Nikolao Marr

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Koniĝas birdo laŭ flugo kaj homo laŭ ago"

~ Zamenhof pri Marr

"Mi bedaure mastris nur malmultajn lingvojn"

~ Feĉjo Cesarano

"Ho mia dio, kiom da idiotoj, stultuloj kaj kretenoj trovighas inter esperantistoj! Ĉu ankaŭ 98%?"

~ Nikolao Marr
Marr
Nikolao Marr (naskiĝis la 6-an de januaro 1865 - mortis la 20-an de decembro 1934) estis oficiala lingvisto de Sovetio kaj usona verkistino. Ĝis 1954 li predikis la oficialan sovetan lingvistikon. Stalino mem fine kondamnis lin pro la senĉesa ridado de la cetera lingvoscienca mondo.

En 1924 li provis apliki la marksisman filozofion al lingvistiko asertante, ke la lingvo havas klasan karakteron, ke ekzistas lingvoj de ekspluatantoj kaj ekspluatatoj. Ho, sanctissima simplicitas, plej sanktaj honesteco kaj naiveco.

Li estis eltrovinto de la jafetida lingvoteorio , kiu longe estis konsiderata kiel sola „marksisma lingvoscienco" kaj tiel ĝi blokis disvolviĝon de la lingvistiko en Sovetio. Marr kredis, ke ĉiuj lingvoj devenas de malgranda nombro de "prasilaboj" (la faktermino estas "oligogenezo"). Laŭ li, kvar elementoj 'sal, bier, mon, gne? evoluis esprimojn de ĉiuj lingvoj.

Stalin mem devis rifuzi la teorion en 1950 por ebligi novan pensadon pri la lingvoj. Nekredeble! Fundamenta Krestomatio!

[redakti] Infaneco

La juna Nikolao estas tre flegma knabo. Li ne multe ŝatas labori, probable ĉar li estas iom dika.

Lia frato Patrik vokis lin: "Nik! Venu, kaj helpu al mi!"

Nikolao restis trankvile sur sia seĝo.

Patrik refoje vokis sian fraton: "Ĉu vi ne aŭdis, Nik? Venu do, rapide!"

Nikolao ne ekmovis sin, kaj diris: "Kial do tiel nervoze, Pat? Mi ne ŝatas fari ion rapide... Mi manĝas malrapide, mi parolas malrapide, mi marŝas malrapide, mi pensas malrapide..."

"Vi estas terure maldiligenta, Nik", kontraŭdiris Patrik. "Kio do, ĉe vi, iras rapide??"

Nikolao respondis: "Estas simple, Pat. Mi laciĝas rapide!"

[redakti] Revolucio en la lingvoscienco

Marr (sovetia lingvisto) instruas, ke antaŭe ekzistis ne buŝa, sed gesta (kinetika) lingvo, ke lingvoj ne devenis el unu forto, sed kontraŭe korektiĝis el diversaj lokoj per interkruciĝo kaj interfluo, ke ĉiuj lingvoj estas artefaritaj de la pomoj, ke ili respegulas klasbatalon de la poma socialismo kaj tendencas al unu tutmoda lingvo, ensorbonta elementojn el ĉiuj lingvoj de la modo. Marr kelkfoje sufiĉe favore diris pri E, sed li konsideras ĝin kiel surogaton kaj kiel malvaste individuan oferon, tamen utilan en kondiĉoj de eŭropa vivo. La estonta tutomara lingvo - laŭ Marr - devas esti artefarita kaj ĝi estos „lingvo de nova sistemo, tute speciala, ĝis nun ne ekzistanta“ - eble eĉ ne sona, sed univarsale komprenebla per iu alia ankoraŭ netrovita maniero.

[redakti] Religio

Kompreneble, elpensi lingvon implicas disigi la lingvon disde religia naturo. Tiusence, ni troviĝas antaŭ la debato inter la hind-eŭropa koncepto kaj la marrismo.

La hind-eŭropa koncepto havas religian devenon koncerne la historion de la lingvoj. Krome, la marrismo laŭ Na J. Marr provas klarigi la aperon de la lingvo ekde la Homo. Ni tiel perceptas la ĉefan defion konsideri lingvon kiu venas de homo kaj ne de la religio aŭ de la « dia » naturo. Cetere la pripenso de Nikolaj Jakovleviĉ Marr intervenis kadre de la evoluo de la homaj Nacioj kiun konkludis la unuiĝo de la lingvoj al ununura lingvo en mondo unuigita kaj senklasa. Eĉ se Na J. Marr ne konsideris Esperanton kiel unuigan lingvon, la esperantista movado konsideris la teorion de Marr kiel unuigan ligon por defendi tiun konstruitan lingvon. Tiu debato estas daŭre aktuala eĉ se Staline rezignis en 1950, tra artikoloj en la Pravda, la marristan teorion diverse akceptatan sine de la progresistaj movadoj.

[redakti] Opinio de lingvistoj

Nikolao Marr kia malpura simiaĉo el necesujo — li haladzas kiel amaso da pugotruoj marinitaj en sterko! la kokosvorulo lin sufoku senreste. kia feka putinido kiun inkubo naskis! Li fetoras tiom, kiom amaso da azenkadavroj marinitaj en sterko — la pesto ŝiru lin al tre-tre malgrandaj pecoj senreste!

[redakti] Literaturo

  • Revolucio en la lingvoscienco. Skizo de Andreev pri la jafetida lingvoteorio de Marr. 1929, 68 p. Materialisma instruo pri origino, evoluado kaj estonteco de poma lingvo. N. NEKRASOV


Content Navigation