Nifologio
El Neciklopedio
"Lia cerbo iris promeni"~ Zamenhof pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo
"Iuj kredas je NIFOj, aliaj ne"
~ Tatoeba pri nifologio
"Ĉi tie povus aperi via reklamo"
"Tre bona kaj interesa artikolo. Gratulon!"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Ie, io nekredebla atendas malkovron"
~ Carl Sagan pri Nifologio
" Mi ne scias pri la vidadoj de nifoj en novembro. Estas tre interesa ke la kosmoŝipoj ankoraŭ aperas"
~ nifologisto pri kosmoŝipoj
"Mi pensas ke proksimiĝu inter Esperantio kaj nifologia komunumo estos tre bona vojo por disvastigi Esperanton"
~ vera finvenkisto pri nifologio
La nifologio estas tre dinamika kaj moderna scienco, ĉar ĝi ne klopodas disvolvi uniforman kaj objektivan esplormetodologion kiel kutima en la tradicia scienco. Tiu karakterizo estas tre demokratia, pro tio en la nifologio ekzistas diverĝaj tendencoj.
Kelkaj nifologoj supozas ke nifoj estas stiritaj de eksterteranoj. Aliuloj supozas ke nifoj estas ankoraŭ ne klarigitaj naturfenomenoj en la tera atmosfero. Ankoraŭ aliuloj sugestas la eblecon ke nifoj estas manifestiĝo de realeco kiu superas nian komprenpovon. Krom tio estas klara ke multaj esploristoj aktivas en la mondo kaj okupas sin per nifoj.
[redakti] Nifologio kaj Esperanto
Samideano Emilio Cid bonege faras laboron pri Nifologio kaj Esperanto. Proksimiĝo inter Esperantio kaj nifologia komunumo estos tre bona vojo por disvastigi Esperanton. Vere, laŭ Cid, ne tiom gravas ĉu Esperantistoj kredas je nifologistoj aŭ eksterteruloj, pli gravas ke nifologistoj KREDAS JE ESPERANTO.
Nuntempe Cid provas revigligi la duondorman nifologo-grupeton CEFEU, pri kiu iam aperis en la Jarlibro de UEA, en sia urbo. La prezidanto de la grupo eĉ vizitis lokan e-klubon por prelego pri galena-radio.
[redakti] Nifologio kaj Babela turo
Laŭ la Nord-Amerika Kongreso de Esperanto (NAKE), nifoj detruis la babelan turon kaj konfuzigis la lingvojn en antikveco. Kiel oni scias, tiu fakto ebligis la apero de Esperanto.
[redakti] Nifologio kaj religio
Kelkaj protestantaj fundamentalistoj rigardas Nifologion kiel kiel esencedemona kaj parto de satana plano por subfosi kristanismon. Similaj vidpunktoj estas tenitaj de kelkaj Kristanaj ortodoksaj pastroj kaj kredantoj.La nifofenomeno estas ligita al la alveno de la Antikristo kaj la mirindaĵoj kiujn li farus por trompi la mondon, inkluzive de bonega fajro venanta malsupren el la ĉielo. La ĉielo estas vidita kiel la loko kie demonoj vivas.
Multaj similecoj povas esti tirataj inter Nifologio kaj demonaj manifestiĝoj: ambaŭ implikas malkaŝantajn duonoverojn, duobligas verojn aŭ trompon, ambaŭ tendencas havi paseman karakteron, kiam ili ŝajnas ekaperi neatendite kaj havi senfinan aŭ iluzian karakteron, indukti senton de scivolado kaj respekto, kaj, pli subtile, prokraston por aŭ scio de ambaŭ, tiel nekompleta kiel ĝi estas, povas indukti kelkajn nenormalajn aŭ eĉ patologiajn ŝtatojn al tiuj eksponitaj - timo, timo, obsedo kun la fenomeno, kaj eĉ paranoja skizofrenio, demonomanio kaj sinmortigo.
