Norda Koreio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Havi varman lokon"

~ Zamenhof pri Nordkoreio

"Esperanto-movado progresas laŭ la saĝa gvido de la Laborista Partio kaj la registaro"

~ Kim Hyungro pri E-movado en Norda Koreio

Norda Koreio (propalingve Korean demokraattinen kansantasavalta), laŭ la usona registraro, estas loko, kie Dio punas pekintojn.

Kim Jong-il regas tiun landon. Lia palaco staris en la punloko por komunistoj. Li sidadas sur sia trono, tenante enmane sceptron. Tre malofte Kim eliras el tiu subtera mondo.

Laŭ ĉinoj, la priskriboj pri Norda Koreio kiel loko kun fajro ĉiam brulanta estas nur metaforoj aludantaj realon veran sed ne priskribeblan.
Nordkoreia Limmarko

[redakti] Diplomataj rilatoj

Norda Koreio ne havas diplomatajn rilatojn al multaj landoj. Ĝia ĉefa aliancano estas Infero, post Ĉinio.

[redakti] Religio

Oficiala religio de Norda Koreio estas la ĉokoladisma Unuigada Eklezio, ankaŭ konata kiel Moon-Sekto.

Sun Myung Moon (korea lingvo: 문선명; n. 6-an de januaro 1920 en Seulo, Sud-Koreio) estas la fondinto de la Unuigada Eklezio. Lia agrara familio fariĝis kristana ĉirkaŭ 1930. Kiam li havis 16 jarojn, la juna Sun Myung preĝis al la Sinjoro por gvidado. Laŭdire, li ricevis mistikan vizion de Jesuo Kristo. Jesuo instigis lin, ke li kompletigu sian originan mision. Por tio kun sia edzino li formas la t.n. sanktan paron.

Moon tamen ŝategis ĉokoladon, sed Jesuo malpermesis tion. Komence Moon toleris tion, sed pli kaj pli li fariĝis pli maltrankvila. Iun tagon li ne plu povis elporti, kaj forkuris tra la tuta urbo, dirante vortetojn helikajn, kaj movante la brakojn laŭ plej serioza mistiko. Li eniris etan vendejon, postulis tri kilogramojn da ĉokolado, kiujn li portis al altega roko en la centro de Norda Koreio, kaj eligis kriegon: "Ekde nun la mondo konos, kio estas la propra sinteno de la homo al la diuloj!"

Tiam fondiĝis la Ĉokoladismo, al kiu tuj granda amaso da homoj aliĝis. Ĉokoladismo nuntempe havas pli ol dudek milionojn da sekvantoj tutmonde, kaj ĝia ĉefa templo troviĝas en Zuriko, Svislando, kie oni produktas tunojn da ĉokolado ĉiujare. Li laj lia edzino vivis trankvile ĝismorte sur la Fondiĝa Roko, sur kiu li konigis al la mondo sian filozofian sistemon.

Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popolo Respubliko de Ĉinio - Idujo
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kurdistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio - other -stan
South Asia Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Southeast Asia Singaporo - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato
wikia