Nikolai Grishin

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n

"Kie regas Konkordo, regas ordo"

~ Zamenhof pri la blogo de Grishin
1d

"Estas ja progreso, ke ĉi tia stultaĵo ekzistas en Esperantujo"

~ Ralph Dumain pri supra diraĵo

"Nikolao serĉas pri la superhomoj, kiujn nek Hitlero nek Stalino sukcesis trovi"

~ Pejno Simono pri Grishin

" Mi miras pri nenio. Milito estas milito"

~ Grishin pri milito

"Mi pensas, ke Nikolao faras ian Militon Kontraý Kanajloj"

~ reformisto pri supra diraĵo

"Li evidente estas malsana kaj bezonas kuraciston"

~ Yves Bellefeuille pri Grishin
Komanda1204
Tre eble Nikolai Grishin ne estas unu el ĉi tiuj
Sankta Nikolai GrishinSankta Nikolao Griŝino, ankaŭ konata kiel NG, rusa esperantisto loĝante en Latvio, estas unu de la plej aktivaj propagandistoj de nia lingvo kaj unu el la ĉefaj inspirantoj de esperanta Neciklopedio. Liaj ideoj pri raso kaj sekso ĉiam estigas en neciklopediistoj scion pri tio, kio estas direnda, farenda, verkenda!

Li uzas plurajn pseŭdonomojn. Sed lia preferata estas "Konk-Ordo". Verŝajne, li volas ordigi ĉiujn konkojn en la kosmo.

Kiam li unue aperis en Esperantujo, kelkaj kredetis, ke li nur estas kultema idioto, sed liaj ideoj montriĝis geniaj! Kelkaj nekleraj homoj, tre ofendiĝis pri lumaj ideoj de Griŝin kaj opinias ke ili estas des pli kaj pli stultaj, sensciaj kaj eĉ danĝeraj, kaj pensas li nenioscia faŝisma, rasisma, seksisma, bigota, demagogiema, ĝenerale fiidiota, mensmalsana duoncerba handikapito, sed la samo okazis al ĉiuj geniuloj. Kompreneble, senargumentaj insultoj ne valoras multe. Liaj tekstoj ne estas akcepteblaj por ĉiuj, ĉar ili postulas certan nivelon de komprenkapablo, kiun plejparto de la homaro ankoraŭ ne atingis.

Sen li, ne eblas la ekzistado de Pedofilia Esperanto-Asocio, Bonalingva pedofilio aŭ de Interasista Esperanto-Ligo. Griŝin estas la ĉefa batalanto de hosistemismo.
8269

Enhavo

Reformo de UEA

Big Ellen Simonetti01
Tiu ĉi bildo havas nenian rilaton al ĉi tiu artikolo

Konata estas la propono de reformo de UEA farita de Grishin:

Necesas trovi saghan, kapablan, aktivan, estimatan neesperantiston kaj transdoni al li gvidadon de Esperanto-asocio. Kaj UEA nepre devas akcepti anglan lingvon kiel sian duan oficialan lingvon. Revuo ‘Esperanto’ estu eldonata en du lingvoj. Oni devas ekeldoni tutmondan retan anglalingvan periodajhon pri Esperanto, similan al jam ekzistantaj ruslingvaj. Nur eliro el nia pure Esperanto-lingvana kompanio povas shanghi la situacion.

Kun siaj geniaj proponoj Grishin ekis vervan diskuton en estraro de UEA.

Grishin ne havas problemojn detaligi sian proponon por neesperantista gvidanto de Esperanto-asocio:

“Plej taŭgas ia eksprezidento. Li estas perdinta sian postenon kaj havas liberan tempon, sed estas kutimighinta al regado kaj estas plena je energio; li havas aŭtoritaton kaj financajn rimedojn, havas grandan sperton pri administrado kaj organizado. Vasta publiko volonte aŭskultos lin, kaj diversaj jhurnaloj volonte publikigos liajn intervjuojn".

Laŭ geniaj ideoj de Grishin,

“Prezidanto de UEA tute ne nepre devas scii Esperanton. Gravas, ke UEA-prezidanto konu kaj aspiru celojn de esperantismo kaj estu bona organizanto. Mi parolas tute serioze!”.

Alie, Grishin montris ke prezidanto de UEA ne nepre estu UEA-membro:

“Ne necesas membreco, char UEA kvazaŭ posedas ‘monopolon’ pri Esperanto. La eksa politikisto povas subite kompreni, ke ekzistas kampo, kie li plu povas uzi tutan sian energion kaj kiu povas alporti ech pli da utilo al la homaro, ol kiam li posedis sian altan postenon.”

Vere, Grishin pensas pri speco da monarkio:

“Se esperantistoj estos saghaj, ili proponos la kronon kaj tronon al altranga kaj merita eksterulo, tute ne UEA-membro. Tiam li, nature, aŭtomate ighos UEA-membro.”

Reformo de Esperanto

Oni akuzas Griŝinon, ke li volas "angligi" Esperanton. Ne angligi, sed pliinternaciigi! Multaj anglaj vortoj (Windows, Internet, computer, file k.a.) farighis internaciaj, tial ankau Esperanto devas akcepti ilin.

Internaciaj vortoj ne devas resti ekster internacia lingvo. Internaciaj vortoj ne povas detrui internacian lingvon au iel malutili al ghi. Tio estas evidentaj aksiomoj.

Angla lingvo estas latino de nuntempo!

8804
Esperanta festo, kiu Grishin ne ĉeestis

Griŝin kaj satanismo

Nikolai Grishin afiŝis mesaĝon Soc.culture.esperanto, kiu invitas legantojn viziti relcom.fido.ru.thelema , kie li intencis instrui Esperanton. Thelema estas filozofio kiu baziĝas sur la verkoj de Aleister Crowley, fama Satanisto. Sinjoro Grishin ne estas tipa Esperantisto. La plejo da bigotaj Esperantistoj estis ŝokitaj ke li invitas homojn al Satanista novaĵ-grupo.

Vere, la satanisma doktrino tute ne gravas por li kaj por komencantoj, kiuj dezirus tie lerni Esperanton. Kiam Grishin estis verkinta artikolon, lia edzino avertis lin, ke li ne sendu ĝin, ĉar liaj malamikoj faros ĉion, por detrui Telemon. Li ne kredis al ŝi, sed ŝia virina intuicio montriĝis pli prava, ol lia vira racio.

Griŝin kaj bonalingva sekso

Griŝin krom mirindaj ideoj pri pedofilio ankaŭ multe verkas bonalingve pri homa seksumado. Jen unu el liaj famaj tekstoj:

Jen chiuj 16 specoj de seksa orientigho:
Viro, kiu amas viron, estas "ulamulo".
Viro, kiu amas virinon, estas "ulinamulo".
Virino, kiu amas viron, estas "ulamulino".
Virino, kiu amas virinon, estas "ulinamulino".
Viro, kiu amas knabon, estas "ulidamulo".
Viro, kiu amas knabinon, estas "ulidinamulo".
Virino, kiu amas knabon, estas "ulidamulino".
Virino, kiu amas knabinon, estas "ulidinamulino".
Knabo, kiu amas viron, estas "ulamulido".
Knabo, kiu amas virinon, estas "ulinamulido".
Knabino, kiu amas viron, estas "ulamulidino".
Knabino, kiu amas virinon, estas "ulinamulidino".
Knabo, kiu amas knabon, estas "ulidamulido".
Knabo, kiu amas knabinon, estas "ulidinamulido".
Knabino, kiu amas knabon, estas "ulidamulidino".
Knabino, kiu amas knabinon, estas "ulidinamulidino"