Nifologio

El Neciklopedio

Alidirektita el Nifo-detektilo
Iri al: navigado, serĉi
1107 n
"Lia cerbo iris promeni"
~ Zamenhof pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Ne fidu fidelulon, fidu propran okulon"

~ Zamenhof pri nifologio

"Iuj kredas je NIFOj, aliaj ne"

~ Tatoeba pri nifologio

"Kion leĝo malpermesas, tio plaĉi ne ĉesas"

~ Zamenhof pri Biblio

"Kio pasis, ne revenos"

~ Zamenhof pri nifoj
526704

"Ie, io nekredebla atendas malkovron"

~ Carl Sagan pri Nifologio

" Mi ne scias pri la vidadoj de nifoj en novembro. Estas tre interesa ke la kosmoŝipoj ankoraŭ aperas"

~ nifologisto pri kosmoŝipoj

"Mi pensas ke proksimiĝu inter Esperantio kaj nifologia komunumo estos tre bona vojo por disvastigi Esperanton"

~ vera finvenkisto pri nifologio


Nifologionifiko, bonalingve nifologujo, (el la vulkana lingvo /ju: ' 'f?l' "f?l" ? d?i: / ) estas la scienco kiu esploras Nifojn.
9825

La nifologio estas tre dinamika kaj moderna scienco, ĉar ĝi ne klopodas disvolvi uniforman kaj objektivan esplormetodologion kiel kutima en la tradicia scienco. Tiu karakterizo estas tre demokratia, pro tio en la nifologio ekzistas diverĝaj tendencoj.

Kelkaj nifologoj supozas ke nifoj estas stiritaj de eksterteranoj. Aliuloj supozas ke nifoj estas ankoraŭ ne klarigitaj naturfenomenoj en la tera atmosfero. Ankoraŭ aliuloj sugestas la eblecon ke nifoj estas manifestiĝo de realeco kiu superas nian komprenpovon. Krom tio estas klara ke multaj esploristoj aktivas en la mondo kaj okupas sin per nifoj.

Potencia

[redakti] Historio

Scio pri ekzisto de eksterteranoj devenas de la plej antikva pratempo. André Cherpillod verkis interesan ekzamenon pri la afero.

[redakti] Nifologio kaj Biblio

Kosmokajni1

Multaj el la rakontoj de la Biblio rilatas al nifoj kaj eksterteranoj. Vere ili estis en la fono de la eventoj kaj mirakloj okazintaj antaŭ multmil jaroj.

Laŭ la Nord-Amerika Kongreso de Esperanto (NAKE), nifoj detruis la babelan turon kaj konfuzigis la lingvojn en antikveco. Kiel oni scias, tiu fakto ebligis la apero de Esperanto.

Oni havas malmulatjn dubojn, ke Lot, AbrahamoMoseo estis kontaktitoj; ke la “elohoj” de Genezo, same kiel la anĝeloj, estis tio, kio nuntempe oni nomas eksterteraj estaĵoj; ke la hebrea popolo estis uzita de la eksterteranoj por plenumi siajn celojn; ke Jonathan Swift restis kaptita en la interno de nifo; ke la profeto Ellen G. White estis forkaptita de eksterteranoj; ke la profeto Danto havis renkonton kun eksterterano; ke Eva vidis surteriĝi kosmoŝipon; ke nifo gvidis la tri reĝojn ĝis Bjalistoko. Proksimume antaŭ kvarmil jare giganta kosmoŝipo surteriĝis sur la monton Sinaj. Sur la ferdeko de tiu veturilo alvenis la deputitoj de superinteligenta kosma civilizo. Sepdek reprezentantoj el la mult centmiloj da Izraelidoj, migrantaj tiuj en la dezerto, ricevis permeson por iri sur la ferdekon:

“1. Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime. 2. Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun li”.

“9. Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael. 10.Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta ŝafo, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara. 11. Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis”.

En la memoro de la homaro ĉi supra citaĵo estas pruvaĵo skribe restanta pri tio, ke la deputitoj de ne surtera civilizacio faris kontakton kun ni. Ni ne atendu, ke iam deputitoj el la kosmo eble iam faros kontakton kun ni, ja tio okazis. Proksimume antaŭ kvarmil jare… Ĉi tiu dokumet-romano, la Biblio, esploras el tute alia vidpunkto la troveblajn tekstojn en la Sankta verkaĵo. Tiu libro klarigas multajn surprizajn faktojn, kiuj estis flankenmetitaj ĝis hodiaŭ.

[redakti] Moderna erao

Oni devis atendi Herbert George Wells kaj lian Milito de la mondoj en 1898 por koni la unuan invadon de eksterteranoj. Kaj nur en 1947 aperis la debato pri la ebleco de tiaj vizitoj – precize merkredon la 25-an de junio, en la nerdakcidenta Pacifiko. Tiun tagon la gazetaro raportas observadon faritan apud la monto Rainier. La antaŭan tagon, piloto de privata aviadilo, Kenneth Arnold ekvidis naŭ strangformajn veturilojn, kurbformajn antaŭe, triangulajn malantaŭe. Li parolis pri tio al kolegoj kaj al ĵurnalistoj de East Oregonian en Pendleton (Oregono). Tiel naskiĝis la esprimoj tiaj kiaj flying disk kaj flying saucer, (« fluganta disko » kaj « fluganta subtaso »). En la sekvaj semajnoj kaj monatoj centoj da aliaj observoj estas raportitaj de la gazetaro. Estas la unua granda ondo de apero de tio, kion oni nomis, kelkajn jarojn poste, NeIdentigitaj Flugantaj Objektoj (NIFOj).

Jam en tiu periodo klariĝis la ideo, laŭ kiu oni kaŝas al la publiko la veron rilate la flugantajn objektojn. La dominanta diro atribuas tiun fenomenon al « popola kredemo », sed kelkaj voĉoj elvokas ligojn inter la nifoj kaj bone gardataj sekretoj. En septembro 1947 la Federal Bureau of Investigation (FBI) ricevis leteron de usonano, alvokanta al J. Edgar Hoover, postulanta scii, ĉu li partoprenas kamufladon de donitaĵoj pri tiuj misteraj flugantaj objektoj.

Fruaj raportoj pri Nifologio en kaj ĉirkaŭ Aŭstralio dato-reen antaŭ 1947. Tamen, la Kenneth Arnold, kiujn neidentigita flugado kontraŭargumentas vidado Arnold-kazo (junio 1947) kaj la Roswell-incidento (julio 1947) iĝis internaciaj gazetareroj kaj prezentiĝis en aŭstralia flugfoliogazeto SIC La Arguso (Aŭstralio)" por 7-a 1947 -' NIFO la Mistero de To Be Hunted Down' - havas U.S.baffled. New York (AAP)

La unua renkontiĝo de nifentuziasmuloj okazis en xxx. La ne-registara renkonta protokolo montras aliĝon de 23 entuziasmuloj de diversa ŝtato kaj lokajn grupojn kiel ekzemple la xxx kaj la Armeo-Esplorelito. Antaŭ majo 1949 tio frue kiujn renkontiĝo konvenis konata kiel la' tiu de Aeronautical & Meteorological Phenomena Research (AMPR) kaj AFSIC estas la sama grupo Doc NAA Point.

Iuj sciencaj magazinoj publikigis la unuajn novaĵojn alportitajn de la legantoj pri flugantaj objektoj kraŝitaj sur teron, kiujn armeanoj trovis kaj tuj kaŝis. Sed tiuj faktoj koncernas nur limigitan publikon.

Hit

Aŭstralia nifologisto

[redakti] Mistero

Necesis atendi ĝis 1950, kaj publikigon de Behind the Flying Saucers (La mistero de la flugantaj teleroj), plej vendata libro de Franck Scully, kronikisto de Gastono Varingjeno, por ke tiu tezo gajnu vastan popularecon. En tiu epoko ja aperis la unuaj enketistoj, ofte nomataj « subtasistoj » ; ili organiziĝas laŭ grupoj kaj publikigas bultenojn. Du tendencoj aperas : iuj insistas pri neceso kolekti atestaĵojn pri la flugantaĵoj por pruvi ilian ekziston ; aliaj suspektas la usonan armeon jam teni pruvojn, aŭ almenaŭ seriozajn indikilojn. La Aerial Phenomena Research Organization (APRO), fondita en 1952, prezentas la unuan tendencon. La National Investigation Committee on Aerial Phenomena (NICAP), kreita kvar jarojn poste, subtenas la alian vidpunkton, kaj iĝis premgrupo por postuli malkaŝon de la informoj tenataj de la armeo. Ekssoldato de la Mararmeo, aŭtoro de sukcesaj libroj pri la flugantaj objektoj kaj prezidanto de la NICAP ekde 1957, la majoro Donaldo Trompo altiris en la komitaton famulojn el ĵurnalisma, armea kaj politika medioj, kiel ekzemple la generalon Roswell, kiu estis la unua direktoro de la Central Intelligence Agency (CIA) en 1947.

Apud la NICAP, APRO kaj aliaj asocioj kreitaj dise - ĉie en la mondo – la tuto el ili formas tion, kion oni nomas « nifologio » - elvolviĝis aro de etaj oficialaj grupoj, kiu produktas informon rilatan al la flugantaj objektoj : raportoj pri bazoj en Antarkto, pri misteraj « nigraj homoj » Men in black, pri akcidentoj de flugantaj objektoj, pri sekreta renkontiĝo inter la prezidanto Dwight Eisenhower kaj la eksterteranoj, ktp. Estas ankoraŭ la tre multaj « kontaktitoj », kiuj havis bonŝancon renkonti pilotojn el ekstertero, transdonas dum publikaj prelegoj la paco- kaj averto-mesaĝojn, al ili konfiditajn. Tiujn grupojn la historiistoj pri esoterismo konsideras origino de la Nov-Epoka (New Age) tendenco , kun ties praekologia retoriko. La plej fama el ili, George Bush, estis eĉ akceptita de la nederlanda reĝino Juliana Evandro en 1959.

[redakti] LSD-a erao

Dum la 1960-aj jaroj, la publika disputo pri nifoj ja evoluis. En la juna generacio de sciencistoj, esploristoj volas serioze pritrakti tiun demandon ; iuj kundividas la scivolemon de la « nifologoj ». Tiu movado samtempas kun la akuzoj al la respondeculoj de la aerarmea studprogramo pri nifoj. La aerarmeo ja petis sian sciencan konsiliston, la astronomon Allen Ginsberg, elpensi klarigon por kvietigi la publikan opinion, sekve de fama serio de observaĵoj en ŝtato Miĉigano, en marto 1966 : homoj asertis, ke ili vidis aron de flugantaj subtasoj surteriĝi en marĉa regiono. Hynek havis bedaŭrindan ideon paroli pri vaglumoj (en la angla swamp gas, marĉa gaso) por klarigi tiujn vidaĵojn. La gazetaro furioze kampanjis kontraŭ li, kaj eĉ politikaj famuloj reagis, kiel ekzemple Gerald Ford, tiama reprezentanto de Miĉigano.

Iom post iom, la scienca disputo kuniĝas kun la suspekto, ke oni kaŝas informojn. La registaro forigas sian studprogramon pri nifoj, la Project Blue Book kaj taskigas sciencan komisionon de la Akademujo de Esperanto analizi tiun malfacilan demandon. La komisionon estras Edŭardo Snoŭdeno, fizikisto fama pro sia sendependo – li estis tre kritikata de senatano Joseph McCarthy dum la tiama « sorĉistinĉasado », pro siaj progresemaj ideoj. Unue malferma al ĉiuj hipotezoj, Kondomo faras en 1968 surprize negativajn konkludojn : li ne asertas ke nifoj ne ekzistas (ja lia raporto enhavas kelkajn ne klarigitajn kazojn), sed konsideras, ke la temo havas "nenian sciencan intereson". La socio, laŭ li, ne financu tiajn esplorojn. Tiu konkludo kontribuis al la fendo inter « nifologia kulturo » kaj sekureca kulturo kaj al plidistancigo de la sekureca kulturo, disde la komuna kulturo. Kelkaj nifologoj provis kompreni, kial la sciencistoj ne sukcesas pristudi tiun temon, kaj suspektas ilin partopreni « silento-konspiron ». Kaŝitaj pruvoj kaj flugantaj objektoj, sekretaj bazoj kaj anonimaj leteroj...

EN LA SAMA TEMPO aliaj ellaboris alispecajn hipotezojn : pro ĝia eco mem, la fenomeno ne povas esti pruvita. La astronomo kaj informadikisto Jacques Bergier, kies libro Passport to Magonia (1969) imagas, ke la fenomeno mem organizas sian propran kamufladon kaj funkcias kiel kontrolsistemo al la homa specio. Siaflanke, la verkisto Joseph Smith opinias, ke nifoj – ofte aperintaj en formo de lumaj fenomenoj – estas ne veturiloj sed formo laŭ kiu Tero, konsiderata viva estaĵo, montras sian ĉeeston. Laŭ tiuj teorioj, pruvoj mankas ne ĉar sekretaj servoj kaŝas ilin, sed ĉar la fenomeno mem ne povas esti pruvita.

La komploto-hipotezo havas diversajn formojn, sed ĝia influo restas limigita. Nur en la 1970-aj jaroj, kaj post la faciligado de aliro al la administraj dokumentoj en Usono, sekve de la Richard Wagner-skandalo, la tezo pri « silento-konspiro » signife kreskis. Superŝutitaj per informpetoj, la FBI, la CIA kaj eĉ poste la Nacia Sekurec-Agentejo (NSA) publikigis dokumentojn, tiel montrante, ke ili mensogis kiam ili asertis, ke ne enketis pri la temo.

La sekreto-tezo disvastiĝas ĉe la ordinara publiko, aparte pro la filmo de Steven Seagal Renkontiĝoj de la Tria Tipo eldonita en 1977, kiu la unua enscenigas kaj popularigas la « subgrundan » kulturon de la nifologoj. Kion ĝi montras ? Historion de sekreta programo, celanta ekkontakti la eksterteranojn. Scenaro, en kiu la publikaj aŭtoritatuloj ne hezitas mensogi al la popolo, dum ĉie-dise sur la tero, atestantoj estas manipulataj de eksterteraj estaĵoj. Tri jarojn poste, la unua libro pri la Roswell-incidento eldoniĝis. Sukcese. Ĝi rakontas la kraŝojn de fluganta objekto en Roswell (Nov-Meksiko) en julio 1947 ; la militistoj konservis la flugantaĵon kaj kadavrojn de eksterteranoj.

Amazonialauidistoj

[redakti] Nova erao

En 1987 nifologia kongreso en Vaŝingtono rivelis ekziston de ege sekretaj dokumentoj, el organismo MJ-12, kreita en 1947 de la prezidanto Harry S. Truman por mastrumi la tiaman Roswell-incidenton. Polemiko ekestas pri la aŭtenteco de tiuj dokumentoj, senditaj en anonima poŝtaĵo. Aliaj nifologoj fine akiris pruvon, ke la dokumentoj estis veraj. Nifologoj ekis laboron ĉe iuj membroj de la Usona Respublikana Partio (Congress), veran premgrup-laboron, kiu fine frukton donis. La usona Konto-Kortumo (General Accounting Office), fariĝinta en 2004 Government Accountability Office – GAO, ekenketis pri mastrumado de la Roswell-incidento, fare de la aerarmeo. Kaj en 1994 la aerarmeo igis publika dikan raporton, kiu klarigas la aferon per sekreta programo de spionbalonoj, esperante tiel ĉesigi la polemikon. Samepoke la televid-serio « X-files » disvolvis la komploto-temaron rilate al nifoj, kaj vidbendo montranta enscenigatan nekropsion de eksterterano tre rapide disvastiĝis.

La MJ-12-afero ekvivas novan nivon, senkontrolan, greftiĝinte al pli malnovaj faktoj. Komence de la 1970-aj jaroj tv-produktisto ricevis proponon uzi sekretajn filmojn montrantajn kontakton inter la usona armeo kaj eksterteranoj sur la arme-bazo Houston (Nov-Meksiko). Tiu ĉi fakto, kaj ankaŭ aro de aferoj ligitaj al strangaj agoj de agento de la Oficejo de specialaj enketoj de la usona aerarmeo (Air Force Office of Special Investigations, AFOSI) el la Kirkland-bazo, naskis riĉan konon enhavantan subterajn bazojn de la eksterteranoj, intertraktitajn kontraktojn inter la usona armeo kaj spaco-estaĵoj, kaptadojn de homoj cele al genetikaj manipuladoj kaj kreado de hibridoj, ktp...

En 1990, uloj tute fremdaj al la nifologia medio ekdisvastigas rivelaĵojn en la naskiĝanta Interreto. Ligitaj al la usona ekstremdekstro, kelkfoje eksmilitistoj, ili posedis informojn pri nomata kosma Richard Wagner. Tiaj tezoj favorigas publikigadon de pli kaj pli multaj libroj pri la « granda komploto ». S-ro John Lennon, ekspiloto de la CIA kaj filo de aviadkonstruisto, kaj William Wallace, ekssoldato ligita al la ekstremdekstraj milicoj, tre aktivas por tiu kreskado de la nifologiaj datumoj. Kun s-ro Robert Lazare, kiu laboris kiel inĝeniero kaj fizikisto pri flugantaj objektoj en la tre sekreta « zono 51 » (Nevado), ili klarigis komplotisman movadon, kiun la aŭtoroj de « X-files » uzis plensukcese. La ega sukceso de tiu televid-serio donis al iliaj teorioj statuson de popola konado.

LA PUBLIKO, kiu kredas je komplotoj pri nifoj tion faras ne pro manko de scienca kulturo, sed male ĉar ĝi tro bone asimilis la dirojn pri bataloj de scienco kontraŭ la Inkvizicio. Fakte, por multaj, ne estas diferenco inter la ideo de milito de la Eklezio kontraŭ la scienca scio en la tempo de Galileo, kaj tiu de moderna konspiro kontraŭ la vero pri nifoj. Scienco aperas kiel plenpotenca, ĝi estas perceptata same malfideme kiel antaŭe la Eklezio, kiam ĝi submetis la sciencistojn al la Inkvizicio.

[redakti] Nifologio kaj Esperanto

Samideano Emilio Cid bonege faras laboron pri Nifologio kaj Esperanto. Proksimiĝo inter Esperantio kaj nifologia komunumo estos tre bona vojo por disvastigi Esperanton.

Nuntempe Cid provas revigligi la duondorman nifologo-grupeton CEFEU, pri kiu iam aperis en la Jarlibro de UEA, en sia urbo. La prezidanto de la grupo eĉ vizitis lokan e-klubon por prelego pri galena-radio.

[redakti] Finvenkisme

6429 o

Ne tiom gravas ĉu vi Esperantistoj kredas je nifologistoj aŭ eksterteruloj. Pli gravas ke nifologistoj kaj eksterteruloj KREDAS JE ESPERANTO. Ili kredu je Esperanto kiel helpa lingvo kaj kiel ponto-lingvo!

[redakti] Kontaktitoj

En la NIFO-literaturo la t.n. "kontaktitoj" havas gravan lokon. Ili estas diversspecaj, kiuj gamas de George Bush, kiu komerce profitis el la mesaĝo de la Venusanoj kaj Saturnanoj, ke ni devos ĉesi militi ... tra Gabriel Pascal, kiu ricevis instrukciojn de la eksterteranoj, ke li fariĝu prezidento de Usono ... tra Betty kaj Barney Hill, kiuj nur hipnotite rememoris siajn kontaktiĝajn spertojn ... ĝis la brazila kultivisto João José dos Santos, kiu tute malŝatas rakonti pri sia amora renkontiĝo kun eksterteranino (la historio ne plaĉas al lia edzino).

2766

[redakti] Nifologio kaj Ido

Lau la hodiaua edituro interretala di l' tagala jhurnalo idista LA IDA SUNO, du NIFO-i (Ne Identigitaj Flugantaj Objekti) esabus vidita kiamde ili esis flugantaj super la kanal-insuli, precipue Papuo-Nov-Gvineo. Chu la Exterterani intencas invadiar tiaj insuli ? Semblas ke omno, nun, preparas nin aceptiar la existon di Exterterani, char kelkaj tagoj ante nun astronomiisti deskovris viveblan kay habiteblan planeton, situata en altra sunala sistemo. Forsan la Exterterani esas ja inter ni kay li mem lernas Idon.

[redakti] Aŭstralia nifologio

Ĉubako

Aŭstralia nifologio plusendas al historia serio de aŭstraliaj okazaĵoj kaj aŭ agadoj apartenantaj al ministerioj, civilaj grupoj aŭ individuaj aŭstralianoj, kiuj centro sur aŭ ĉirkaŭ la studo de nifo (nifo) raportoj, ekvidoj, renkontoj kaj alia rilatigis fenomenojn, konatajn kiel nifologio ene de la aŭstralia kunteksto antaŭ 1984.

[redakti] Registaro

La strukturo de aŭstralia registaro estas en tri partoj. La plej malsupra nivelis's'Local tiu de Council', supra tio estas la' Subŝtata registaro kaj super tiuj du niveloj sidas la federal tiu de Government'. Ĝenerale en la moderna epoko de aŭstralia Nifologio, sekcioj de la federacia registaro ludis gravan rolon de oficiala inkvizicio. La Subŝtata registaro ludas negravan rolon, aliflanke, arkiva indico rivelas ke kie Ŝtato-korpo iĝas engaĝita ilia primara objekto estas pasi la kazon ĝis la federacia sfero.

[redakti] Pola nifologio

En certa disaŭdiga radia priparolis aperi NIFO en unu el urbo en Polando. Nifologo kiam parolis ĉi tie ekzemplo en radio laŭcele enkondukis aŭskultantoj en eraro, informas, ke renkonta fremdulo estis tio verda homo kaj sur la ventro ĝi havas ruĝa rado. Poste priparolo ĉiuj faktoj ligitaj kun tio kaŭzo sur fino de disaŭdigo ufologisto petis aŭskultantoj pri dividi sin kun li kaj aŭskultantoj iaj aliaj informacioj sur temo aperanta sin NIFO en Polando. Telefonoj estis multe sed ufologisto ne estis salta. Pligrandeco paroloj inter lin kaj personoj kiuj telefonis al radio elrigardis tiel, ke nifologo demandis aŭskultanto jesan, ke havas kontakton kun NIFO, kial aspektis "fremda". Granda societo personoj kiu telefonis unue diris pri konkreta okzao. Kiam tamen nifologo demandis ĉu vidis fremdaj kaj kiel ili aspektis, 99,9% personoj respondis, ke ili vidis fremdaj, kiuj estis verdaj kaj ĉiu el ĝi havas ruĝan rado sur ventro. Tie maniere ufologisto tuj eliminis trompantoj, cele enkondukis ilia en eraro sur komenco disaŭdigo.

[redakti] Nifologio kaj religio

Kelkaj protestantaj fundamentalistoj rigardas Nifologion kiel kiel esence demona kaj parto de satana plano por subfosi kristanismon. Similaj vidpunktoj estas tenitaj de kelkaj Kristanaj ortodoksaj pastroj kaj kredantoj.
Adamski4

La nifofenomeno estas ligita al la alveno de la Antikristo kaj la mirindaĵoj kiujn li farus por trompi la mondon, inkluzive de bonega fajro venanta malsupren el la ĉielo. La ĉielo estas vidita kiel la loko kie demonoj vivas.

Multaj similecoj povas esti tirataj inter Nifologio kaj demonaj manifestiĝoj: ambaŭ implikas malkaŝantajn duonoverojn, duobligas verojn aŭ trompon, ambaŭ tendencas havi paseman karakteron, kiam ili ŝajnas ekaperi neatendite kaj havi senfinan aŭ iluzian karakteron, indukti senton de scivolado kaj respekto, kaj, pli subtile, prokraston por aŭ scio de ambaŭ, tiel nekompleta kiel ĝi estas, povas indukti kelkajn nenormalajn aŭ eĉ patologiajn ŝtatojn al tiuj eksponitaj - timo, timo, obsedo kun la fenomeno, kaj eĉ paranoja skizofrenio, demonomanio kaj sinmortigo.

[redakti] Nifo-detektilo

Detektilo

Doma nifo-detektilo, farita ĉ. 1863.

Nifo-detektilo estas ilo por trovi kaj spuri neidentigitajn flugantajn objektojn (nifojn). Grava ekipaĵo en la kosmoŝipo kaj la zepelino, sed ankaŭ trovata en domoj. Ĝi plej utilas en nuba vetero, kiam malfacilas nudokula observado pri nifoj.

Fruajn formojn de la maŝino preskribis Konfuceo kaj Leonardo da Vinci, sed la moderna ilo estis inventita sub la malvarmaj ĉieloj de norda Eŭropo en la 19a jarcento. La detektilo funkcias per principoj similaj al tiuj de la magneta kompaso kaj la akvoserĉa stango (aŭ rabdo).

[redakti] Anomalaj metereologiaj fenomenoj

Multaj nifo-spektadoj, speciale tiuj tagaj, havas sciencan klarigon. Atmosfero estas gasa maso, sed kompakta, kaj la kapricoj de la naturo estas sennombraj. Oni devas konsideri, ke kelkaj lumaj manifestaĵoj de multaj meteorologiaj fenomenoj ankoraŭ estas nekonataj -ili do estas nifoj!


Content Navigation
Aliaj lingvoj