakti] Utileco
Nerdoj estas tre utilaj por uzi komputiloj, ĝenerale ili estas programistoj aŭ hakeroj.
Du nerdoj babilas: - Hieraŭ mia konatulo rompis servilon... - Ĉu li estas hakero? - Ne, li estas idioto!
[redakti] Al virinoj
Nerdo estas mono, karaj virinoj! Ĝenerale nerdoj gajnas multan monon per komputilaj aferoj, negocoj, patentoj, aŭ, minimume per Nobel-premio, sed vi memoru ke vi devos helpi ilin, ekzemple:
Posttagmezo, ekstere neĝas. Malhelas. En la ĉambro lumas nur la fajro. Juna nerda juristo paroladas kun junulino:
- Diru, kion vi farus, se mi nun kisus vin? - Por tio vi estas tre... - Nu, se tamen?
- Ĉu vi aŭdacus fari tion?
- Mi nur demandas, kion vi farus?
- Mi krie venigus la panjon!
La nerdo, perdis sian bonhumoron, li etendis la manon al sia ĉapelo, peza gemo pro rezigno flugis el lia brusto. - Adiaŭ, kara fraŭlino!
Ŝi iomete gapece rigardis lin, poste ekridis.
- Stulteta viro vi estas, mia nerĉo, ja mia panjo ne estas hejme.
[redakti] Sano
Foje nerdo diris al kuracisto: „Doktoro, mi deziras vivi almenaŭ cent jarojn." „Ĉu vi kutimas manĝi grasajn manĝaĵojn?" „Ne." „Drinki alkoholaĵojn?" „Ne." „Kio pri virinoj?" „Ne." „Kial je la diablo vi volas vivi cent jarojn?"


