Nostradamus
El Neciklopedio
| | ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTARIE!!! Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojn aŭ akuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchon kaj drinki champanon. Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)! | |
"Li havas ankoraŭ la lakton sur la lipoj"
~ Zamenhof pri Nostradamus
Dum siaj junaj jaroj Nostradamus studis medicinon kaj fariĝis konata pro sia sukcesa kuracado de la pesto.
Iom post iom Nostradamus famiĝis pro siaj antaŭdirantaj verkoj. Ekde 1955 li eldonis almanakon enhavantan prognozojn pri vetero, rikolto, paco kaj milito kaj estontaj kometaperaĵoj por la venonta jaro. La almanako estis tre populara kaj Nostradamus komencis skribi profetaĵojn en la formo de kvarversaj strofoj.
Li verkis entute 942 kvarversajn strofojn, en kiuj li priskribas siajn viziojn ĝis la jaro 3797. La strofoj estas kunigitaj po +- 100 en 10 tiel nomataj Centuries.
Pro malklara lingvo-uzado, anagramoj, la miksita uzado de la franca, greka, latina kaj provenca lingvoj, la (ŝajne?) ĥaosa kaj malkronologia sinsekvo de la strofoj (verŝajne por eviti ke li estus persekutata kiel magiulo de la inkvizicio, se liaj profetaĵoj montriĝus veraj) estas malklare, ĉu la versoj estas antaŭdirantaj, aŭ ĉu oni nur post la okazintaĵo serĉas strofon pri kiu oni povus aserti ke ĝi pli-malpli korespondas.
[redakti] Nostradamus kaj Esperanto
Unu el la Centuries diras: (france)
Du plus profond de l’Occident de l’Europe,
De pauvres gens un jeune enfant naistra,
Qui par sa langue seduira grande troupe
Son bruit au regne de l’Orient croistra. (35-a antaŭdiro de la tria libro)
Tiu estas:
El la plej profonda Okcidenta Eŭropo,
El povra gento, juna infano naskos,
Kiu per sia lingvo allogos grandan grupon
Ĝia voko al regno de l' Oriento alvenos
Kompreneble Nostradamus parolis pri Zamenhof kaj Esperanto!