Nifoj kaj teorio de la komploto
El Neciklopedio
"Ne ekzistas fumo sen brulo"
~ Zamenhof pri komploto
La NeIdentigitaj Flugantaj Objektoj - Nifoj estas nuntempe ligataj al granda komploto de tutmonda registaro. La sukceso de la televid-serio « X-files », interesigis la popolon pri la konspiro-asertoj, eĉ pri la atencoj de la 11-a de septembro 2001 aŭ pri la realeco de la homaj paŝoj sur la luno. Estas evidenta ligojn inter la nifoj kaj bone gardataj sekretoj.
Enhavo |
[redakti] Historio
TEORIUMADO pri ekzisto de eksterteranoj devenas de la plej antikva pratempo. Ĝi estas en seriozaj libroj, kiel Biblio kaj Korano. Sed oni devis atendi Herbert George Wells kaj lian "Milito de la mondoj" en 1898 por imagi la unuan invadon de eksterteranoj. Kaj nur en 1947 aperis la debato pri la ebleco de tiaj vizitoj – precize merkredon la 25-an de junio, en la nordokcidenta Pacifiko. Tiun tagon la gazetaro raportas observadon faritan apud la monto Rainier. La antaŭan tagon, piloto de privata aviadilo, Kenneth Arnold ekvidis naŭ strangformajn veturilojn, kurbformajn antaŭe, triangulajn malantaŭe. Li parolis pri tio al kolegoj kaj al ĵurnalistoj de scienca ĵurnalo East Oregonian en Pendleton (Oregono). Tiel naskiĝis la esprimoj tiaj kiaj flying disk kaj flying saucer, (« fluganta disko » kaj « fluganta subtaso »). En la sekvaj semajnoj kaj monatoj centoj da aliaj observoj estas raportitaj de la serioza gazetaro. Estas la unua granda ondo de apero de tio, kion oni nomis, kelkajn jarojn poste, NeIdentigitaj Flugantaj Objektoj (NIFOj).
Jam en tiu periodo, oni kaŝas al la publiko la veron rilate la flugantajn objektojn. En septembro 1947 la Federal Bureau of Investigation (FBI) ricevis leteron de usonano, alvokanta al J. Edgar Hoover, postulanta scii, ĉu li partoprenas kamufladon de donitaĵoj pri tiuj misteraj flugantaj objektoj.
[redakti] Sciencaj esploroj
Iuj sciencaj magazinoj, kiel Amazing Stories, publikigis la unuajn kredindajn atestojn pri flugantaj objektoj kraŝitaj sur teron, kiujn armeanoj trovis kaj tuj kaŝis. Sed tiuj rakontoj koncernas nur limigitan fakan sciencistan publikon. Necesis atendi ĝis 1950, kaj publikigon de Behind the Flying Saucers (La mistero de la flugantaj teleroj), plej vendata libro de Franck Scully, sciencisto de Variety, por ke tiu tezo gajnu vastan popularecon. En tiu epoko ja aperis la unuaj enketistoj, ofte nomataj « subtasistoj » ; ili organiziĝas laŭ grupoj kaj publikigas bultenojn.
Du tendencoj aperas : iuj insistas pri neceso kolekti atestaĵojn pri la flugantaĵoj por pruvi ilian ekziston; aliaj suspektas la usonan armeon jam teni pruvojn, aŭ almenaŭ seriozajn indikilojn. La Aerial Phenomena Research Organization (APRO), fondita en 1952, prezentas la unuan tendencon. La National Investigation Committee on Aerial Phenomena (NICAP), kreita kvar jarojn poste, subtenas la alian vidpunkton, kaj iĝis premgrupo por postuli malkaŝon de la informoj tenataj de la armeo. Ekssoldato de la Mararmeo, aŭtoro de sukcesaj libroj pri la flugantaj objektoj kaj prezidanto de la NICAP ekde 1957, la majoro Donald Keyhoe altiris en la komitaton famulojn el ĵurnalisma, armea kaj politika medioj, kiel ekzemple la generalon Roscoe Hillenkoetter, kiu estis la unua direktoro de la Central Intelligence Agency (CIA) en 1947.
[redakti] Fakaj grupoj
Apud la NICAP, APRO kaj aliaj asocioj kreitaj dise - ĉie en la mondo – la tuto el ili formas tion, kion oni nomas « nifologion » - elvolviĝis aro de etaj duonoficialaj fakgrupoj, kiu produktas sciencon rilatan al la flugantaj objektoj: rilatoj pri bazoj en Antarkto, pri « nigraj homoj », pri akcidentoj de flugantaj objektoj, pri sekreta renkontiĝo inter la prezidanto Dwight Eisenhower kaj la eksterteranoj, ktp. En ankoraŭ pli elstara pozicio, la tre popularaj « kontaktitoj », kiuj havis bonŝancon renkonti pilotojn el ekstertero, transdonas dum publikaj prelegoj la paco - kaj averto-mesaĝojn, al ili konfiditajn. Tiujn grupojn la historiistoj pri esoterismo konsideras origino de la Nov-Epoka (New Age) tendenco , kaj pro ekologia movado. La plej fama el ili, George Adamski, estis eĉ akceptita de la nederlanda reĝino Juliana en 1959.
[redakti] Evoluo
Dum la 1960-aj jaroj, la publika debato pri nifoj ja evoluis. En la juna generacio de sciencistoj, esploristoj volas serioze pritrakti tiun demandon; iuj kundividas la scivolemon de la «nifologoj». Tiu movado samtempas kun la akuzoj al la respondeculoj de la aerarmea studprogramo pri nifoj. La aerarmeo ja petis sian sciencan konsiliston, la astronomon Allen Hynek, elpensi klarigon por kvietigi la publikan opinion, sekve de fama serio de observaĵoj en ŝtato Miĉigano, en marto 1966: homoj asertis, ke ili vidis aron de flugantaj subtasoj surteriĝi en marĉa regiono. Hynek havis bedaŭrindan ideon paroli pri vaglumoj (en la angla swamp gas, marĉa gaso) por klarigi tiujn vidaĵojn. La gazetaro furioze kampanjis kontraŭ li, kaj eĉ politikaj famuloj reagis, kiel ekzemple Gerald Ford, tiama reprezentanto de Miĉigano.
Iom post iom, la scienca disputo kuniĝas kun la suspekto, ke oni kaŝas informojn. La registaro forigas sian studprogramon pri nifoj, la Project Blue Book kaj taskigas sciencan komisionon de la Colorado-universitato analizi tiun malfacilan demandon. La komisionon estras Edvard Kondomo, fizikisto fama pro sia sendependo – li estis tre kritikata de senatano Joseph McCarthy dum la tiama « sorĉistinĉasado », pro siaj progresemaj ideoj. Unue malferma al ĉiuj hipotezoj, Kondomo faras en 1968 konkludojn : li ne asertas ke nifoj ne ekzistas (ja lia raporto enhavas kelkajn ne klarigitajn kazojn), sed konsideras, ke la temo havas sciencan intereson. La socio, laŭ li, financu tiajn esplorojn.
[redakti] Novaj teorioj kaj metodoj
EN LA SAMA TEMPO aliaj ellaboris alispecajn hipotezojn: pro ĝia eco mem, la fenomeno ne povas esti pruvita. La astronomo kaj informadikisto Jacques Vallée, kies libro Passport to Magonia, 1969, komparas la atestojn pri renkontoj kun pilotoj de flugantaj objektoj kun la rakontoj de la tradicia antropologio pri la etul-popolo (gnomoj, koboldoj ...), imagas, ke la fenomeno mem organizas sian propran kamufladon kaj funkcias kiel kontrolsistemo al la homa specio. Siaflanke, la verkisto Joseph Keel opinias, ke nifoj – ofte aperintaj en formo de lumaj fenomenoj – estas ne veturiloj sed formo laŭ kiu Tero, konsiderata viva estaĵo, montras sian ĉeeston. Laŭ tiuj teorioj, pruvoj mankas ne ĉar sekretaj servoj kaŝas ilin, sed ĉar la fenomeno mem ne povas esti pruvita.
[redakti] Novaj dokumentoj
La komploto-hipotezo havas diversajn formojn, sed ĝia influo restas mallimigita. En la 1970-aj jaroj, kaj post la faciligado de aliro al la administraj dokumentoj en Usono, sekve de la Watergate-skandalo, la tezo pri « silento-konspiro » signife kreskis. Superŝutitaj per informpetoj, la FBI, la CIA kaj eĉ poste la Nacia Sekurec-Agentejo (NSA) publikigis dokumentojn tiel montrante, ke ili mensogis kiam ili asertis, ke ne enketis pri la temo.
La dokumentojn rakontas historion de sekreta programo, celanta ekkontakti la eksterteranojn. La publikaj aŭtoritatuloj ne hezitas mensogi al la popolo, dum ĉie-dise sur la tero, atestantoj estas manipulataj de eksterteraj estaĵoj.
Tri jarojn poste, la unua libro pri la Roswell-incidento eldoniĝis. Ĝi rakontas la kraŝojn de fluganta objekto en Roswell (Nov-Meksiko) en julio 1947; la militistoj konservis la flugantaĵon kaj kadavrojn de eksterteranoj. Tamen, kvankam la historio kaj la multaj aliaj rakontoj (disvastigitaj de la nifologo Leonard Stringfield) pri flugveturiloj konservitaj de la usona aerarmeo, estigas kreskantan intereson, la nomo Roswell trudiĝas en la kolektivan memoron nur meze de la 1990-aj jaroj, post sinsekvo de eventoj.
[redakti] Rivelo pri aliaj sekretaj dokumentoj
La unua okazis en 1987: nifologia kongreso en Vaŝingtono rivelis ekziston de ege sekretaj dokumentoj, el organismo MJ-12, kreita en 1947 de la prezidanto Harry S. Truman por mastrumi la tiaman Roswell-incidenton.
Nifologoj ekis laboron ĉe iuj membroj de la usona parlamento (Congress), veran premgrup-laboron, kiu fine frukton donis. La usona Konto-Kortumo (General Accounting Office), fariĝinta en 2004 Government Accountability Office – GAO, ekenketis pri mastrumado de la Roswell-incidento, fare de la aerarmeo. Kaj en 1994 la aerarmeo igis publika dikan raporton, kiu ridinde pruvis "klarigi" la aferon per sekreta programo de spionbalonoj, esperante tiel ĉesigi la publikan premon. Samepoke la televid-serio « X-files » disvolvis la komploto-temaron rilate al nifoj, kaj vidbendo montranta nekropsion de eksterterano tre rapide disvastiĝis.
[redakti] Dokumentfilmo pri kontakto
Kvankam dirata de militistoj falsaĵo, la MJ-12-afero ekvivas novan nivon, senkontrolan, greftiĝinte al pli malnovaj raportoj. Komence de la 1970-aj jaroj tv-produktisto ricevis proponon uzi sekretajn filmojn montrantajn kontakton inter la usona armeo kaj eksterteranoj sur la arme-bazo Holloman (Nov-Meksiko). Tiu ĉi raporto, kaj ankaŭ aro de aferoj ligitaj al strangaj agoj de agento de la Oficejo de specialaj enketoj de la usona aerarmeo (Air Force Office of Special Investigations, AFOSI) el la Kirkland-bazo, konatigis pri subterajn bazojn de la eksterteranoj, intertraktitajn kontraktojn inter la usona armeo kaj spaco-estaĵoj, kaptadojn de homoj cele al genetikaj manipuladoj kaj kreado de hibridoj, ktp...
En 1990, uloj tute fremdaj al la nifologia medio ekdisvastigas rivelaĵojn en la naskiĝanta Interreto. Kelkfoje eksmilitistoj, ili deklaris posedi informojn pri "kosma Watergate". Tiaj tezoj favorigas publikigadon de pli kaj pli detalaj libroj pri la « granda komploto ». S-ro John Lear, ekspiloto de la CIA kaj filo de aviadkonstruisto, kaj William Cooper, ekssoldato ligita al la nacidefendaj milicoj, tre aktivas por tiu transformado de la nifologiaj teorioj. Kun s-ro Robert Lazare, kiu laboris kiel inĝeniero kaj fizikisto pri flugantaj objektoj en la tre sekreta « zono 51 » (Nevado), ili disvolvas komplotisman raporton, kiun la aŭtoroj de « X-files » disvastigis plensukcese. La ega sukceso de tiu televid-serio donis al iliaj teorioj statuson de popola konscio.
[redakti] Scienco kaj politiko
Kiu ekzamenas la fundamentojn de la scienca kulturo, tiu malkovras, ke ankaŭ ĝi baziĝas sur « origina » komploto-teorio : scienco, por elmergiĝi, devis alfronti kontraŭklerismajn fortojn, tiujn de la plenpotenca Eklezio, en kruela batalo. Galileo kontraŭ la Inkvizicio. La diroj pri la « nifo-komplotoj » rekte referencas al tiu aliro, tre populara, de sciencoj : la regantoj ne ŝatas ke la popolo estu instruata, kaj tenas ĝin ekster scioj. Nia bildigo de la scienco-historio estas intime ligita al tiu ideo de « kontraŭklerisma komploto kontraŭ Racio », tiel nomita de la aŭstra filozofo Karl Popper, kiu ĝin kontestis en sia libro Conjectures et Réfutations (1953). Sciencistoj kaj nesciencistoj kundividas saman koncepton de kono kontraŭbatalata de la regantoj.
LA PUBLIKO, kiu « kredas » je komplotoj pri nifoj tion faras ne pro manko de scienca kulturo, sed male ĉar ĝi tro bone asimilis la dirojn pri bataloj de scienco kontraŭ la Inkvizicio. Kiel sugestas la rekordajn vendojn de la libro de la Nobelpremiita fizikisto Georges Charpak, Devenez sorciers, devenez savants (Odile Jacob, 2003), la sciencisto kaj la nesciencisto kundividas saman koncepton de kono kontraŭbatalata de la povuloj. « La reveno de magiaj, kaŝecaj aŭ eksternormaj praktikoj estis strange rapida, skribis Charpak. Eĉ tiom rapida, ke oni rajtas sin demandi : kiuj kontribuis krei tiun bezonon, kaj favorigis, eble nekonscie, ĝian kreskon ? ». Li citas la genetikiston Albert Jacquard, laŭ kiu « transformi la civitanaron en submetitan ŝafaron estas revo de multaj regantoj. Por tion sukcesi estas multaj rimedoj; trompi ilin per kvazaŭscienco povas esti tre efika. » Se oni volas teni apartaj la raciisman kulturon kaj la « preternorman kulturon », la populareco de la Charpak-libro estas nekomprenebla. Fakte ne estas diferenco inter la ideo de milito de la Eklezio kontraŭ la scienca scio en la tempo de Galileo, kaj tiu de moderna konspiro kontraŭ la vero pri nifoj. Oficiala scienco aperas kiel plenpotenca, ĝi estas perceptata same malfideme kiel antaŭe la Eklezio, kiam ĝi submetis la sciencistojn al la Inkvizicio.


