Nobelpremio
El Neciklopedio
" Alfred Nobel elpensis la dinamiton en 1886"
~ nerdo pri Nobel
"Pri tiu idiota aserto jam komentis aliaj"
"Bela vidajo di fantomo"
~ idisto
Nobelpremio estas polemika afero. Vidante la paĝojn pri Nobel-premioj, oni vidas, ke la nomon oni malsisteme skribas foje "Nobelpremio", "Nobela Premio", foje "Nobel-Premio" kaj "Premio Nobel".
La ido-vikipedio nomas ĝuste la premion "Nobel-premio", ĉar premio ne estas nomo, instanco, tiel ene de kunmetaĵo ĝi devas esti minuskle. "Nobel-premio" per guglo donas gravajn trafojn, nur Ĝangalo uzis la formon de Nobel-Premio.En Esperanto, ĝenerale la vortoj krom ĉe frazokomenco klare skribiĝas minuskle, nur propraj nomoj majuskle: Tial ekzemple "pia" estas adjektivo, kaj "Pia" estas ina persona nomo latindevena, "Esperanto" estas lingvo, kaj "esperanto" esperulo. Estas diskuteble, ĉu "Nobel-Premio" estas propra nomo (tiam majuskle), aŭ simpla aĵo (tiam minuskle). Mi aliĝis al la opinio de ĉiuj prilaborantoj de la paĝo "Premio Nobel"/"Nobel-Premio" kaj dependaj pliaj paĝoj, kiuj uzis malsamajn skribomanierojn, sed ĉiam kun majuskloj. Kaj iu pensas, ke estas tute ĝuste, konsideri la vorton "Nobel-Premio" propra nomo.
[redakti] Justeco
Al Wilhelm Rontgen oni koncedis la unua Nobel-premion de kemio por malkovri la ikso-radiojn en 1895. Kiel oni vidas, la komitato, kiu disdonas la premiojn tre bone konas la sciencojn.
[redakti] Rilativeco
Konrad Lorenz, laŭ Vikipedio, ne nur aliĝis al la Nazia Partio en 1938, sed esprimis sin tiutempe plene en akordo kun ĝiaj celoj, kaj eĉ akiris universitatan postenon pere de tiu membreco. Tio tamen ne malhelpis, ke li dividis en 1973 Nobel-premion kun du aliaj etologoj, unu el kiuj estis alia aŭstro, Karl von Frisch. Kiu estis Karl von Frisch? Li estis homo, pri kiu lingvistikaj studentoj frue lernas, ĉar li montris, ke abeloj havas lingvon — lingvon el "dancoj" per kiuj ili transdonas informon al aliaj abeloj. Sed reen al Lorenz: ĉu estus taŭge aserti, ke pro li, "Nazio gajnis Nobel-premion"? Supozeble tute ne, ĉar kiam li gajnis la premion, li ne estis Nazio. Kio pri "Iama Nazio gajnis Nobel-premion"? Tute bona frazo, oni diru, ĉar kiam Lorenz gajnis la premion, li ja estis "iama Nazio".
