Nifo
El Neciklopedio
"Maristo timas rifon, kosmisto timas nifon."~ James T. Kirk
"Spaca turismo"
"En eta nifo, ega signifo."
~ Konfuceo
"Agoj kaj Diraĵoj de la Kosmonaŭtoj."
"En bona ordo tra la pordo!"
~ Zamenhof enirante nifon
"Sempre a quel ver c'ha faccia di menzogna
de' l'uom chiuder le labbra fin ch'el puote,
però che sanza colpa fa vergogna…
(Pri tia vero kun aspekto de mensogo,
ĉiam fermu la lipojn la homo laŭeble,
ĉar kvankam sen kulpo ĝi iĝas provoko…)"
~ Dante Alighieri, pri nekutima fluganta objekto.
Nifo — ne identigita fluganta objekto — estas pseŭdoscienca nomo uzata de la aĉaj agnostikistoj por ĉiuj ĉielaj aĵoj kaj uloj, kiujn ili nur duone agnoskas — por anĝeloj, vulkaniaj kaj klingonaj kosmoŝipoj, Superhomo ktp.
Enhavo |
[redakti] Atentu!
Ne konfuzigu Nifon („neidentigita fluganta objekto“) al Nfio (nefluganta identigita objekto). Nfioj ĝenerale estas nur teleroj.
[redakti] Klasigo
Laŭ H. Currie, s-ro Martin havas hobion serĉi ĉiutage nifojn sur la firmamento. Li klasigas nifojn laŭ la formoj. Gravaj klasoj estas:
- flugantaj subtasoj,
- flugantaj fromaĝaj teleroj,
- flugantaj tekruĉoj,
- flugantaj korkoj.
[redakti] Deveno
Nifoj ofte vizitas Eŭropon. Pro tio oni supozas, ke ili baziĝas sur Titano.
[redakti] Kontribuo al vinfarado
Laŭ la raela sekto, la unua ŝaŭma vino sur la tero estis alportita de nifo.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Nifo-detektilo
- Konfuceo
- Paŭlo la Apostolo
- Unua misio al Titano
- Esperantaj proverboj (antaŭe ne troveblaj)


