Nerdoj
El Neciklopedio
"Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas"
~ Zamenhof
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
"La intelekta vivo en Esperantujo emas aŭ emis esti . . . nu, ne konstante ĉe la plej alta nivelo"
"La negrafika sistemo estas BSDa ligita kun MACH-kerno, dum la grafika faco bazitas sur NEXTstep."
~ Nerdo pri iu ajn, kiun mi ne komprenas
"Latina alfabeto estas teda"
~ J.R.R. Tolkien (alia nerdo)
"So I think neciklopedio is correct in its inclusion of nerd-"
~ krokodilo pri ĉi tiu artikolo
"Laŭ mi ĝi estas nepre leginda"
~ Andreas Kueck ne pri ĉi tiu artikolo, kompreneble
"Mi esperas ke en chi tiu diskuto ni ne tro nerdoziĝas"
~ Istvan Ertl pri bonalingva diskuto pri vorto "nerdo"
Enhavo |
[redakti] Nerda lingvo
Nerdoj (bonalingve ŝtipkapuloj) uzas strangan slangon. Ekzemple, anstataŭ "kojono" ili diras testikon, anstastaŭ "piĉo" ili diras vaginon, urinon anstataŭ "piso", ktp. Ankaŭ ili uzas strangan gramatikon kun troa uzo de gramatikaj reguloj kaj gramatikaĵoj, ĉefe akuzativon. Mil diabloj![redakti] Utileco
Nerdoj estas tre utilaj por uzi komputilojn, ĝenerale ili estas programistoj aŭ hakeroj.
Du nerdoj babilas: - Hieraŭ mia konatulo rompis servilon... - Ĉu li estas hakero? - Ne, li estas idioto!
[redakti] Al virinoj
Nerdo estas mono, karaj virinoj! Ĝenerale nerdoj gajnas multan monon per komputilaj aferoj, negocoj, patentoj, aŭ, minimume per Nobel-premio, sed vi memoru ke vi devos helpi ilin, ekzemple:
Posttagmezo, ekstere neĝas. Malhelas. En la ĉambro lumas nur la fajro. Juna nerda juristo paroladas kun junulino:
- Diru, kion vi farus, se mi nun kisus vin? - Por tio vi estas tre... - Nu, se tamen?
- Ĉu vi aŭdacus fari tion?
- Mi nur demandas, kion vi farus?
- Mi krie venigus la panjon!
La nerdo, perdis sian bonhumoron, li etendis la manon al sia ĉapelo, peza gemo pro rezigno flugis el lia brusto. - Adiaŭ, kara fraŭlino!
Ŝi iomete gapece rigardis lin, poste ekridis.
- Stulteta viro vi estas, mia nerĉo, ja mia panjo ne estas hejme.
[redakti] Amo
Virino amas nerdon ne kiam li donacas al ŝi florojn kaj ŝi ilin flaras, sed kiam li rakontas al ŝi pri specifoj de realigo de FTP-protokolo sub LINUX, dum ŝi sidas kaj ravite aŭskultas.[redakti] Sano
Foje nerdo diris al kuracisto: „Doktoro, mi deziras vivi almenaŭ cent jarojn." „Ĉu vi kutimas manĝi grasajn manĝaĵojn?" „Ne." „Drinki alkoholaĵojn?" „Ne." „Kio pri virinoj?" „Ne." „Kial je la diablo vi volas vivi cent jarojn?"
[redakti] Mortrisko
Nova studanto venas en komunloĝejojn, ricevas ĉambron.
Deĵoranto al li rakontas:
- Antaŭ vi ĉi tie loĝis studanto de ĥemia fakultato, dilegenta estis knabo, tre akurata...
- Kial tiam la granda verda makulo sur la plafono? Ĥemiumado?
- Bedaŭrinde tio estas li mem ...
[redakti] Elektra pseŭdonimo
- Antaŭ ol ekloĝi, diris la nova luanto, mi volus mencii, ke mi estas poeto, sed mi uzas pseŭdonimon.
- Ne estas grave, respondis la luiganta virino, se ĝi ne uzas tromulte da elektra energio.
[redakti] Poeto
- -- Diru al mi, al kiu vi montris viajn poemojn?
- -- Al neniu.
- -- Nekredeble! Kiel vi akiris tiun ekimozon sub la okulo?
[redakti] Vidu ankaŭ
- Freneza sciencisto. Speco de nerdo.
- Komputila viruso. Jen paĝo kreita speciale por nerdoj!
